10 Mi min trovis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi auxdis malantaux mi grandan vocxon kvazaux de trumpeto,
Revelation 1:10 Cross References - Esperanto
Matthew 22:43
43 Li diris al ili:Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:
John 20:19
19 Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la discxiploj estis, pro timo antaux la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi.
John 20:26
26 Kaj post ok tagoj la discxiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris:Paco al vi.
Acts 10:10-33
10 kaj li farigxis malsata, kaj deziris mangxi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo;
11 kaj li vidis la cxielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron;
12 kaj en gxi trovigxis cxiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampajxoj de la tero kaj birdoj de la cxielo.
13 Kaj venis vocxo al li:Levigxu, Petro; bucxu kaj mangxu.
14 Sed Petro diris:Ho ne, Sinjoro, cxar mi neniam mangxis ion profanan aux malpuran.
15 Kaj vocxo venis al li denove duan fojon:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.
16 Kaj tio estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la cxielon.
17 Kaj dum Petro spirite embarasigxis, kia povas esti la vizio, kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte pri la domo de Simon, staris antaux la pordo,
18 kaj vokis kaj demandis, cxu Simon, kiu estas alnomata Petro, tie gastas.
19 Kaj dum Petro pripensis pri la vizio, la Spirito diris al li:Jen tri viroj vin sercxas.
20 Sed levigxu, kaj malsupreniru, kaj vojagxu kun ili, tute ne hezitante; cxar mi ilin sendis.
21 Kaj Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris:Jen mi estas tiu, kiun vi sercxas; kia estas la kauxzo, pro kiu vi venis?
22 Kaj ili diris:Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta angxelo, ke li venigu vin al sia domo kaj auxdu parolojn de vi.
23 Tial li envokis kaj gastigis ilin. Kaj en la sekvanta tago li levigxis, kaj foriris kun ili, kaj iuj fratoj el Jafo lin akompanis.
24 Kaj la morgauxan tagon ili eniris en Cezarean. Kaj Kornelio atendis ilin, kunvokinte siajn parencojn kaj intimajn amikojn.
25 Kaj kiam Petro estis eniranta, Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaux liaj piedoj, adorklinigxis al li.
26 Sed Petro lin levis, dirante:Starigxu; mi mem ankaux estas homo.
27 Kaj interparolante kun li, li eniris, kaj trovis multajn kunvenintajn;
28 kaj li diris al ili:Vi mem scias, kiel kontrauxlegxe estas por Judo kamaradigxi aux aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aux malpura;
29 tial, kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontrauxdiro. Mi do demandas, por kio vi min venigis?
30 Kaj Kornelio diris:Antaux kvar tagoj gxis cxi tiu horo, mi pregxis la nauxahoran pregxon en mia domo; kaj jen antaux mi staris viro hele vestita,
31 kaj diris:Kornelio, via pregxo estas auxdita, kaj viaj almozoj estas memoritaj antaux Dio.
32 Sendu do al Jafo, kaj invitu al vi Simonon, kiu estas alnomata Petro; li gastas en la domo de Simon, tanisto, apud la marbordo.
33 Tial mi tuj sendis al vi; kaj vi bone faris, ke vi venis. Nun do ni cxiuj alestas cxi tie antaux Dio, por auxdi cxion, kio estas ordonita al vi de la Sinjoro.
Acts 20:7
7 Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Pauxlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li dauxrigis sian paroladon gxis noktomezo.
1 Corinthians 16:2
2 La unuan tagon de la semajno, cxiu el vi provizu cxe si laux tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos.
2 Corinthians 12:2-4
2 Mi konas viron en Kristo, antaux dek kvar jaroj (cxu en la korpo, mi ne scias, cxu ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias) eklevitan gxis en la trian cxielon;
3 kaj mi scias pri la tiela viro (cxu en la korpo, aux ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias),
4 ke li estis eklevita en Paradizon, kaj auxdis nedireblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli.
Revelation 4:1-2
1 Post tio mi rigardis, kaj jen pordo malfermita en la cxielo, kaj la unua vocxo, kiun mi auxdis, estis vocxo kvazaux de trumpeto parolanta kun mi, dirante:Suprenvenu cxi tien, kaj mi montros al vi tion, kio devas okazi poste.
2 Tuj mi min trovis en la Spirito; kaj jen trono starigxis en la cxielo, kaj sur la trono unu sidanta;
Revelation 10:3-8
3 kaj li ekkriis per granda vocxo, kiel leono blekas; kaj kiam li kriis, la sep tondroj parolis per siaj vocxoj.
4 Kaj kiam la sep tondroj parolis, mi volis skribi; kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, dirantan:Sigelu tion, kion parolis la sep tondroj, kaj gxin ne skribu.
5 Kaj la angxelo, kiun mi vidis staranta sur la maro kaj sur la tero, levis sian dekstran manon al la cxielo,
6 kaj jxuris per la Vivanto por cxiam kaj eterne, kiu kreis la cxielon kaj tion, kio estas en gxi, kaj la teron kaj tion, kio estas en gxi, kaj la maron kaj tion, kio estas en gxi, ke tempo ne plu ekzistos;
7 sed en la tagoj de la vocxo de la sepa angxelo, kiam li tuj trumpetos, tiam finigxos la mistero de Dio, kiel Li evangeliis al Siaj servistoj, la profetoj.
8 Kaj la vocxo, kiun mi auxdis el la cxielo, parolis al mi denove, dirante:Iru, prenu la libreton malfermitan en la mano de la angxelo, staranta sur la maro kaj sur la tero.
Revelation 17:3
3 Kaj li forportis min en la Spirito en dezerton; kaj mi vidis virinon, sidantan sur skarlata besto, plena de nomoj de blasfemo, havanta sep kapojn kaj dek kornojn.
Revelation 21:10
10 Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio,