Psalms 99:7 Cross References - Esperanto

7 El nuba kolono Li parolis al ili; Ili observis Liajn regulojn, kaj la legxon, kiun Li donis al ili.

Exodus 19:9

9 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi venos al vi en densa nubo, por ke la popolo auxdu, kiam Mi parolos kun vi, kaj por ke ili kredu al vi eterne. Kaj Moseo sciigis la vortojn de la popolo al la Eternulo.

Exodus 33:9

9 Kaj kiam Moseo eniradis en la tabernaklon, mallevigxadis nuba kolono kaj starigxadis cxe la pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo.

Exodus 40:16

16 Kaj Moseo faris konforme al cxio, kion la Eternulo al li ordonis; tiel li faris.

Numbers 12:5

5 Kaj la Eternulo mallevigxis en nuba kolono kaj starigxis cxe la pordo de la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaux eliris.

Numbers 16:15

15 Kaj tio tre kolerigis Moseon, kaj li diris al la Eternulo:Ne turnu Vin al ilia ofero; ecx unu azenon mi ne prenis de ili, kaj al neniu el ili mi faris ian malbonon.

Deuteronomy 4:5

5 Rigardu, mi instruis al vi legxojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin.

Deuteronomy 33:9

9 Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino: Mi ne vidis ilin; Kiu ne rekonis siajn fratojn Kaj ne konis siajn filojn: CXar ili observis Viajn dirojn Kaj gardis Vian interligon;

1 Samuel 12:3-5

3 Jen mi estas; parolu pri mi antaux la Eternulo kaj antaux Lia sanktoleito:kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraux kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subacxeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi. 4 Sed ili diris:Vi faris al ni nenian perfortajxon nek maljustajxon, kaj vi nenion prenis el ies mano. 5 Kaj li diris al ili:La Eternulo estas atestanto antaux vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaux, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris:Atestanto.

Psalms 105:28

28 Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.

Proverbs 28:9

9 Kiu forklinas sian orelon de auxdado de instruo, Ties ecx pregxo estas abomenajxo.

Hebrews 3:2

2 kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaux Moseo en Lia domo.

1 John 3:21-22

21 Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuragxon antaux Dio; 22 kaj cxion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, cxar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio placxas antaux Li.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.