Revelation 22 Cross References - Esperanto

1 Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la SXafido, 2 meze de gxia strato. Kaj cxe cxiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton cxiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj. 3 Kaj ne plu ekzistos malbeno; kaj en gxi estos la trono de Dio kaj de la SXafido; kaj Liaj servistoj Lin adoros; 4 kaj ili vidos Lian vizagxon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto. 5 Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; cxar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili regxos por cxiam kaj eterne. 6 Kaj li diris al mi:Tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj; kaj la Sinjoro, la Dio de la spiritoj de la profetoj, sendis Sian angxelon, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas okazi baldaux. 7 Kaj jen mi rapide venos. Felicxa estas tiu, kiu observas la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro. 8 Kaj mi, Johano, estis la auxdanto kaj la vidanto de cxi tio. Kaj kiam mi auxdis kaj vidis, mi falis, por adorklinigxi antaux la piedoj de la angxelo, kiu montris tion al mi. 9 Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, la profetoj, kaj kun la observantoj de la vortoj de cxi tiu libro; adorklinigxu al Dio. 10 Kaj li diris al mi:Ne sigelu la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro; cxar la tempo estas proksima. 11 La maljustulo ankoraux estu maljusta; kaj la malpurulo ankoraux estu malpura; kaj la justulo ankoraux faru juston; kaj la sanktulo ankoraux sanktigxu. 12 Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al cxiu laux lia faro. 13 Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino. 14 Felicxaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon. 15 Ekstere estas la hundoj kaj la sorcxistoj kaj la malcxastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj cxiu, kiu amas kaj faras mensogon. 16 Mi, Jesuo, sendis mian angxelon, por atesti al vi cxi tion por la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la matena stelo. 17 Kaj la Spirito kaj la fiancxino diras:Venu. Kaj la auxdanto diru:Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo. 18 Mi atestas al cxiu, kiu auxdas la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro:Se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn, skribitajn en cxi tiu libro; 19 kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de cxi tiu profetajxo, skribitaj en cxi tiu libro, Dio forprenos lian lotajxon el la arbo de vivo kaj el la sankta urbo. 20 La atestanto de tio diras:Vere, mi rapide venos. Amen; venu, Sinjoro Jesuo. 21 La graco de la Sinjoro Jesuo estu kun cxiuj sanktuloj. Amen.

Psalms 36:8-9

8 Ili satigxas per la ricxa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonajxoj Vi ilin trinkigas. 9 CXar cxe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.

Psalms 46:4

4 Estas rivero, kies torentoj gxojigas la urbon de Dio, La sanktan logxejon de la Plejaltulo.

Isaiah 41:18

18 Sur nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn, dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo.

Isaiah 48:18

18 Ho, se vi atentus Miajn ordonojn! tiam via paco estus kiel rivero, kaj via justeco kiel la ondoj de la maro;

Isaiah 66:12

12 CXar tiele diras la Eternulo:Jen Mi fluigos sur gxin pacon kiel riveron, kaj la ricxajxon de la popoloj kiel disversxigxintan torenton, por ke vi sucxu; sur la brakoj vi estos portataj, kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj.

Jeremiah 2:13

13 CXar du malbonagojn faris Mia popolo:Min ili forlasis, la fonton de viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon.

Jeremiah 17:13

13 Ho Eternulo, espero de Izrael! cxiuj, kiuj forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur la tero; cxar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo.

Ezekiel 47:1-9

1 Kaj li revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, cxar la vizagxa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro. 2 Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min laux ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen la akvo fluas el la dekstra flanko. 3 Kiam la viro iris orienten, li havis en sia mano mezursxnuron, kaj li mezuris mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta gxis la maleoloj. 4 Kaj li mezuris ankoraux mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon; la akvo estis alta gxis la genuoj. Kaj li mezuris ankoraux mil, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta gxis la lumboj. 5 Kiam li mezuris ankoraux mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; cxar la akvo estis tro alta, oni devis gxin transnagxi, sed transiri la torenton oni ne povis. 6 Kaj li diris al mi:CXu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min returne al la bordo de la torento. 7 Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaux flankoj. 8 Kaj li diris al mi:CXi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam gxi trovigxos en la maro, tiam sanigxos la akvo. 9 Kaj cxiu vivanta estajxo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, revivigxos, kaj estos tre multe da fisxoj; cxar tien venos cxi tiu akvo, kaj cxio sanigxos kaj revivigxos, kien venos la torento.

Zechariah 14:8

8 En tiu tago ekfluos viviga akvo el Jerusalem, duono de gxi al la maro orienta kaj duono al la maro okcidenta; gxi fluados en somero kaj en vintro.

John 4:10-11

10 Jesuo respondis kaj diris al sxi:Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi:Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon. 11 La virino diris al li:Sinjoro, vi nenian cxerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon?

John 4:14

14 sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, farigxos en li fonto de akvo, sxprucanta supren por eterna vivo.

John 7:38-39

38 Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo. 39 Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; cxar la Spirito ankoraux ne estis donita, cxar Jesuo ankoraux ne estis glorita.

John 14:16-18

16 Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por cxiam; 17 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, cxar gxi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, cxar li restadas kun vi kaj estos en vi. 18 Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi.

John 15:26

26 Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos;

John 16:7-15

7 Tamen mi diras al vi la veron:Estas bone por vi, ke mi foriros; cxar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi. 8 Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj jugxon: 9 rilate pekon, cxar ili ne kredas al mi; 10 rilate justecon, cxar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min; 11 rilate jugxon, cxar la estro de cxi tiu mondo estas jugxita. 12 Mi havas ankoraux multon por diri al vi, sed vi ne povas gxin nun elporti. 13 Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en cxian veron; cxar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li auxdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn. 14 Li gloros min, cxar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. 15 CXio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

Acts 1:4-5

4 kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi auxdis de mi; 5 cxar kiel Johano baptis per akvo, vi baptigxos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj.

Acts 2:33

33 Levite do gxis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elversxis tion, kion vi vidas kaj auxdas.

Revelation 3:21

21 Al la venkanto mi donos sidigxi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaux venkis kaj sidigxis kun mia Patro sur Lia trono.

Revelation 4:5-6

5 Kaj el la trono eliris fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj. Kaj antaux la trono brulis sep fajraj torcxoj, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio; 6 kaj antaux la trono kvazaux vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde cxirkaux la trono kvar kreitajxoj, plenaj de okuloj antauxe kaj malantauxe.

Revelation 5:6

6 Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitajxoj, kaj meze de la presbiteroj, SXafidon starantan, kvazaux oferbucxitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron.

Revelation 5:13

13 Kaj cxiun kreitajxon, kiu estis en la cxielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj cxion en ili, mi auxdis dirantajn:Al la Sidanto sur la trono, kaj al la SXafido, estu la lauxdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne.

Revelation 7:10-11

10 kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la SXafido. 11 Kaj cxiuj angxeloj staris cxirkaux la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj; kaj ili falis sur sian vizagxon antaux la trono, kaj adorklinigxis al Dio,

Revelation 7:17

17 cxar la SXafido, kiu estas meze de la trono, pasxtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forvisxos de iliaj okuloj cxiun larmon.

Revelation 21:6

6 Kaj Li diris al mi:CXio farigxis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.

Revelation 21:11

11 havantan la gloron de Dio; gxia lumo estis simila al sxtono plej altvalora, kvazaux jaspiso kristaleca;

Revelation 22:17

17 Kaj la Spirito kaj la fiancxino diras:Venu. Kaj la auxdanto diru:Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.

Genesis 2:9

9 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero cxiun arbon cxarman por la vido kaj bonan por la mangxo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la gxardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.

Genesis 3:22-24

22 Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam farigxis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaux de la arbo de vivo kaj mangxos kaj vivos eterne. 23 Kaj Dio la Eternulo eligis lin el la Edena gxardeno, por ke li prilaboradu la teron, el kiu li estis prenita. 24 Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaux la Edena gxardeno la kerubon kaj la turnigxantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo.

