2 Kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, kiel vocxon de multaj akvoj, kaj kiel vocxon de granda tondro; kaj la vocxo, kiun mi auxdis, estis kiel de harpistoj, harpantaj per siaj harpoj;
Revelation 14:2 Cross References - Esperanto
Exodus 19:16
16 En la tria tago, tuj matene, komencigxis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj auxdigxis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro.
Exodus 20:18
18 Kaj la tuta popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la sonadon de la korno kaj la fumigxadon de la monto; kaj la popolo vidis, kaj retirigxis kun teruro kaj starigxis malproksime.
2 Samuel 6:5
5 Kaj David kaj la tuta domo de Izrael ludis antaux la Eternulo per cxiaj instrumentoj el cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj cimbaloj.
1 Chronicles 25:1-7
1 David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado:
2 el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo.
3 De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon.
4 De Heman, la filoj de Heman:Bukija, Matanja, Uziel, SXebuel, Jerimot, HXananja, HXanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Josxbekasxa, Maloti, Hotir, kaj Mahxaziot.
5 CXiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la regxo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn.
6 CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman.
7 Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaux la Eternulo, cxiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok.
Psalms 33:2
2 Gloru la Eternulon per harpo, Per dekkorda psaltero ludu al Li.
Psalms 43:4
4 Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia gxojo kaj gxuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.
Psalms 57:8
8 Vekigxu, mia honoro, vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon.
Psalms 92:3
3 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo.
Psalms 93:4
4 Pli ol la bruo de multego da akvo, Ol la potencaj ondoj de la maro, Potenca estas la Eternulo en la altajxo.
Psalms 98:5
5 Muziku al la Eternulo per harpo, Per harpo kaj per sonoj de psalmo.
Psalms 147:7
7 Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo.
Psalms 149:3
3 Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.
Psalms 150:3-6
Isaiah 17:13
13 Gentoj bruas simile al la bruado de grandaj akvoj; sed Li minace ekkrios al ili, kaj ili forkuros malproksimen, kaj ili estos pelataj, kiel grenventumajxo sur la montoj estas pelata de vento, kaj kiel polvo estas pelata de ventego.
Ezekiel 43:2
2 Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laux la orienta vojo; kaj Lia vocxo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumigxis de Lia majesto.
Zechariah 9:14
14 La Eternulo aperos super ili, Lia sago elflugos kiel fulmo, la Sinjoro, la Eternulo, ekblovos per trumpeto kaj pasxos en suda ventego.
Revelation 1:10
10 Mi min trovis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi auxdis malantaux mi grandan vocxon kvazaux de trumpeto,
Revelation 1:15
15 kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaux rafinita en forno; kaj lia vocxo estis kiel vocxo de multaj akvoj.
Revelation 5:8
8 Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitajxoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaux la SXafido, havantaj cxiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la pregxoj de la sanktuloj.
Revelation 6:1
1 Kaj mi rigardis, kiam la SXafido malfermis unu el la sep sigeloj, kaj mi auxdis unu el la kvar kreitajxoj dirantan kvazaux per vocxo de tondro:Venu.
Revelation 8:7-9:1
7 Kaj la unua trumpetis, kaj farigxis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis jxetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis.
Revelation 10:3-4
Revelation 11:12
12 Kaj ili auxdis grandan vocxon el la cxielo, dirantan al ili:Suprenvenu cxi tien. Kaj ili supreniris en la cxielon en la nubo; kaj iliaj malamikoj rigardis ilin.
Revelation 11:15
15 Kaj la sepa angxelo trumpetis; kaj farigxis grandaj vocxoj en la cxielo, dirante:La regno de la mondo farigxis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li regxos por cxiam kaj eterne.
Revelation 15:2
2 Kaj mi vidis kvazaux vitran maron, miksitan kun fajro; kaj tiujn, kiuj venkis la beston kaj gxian bildon kaj la numeron de gxia nomo; kaj ili staris sur la vitra maro, havante harpojn de Dio.
Revelation 18:22
22 Kaj vocxo de harpistoj kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj trumpetistoj jam ne plu auxdigxos en vi; kaj cxia metiisto de cxia metio jam ne plu trovigxos en vi; kaj sono de muelsxtono jam ne plu auxdigxos en vi;
Revelation 19:1-7
1 Post tio mi auxdis kvazaux grandan vocxon de granda homamaso en la cxielo, dirantan:Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;
2 cxar veraj kaj justaj estas Liaj jugxoj; cxar Li jugxis la grandan malcxastistinon, kiu infektis la teron per sia malcxasteco, kaj Li vengxis la sangon de Siaj servistoj el sxia mano.
3 Kaj duan fojon ili diris:Haleluja! Kaj sxia fumo levigxas por cxiam kaj eterne.
4 Kaj la dudek kvar presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj falis kaj adorklinigxis al Dio, la sidanta sur la trono, dirante:Amen, Haleluja!
5 Kaj el la trono eliris vocxo, dirante:Lauxdu nian Dion, cxiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
6 Kaj mi auxdis kvazaux vocxon de granda homamaso kaj kvazaux vocxon de multaj akvoj kaj kvazaux vocxon de fortaj tondroj, dirantajn:Haleluja! cxar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, regxas.
7 Ni gxoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; cxar venis la edzigxo de la SXafido, kaj lia edzino sin pretigis.