Psalms 147:3

3 Li sanigas la korprematojn Kaj bandagxas iliajn vundojn.

Proverbs 3:18

18 GXi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj gxin ekkaptis; Kaj felicxaj estas tiuj, kiuj gxin posedas.

Isaiah 6:10

10 Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj gxiajn orelojn surdigu, kaj gxiajn okulojn blindigu, por ke gxi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke gxi ne auxdu per siaj oreloj, por ke gxi ne komprenu per sia koro, por ke gxi ne konvertigxu kaj ne sanigxu.

Isaiah 57:18-19

18 Mi vidis liajn vojojn, kaj Mi lin sanigos; Mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj. 19 Mi kreos diron de la busxo:Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj, diras la Eternulo; kaj Mi sanigos lin.

Jeremiah 17:14

14 Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita; cxar Vi estas mia gloro.

Ezekiel 47:1

1 Kaj li revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, cxar la vizagxa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro.

Ezekiel 47:8-12

8 Kaj li diris al mi:CXi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam gxi trovigxos en la maro, tiam sanigxos la akvo. 9 Kaj cxiu vivanta estajxo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, revivigxos, kaj estos tre multe da fisxoj; cxar tien venos cxi tiu akvo, kaj cxio sanigxos kaj revivigxos, kien venos la torento. 10 Kaj staros apud gxi fisxkaptistoj de En-Gedi gxis En-Eglaim, kaj ili etendos tie retojn; iliaj fisxoj estos tiaspecaj, kiel la fisxoj de la Granda Maro, kaj tre multe. 11 Sed gxiaj marcxoj kaj marcxetoj ne sanigxos, ili estos destinitaj por salo. 12 Kaj apud la torento sur ambaux bordoj kreskos cxiaspecaj mangxajxdonantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfinigxos iliaj fruktoj; cxiumonate ili donos novajn fruktojn, cxar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel mangxajxo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.

Hosea 14:4

4 Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, cxar pasis Mia kolero koncerne ilin.

Malachi 4:2

2 Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, levigxos suno de justeco, kaj sanigo estos en gxiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.

Luke 4:18

18 La spirito de la Eternulo estas sur mi, CXar Li min sanktoleis, por bonanonci al malricxuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,

1 Peter 2:24

24 li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis.

Revelation 2:7

7 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos mangxi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.

Revelation 21:21

21 Kaj la dek du pordegoj estis dek du perloj, cxiu el la pordegoj estis el unu perlo; kaj la strato de la urbo estis pura oro, kvazaux travidebla vitro.

Revelation 21:24

24 Kaj la nacioj promenos per gxia lumo; kaj la regxoj de la tero alportas en gxin sian gloron.

Revelation 22:1

1 Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la SXafido,

Revelation 22:14

14 Felicxaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.

Revelation 22:19

19 kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de cxi tiu profetajxo, skribitaj en cxi tiu libro, Dio forprenos lian lotajxon el la arbo de vivo kaj el la sankta urbo.

Genesis 3:10-13

10 Kaj tiu diris: Vian vocxon mi auxdis en la gxardeno, kaj mi ektimis, cxar mi estas nuda; kaj mi kasxis min. 11 Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? cxu vi ne mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne mangxu de gxi? 12 Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, sxi donis al mi de la arbo, kaj mi mangxis. 13 Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi mangxis.

Deuteronomy 27:26

26 Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de cxi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

Psalms 16:11

11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da gxojoj estas antaux Vi, CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

Psalms 17:15

15 Kaj mi en pieco rigardos Vian vizagxon; Vekigxante, mi satigxos per Via bildo.

Isaiah 12:6

6 GXojkriu kaj kantu, logxantino de Cion; cxar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

Ezekiel 37:27

27 Kaj Mi logxos inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

Ezekiel 48:35

35 La tuta cxirkauxo havas dek ok mil. Kaj la nomo de la urbo de post tiu tago estos:Eternulo-Tie.

Zechariah 14:11

11 Kaj oni logxos en gxi, kaj anatemo ne plu ekzistos; kaj Jerusalem estos ekster cxia dangxero.

Matthew 25:21

21 Lia sinjoro diris al li:Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la gxojon de via sinjoro.

Matthew 25:41

41 Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre:For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj angxeloj;

John 12:26

26 Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaux estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros.

John 14:3

3 Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaux estu tie, kie mi estas.

John 17:24

24 Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaux estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; cxar Vi amis min antaux la fondo de la mondo.

Revelation 7:15-17

15 Tial ili estas antaux la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon. 16 Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego; 17 cxar la SXafido, kiu estas meze de la trono, pasxtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forvisxos de iliaj okuloj cxiun larmon.

Revelation 21:3-4

3 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan:Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio; 4 kaj Li forvisxos cxiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.

Revelation 21:22-23

22 Kaj templon en gxi mi ne vidis; cxar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la SXafido estas gxia templo. 23 Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al gxi; cxar la gloro de Dio lumis al gxi, kaj gxia lampo estas la SXafido.

Job 33:26

26 Li pregxas al Dio, Kaj cxi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizagxon kun gxojo, Kaj rekompencas la homon laux lia virteco.

Psalms 4:6

6 Multaj diradas:Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizagxo, ho Eternulo!

Isaiah 33:17

17 Viaj okuloj vidos la regxon en lia majesto, ili rigardos landon vastan.

Isaiah 35:2

2 GXi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos kaj kantos; la gloro de Lebanon estos donita al gxi, la beleco de Karmel kaj SXaron; ili vidos la gloron de la Eternulo, la majeston de nia Dio.

Isaiah 40:5

5 Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj cxiu karno kune vidos, ke la busxo de la Eternulo parolis.

Ezekiel 33:18-20

18 Se virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn, li mortas pro ili; 19 kaj se malvirtulo deturnas sin de sia malvirteco kaj agas juste kaj virte, pro tio li restas vivanta. 20 Kaj vi diras:Ne gxusta estas la vojo de la Sinjoro! CXiun el vi Mi jugxas konforme al lia konduto, ho domo de Izrael.

Ezekiel 33:23

23 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

Matthew 5:8

8 Felicxaj estas la kore puraj, cxar ili vidos Dion.

1 Corinthians 13:12

12 CXar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Hebrews 12:14

14 Sercxu pacon kun cxiuj, kaj la sanktigon, sen kiu neniu vidos la Sinjoron;

1 John 3:2-3

2 Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraux ne elmontrigxis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontrigxos, ni estos similaj al li; cxar ni vidos lin, kiel li estas. 3 Kaj cxiu, kiu havas cxi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta.

Revelation 3:12

12 La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el gxi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la cxielo, kaj mian novan nomon.

Revelation 7:3

3 dirante:Ne difektu la teron, nek la maron, nek la arbojn, antaux ol ni sigelos sur iliaj fruntoj la servistojn de nia Dio.

Revelation 14:1

1 Kaj mi rigardis, kaj jen la SXafido staranta sur la monto Cion, kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto.

Psalms 36:9

9 CXar cxe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.

Psalms 84:11

11 CXar Dio, la Eternulo, estas suno kaj sxildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domagxas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.

Proverbs 4:18-19

18 Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo levigxanta, Kiu cxiam pli lumas gxis plena tagigxo. 19 La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpusxigxos.

Isaiah 60:19-20

19 La suno ne plu estos por vi lumo de la tago, kaj la brilo de la luno ne lumos al vi; sed la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro. 20 Via suno ne plu subiros, kaj via luno ne kasxigxos; cxar la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj la tagoj de via funebro finigxos.

Daniel 7:18

18 Poste prenos la regnon la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj ili posedos la regnon eterne, en eterna eterneco.

Daniel 7:27

27 Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta cxielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj cxiuj potenculoj servados kaj obeados al Li.

Matthew 25:34

34 Tiam diros la Regxo al tiuj, kiuj staras dekstre de li:Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo;

Matthew 25:46

46 Kaj cxi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.

Romans 5:17

17 CXar se, per la eraro de la unu, morto regxis per unu, des plimulte regxos en vivo per la unu Jesuo Kristo tiuj, kiuj ricevis abundon de la graco kaj de la donaco de justeco.

2 Timothy 2:12

12 se ni suferas, ni ankaux regxos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaux nin malkonfesos;

1 Peter 1:3-4

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laux Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la relevigxo de Jesuo Kristo el la mortintoj, 4 en heredajxon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la cxielo por vi,

Revelation 11:15

15 Kaj la sepa angxelo trumpetis; kaj farigxis grandaj vocxoj en la cxielo, dirante:La regno de la mondo farigxis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li regxos por cxiam kaj eterne.

Revelation 18:23

23 kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi; kaj vocxo de fiancxo kaj fiancxino jam ne plu auxdigxos en vi; cxar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; cxar per via sorcxado cxiuj nacioj trompigxis.

Revelation 20:4

4 Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj jugxo estis donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne adorklinigxis al la besto, nek al gxia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili regxis kun Kristo mil jarojn.

Revelation 21:22-25

22 Kaj templon en gxi mi ne vidis; cxar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la SXafido estas gxia templo. 23 Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al gxi; cxar la gloro de Dio lumis al gxi, kaj gxia lampo estas la SXafido. 24 Kaj la nacioj promenos per gxia lumo; kaj la regxoj de la tero alportas en gxin sian gloron. 25 Kaj gxiaj pordegoj tute ne estos fermitaj tage (cxar nokto ne ekzistos tie);

Genesis 41:32

32 Kaj se la songxo dufoje ripetigxis al Faraono, tio montras, ke la afero estas firme decidita de Dio, kaj Dio rapidos plenumi tion.

Daniel 3:28

28 Nebukadnecar ekparolis, kaj diris:Benata estu Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian angxelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la regxo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorklinigxi al alia dio, krom sia Dio.

Daniel 6:22

22 Mia Dio sendis Sian angxelon, kaj baris la busxon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; cxar mi estis trovita pura antaux Li; kaj ankaux antaux vi, ho regxo, mi ne faris krimon.

Matthew 13:41

41 La Filo de homo elsendos siajn angxelojn, kaj ili kolektos el lia regno cxiun falpusxilon, kaj cxiujn, kiuj faras maljustecon,

Luke 1:70

70 Kiel Li parolis per la busxo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo,

Luke 16:16

16 La legxo kaj la profetoj estis gxis Johano; de post tiu tempo la evangelio de la regno de Dio estas predikata, kaj cxiu al gxi sin perforte aligas.

Acts 3:18

18 Sed tiel Dio plenumis tion, kion Li antauxanoncis per la busxo de cxiuj profetoj, ke Lia Kristo suferos.

Acts 12:11

11 Kaj Petro, rekonsciigxinte, diris:Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian angxelon kaj liberigis min el la mano de Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda.

Romans 1:2

2 kiun Li promesis antauxe per Siaj profetoj en la sanktaj skriboj,

1 Corinthians 7:29

29 Sed la jenon mi diras, fratoj:La tempo estas mallongigita, por ke de nun tiuj, kiuj havas edzinojn, estu kvazaux ili ne havus;

1 Corinthians 14:32

32 kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj;

2 Thessalonians 1:7

7 kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo de la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia potenco,

Hebrews 12:9

9 Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; cxu ni ne multe pli submetigxu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?

1 Peter 1:11-12

11 sercxante, kiun kaj kian tempon montris la enestanta en ili Spirito de Kristo, kiu atestis antauxe la suferojn por Kristo kaj la sekvontajn glorojn. 12 Kaj al ili malkasxigxis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la cxielo; en kiujn aferojn angxeloj deziras enrigardi.

2 Peter 1:21

21 CXar neniam profetajxo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laux Dio.

2 Peter 3:2

2 por ke vi memoru la antauxdirojn de la sanktaj profetoj, kaj la ordonon de la Sinjoro kaj Savanto per viaj apostoloj;

2 Peter 3:8-9

8 Sed ne forgesu cxi tiun unu aferon, amataj, ke cxe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago. 9 La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke cxiuj venu al pento.

Revelation 1:1

1 Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al li, por montri al siaj servistoj tion, kio devas baldaux okazi; kaj Li sendis kaj montris gxin per Sia angxelo al Sia servisto Johano,

Revelation 18:20

20 GXojegu super sxi, ho cxielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo.

Revelation 19:9

9 Kaj li diris al mi:Skribu:Felicxaj estas la invititaj al la edzigxa festeno de la SXafido. Kaj li diris al mi:Tio estas la veraj vortoj de Dio.

Revelation 21:5

5 Kaj diris la Sidanto sur la trono:Vidu, Mi faras cxion nova. Kaj Li diris:Skribu, cxar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj.

Revelation 22:7

7 Kaj jen mi rapide venos. Felicxa estas tiu, kiu observas la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro.

Revelation 1:3

3 Felicxaj estas la leganto kaj la auxskultantoj de la vortoj de la profetajxo kaj la observantoj de la skribitajxoj en gxi; cxar la tempo estas proksima.

Revelation 3:11

11 Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon.

Revelation 16:15

15 (Jen mi venas kvazaux sxtelisto. Felicxa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.)

Revelation 22:9-10

9 Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, la profetoj, kaj kun la observantoj de la vortoj de cxi tiu libro; adorklinigxu al Dio. 10 Kaj li diris al mi:Ne sigelu la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro; cxar la tempo estas proksima.

Revelation 22:12

12 Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al cxiu laux lia faro.

Revelation 22:20

20 La atestanto de tio diras:Vere, mi rapide venos. Amen; venu, Sinjoro Jesuo.

Revelation 19:10

10 Kaj mi falis antaux liaj piedoj, por adorklinigxi al li. Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, kiuj konservas la ateston de Jesuo; adorklinigxu al Dio; cxar la atesto de Jesuo estas la spirito de profetado.

Revelation 19:19

19 Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la cxevalo kaj kontraux lia armeo.

Exodus 34:14

14 CXar vi ne devas adori alian dion; cxar la Eternulo, koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema.

Deuteronomy 4:19

19 Kaj, levinte viajn okulojn al la cxielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la cxielo, ne forlogigxu, kaj ne adorklinigxu antaux ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por cxiuj popoloj sub la tuta cxielo.

2 Kings 17:36

36 sed nur la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta per granda forto kaj etendita brako, Lin timu, antaux Li adorklinigxu, kaj al Li faru oferojn;

Psalms 45:11

11 Kaj kiam la regxo deziros vian belecon, CXar li estas via sinjoro, tiam vi klinigxu antaux li.

Matthew 4:9

9 kaj diris al li:CXion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorklinigxos al mi.

Luke 4:7

7 Se do vi adorklinigxos antaux mi, cxio estos via.

John 4:22-23

22 Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; cxar el la Judoj estas la savo. 23 Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laux spirito kaj vero; cxar la Patro sercxas tiajn por esti Liaj adorantoj.

Colossians 2:18-19

18 Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la angxeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovosxvelinte per sia karna menso, 19 kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laux la kreskigo de Dio.

1 John 5:20

20 Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

Revelation 4:10

10 la dudek kvar presbiteroj falos antaux la Sidanto sur la trono, kaj ili adorklinigxos al la Vivanto por cxiam kaj eterne, kaj jxetos siajn kronojn antaux la trono, dirante:

Revelation 9:20

20 Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj, por ne adorklinigxi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj argxentaj kaj kupraj kaj sxtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek auxdi, nek marsxi;

Revelation 14:7

7 kaj dirantan per granda vocxo:Timu Dion, kaj donu al Li gloron, cxar venis la horo de Lia jugxo; kaj adorklinigxu al la Kreinto de la cxielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.

Revelation 15:4

4 Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? cxar Vi sola estas sankta; cxar cxiuj nacioj venos kaj adorklinigxos al Vi; cxar Viaj justajxoj elmontrigxis.

Revelation 22:10

10 Kaj li diris al mi:Ne sigelu la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro; cxar la tempo estas proksima.

Revelation 22:18

18 Mi atestas al cxiu, kiu auxdas la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro:Se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn, skribitajn en cxi tiu libro;

Isaiah 8:16

16 Ligu la ateston, sigelu la legxon cxe Miaj lernantoj.

Isaiah 13:6

6 GXemu, cxar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo gxi venos de la Plejpotenculo.

Ezekiel 12:23

23 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi neniigos cxi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili:Proksima jam estas la tempo kaj la plenumigxo de cxiu antauxdiro.

Daniel 8:26

26 La vizio pri la vespero kaj la mateno, kiu estas dirita al vi, estas vera; sed tenu la vizion sekrete, cxar gxi rilatas tempon malproksiman.

Daniel 12:4

4 Kaj vi, ho Daniel, kasxu la vortojn kaj sigelu la libron gxis la fina tempo; multaj gxin tralegos, kaj multigxos la scio.

Daniel 12:9

9 Kaj li respondis:Iru, Daniel, cxar tio estas kasxita kaj sigelita gxis la fina tempo.

Matthew 10:27

27 Kion mi diras al vi en la mallumo, tion parolu en la lumo; kaj kion vi auxdas en la orelon, tion proklamu sur la tegmentoj.

Romans 13:12

12 La nokto jam finigxas, kaj la tago alproksimigxas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo.

2 Thessalonians 2:3

3 neniu vin trompu iamaniere; cxar nepre antauxe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkasxigxos, la filo de pereo,

1 Peter 4:7

7 Sed la fino de cxio alproksimigxas; prudentigxu do, kaj sobrigxu por pregxoj;

Revelation 5:1

1 Kaj mi vidis en la dekstra mano de la Sidanto sur la trono libron, skribitan interne kaj malantauxe, sigelitan per sep sigeloj.

Revelation 10:4

4 Kaj kiam la sep tondroj parolis, mi volis skribi; kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, dirantan:Sigelu tion, kion parolis la sep tondroj, kaj gxin ne skribu.

Revelation 22:12-13

12 Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al cxiu laux lia faro. 13 Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.

Revelation 22:16

16 Mi, Jesuo, sendis mian angxelon, por atesti al vi cxi tion por la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la matena stelo.

Job 17:9

9 Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmigxos.

Psalms 81:12

12 Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laux siaj intencoj.

Proverbs 1:24-33

24 CXar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis; 25 Kaj vi forjxetis cxiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris: 26 Tial ankaux mi ridos cxe via malfelicxo; Mi mokos, kiam timo vin atakos. 27 Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfelicxo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero: 28 Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min sercxos, sed min ne trovos. 29 Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaux la Eternulo ili ne deziris havi, 30 Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis cxiujn miajn predikojn: 31 Ili mangxu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satigxu de siaj pripensoj. 32 CXar la kapricoj de la malsagxuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas. 33 Sed kiu min auxskultas, tiu logxos sendangxere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.

Proverbs 4:18

18 Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo levigxanta, Kiu cxiam pli lumas gxis plena tagigxo.

Proverbs 14:32

32 Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita; Sed virtulo ecx mortante havas esperon.

Ecclesiastes 11:3

3 Kiam la nuboj plenigxos, ili versxos pluvon sur la teron, kaj se falos arbo suden aux norden, gxi tie restos, kien gxi falis.

Ezekiel 3:27

27 Sed kiam Mi ekparolos al vi, Mi malfermos vian busxon, kaj vi diros al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiu volas auxskulti, tiu auxskultu, kaj kiu ne volas, tiu rifuzu; cxar ili estas domo malobeema.

Daniel 12:10

10 Multaj estos purigitaj, blankigitaj, kaj elprovitaj; la malpiuloj faros malpiajxojn, kaj cxiuj malpiuloj ne komprenos; sed la klerigantoj komprenos.

Matthew 5:6

6 Felicxaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, cxar ili satigxos.

Matthew 15:14

14 Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaux falos en fosajxon.

Matthew 21:19

19 Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al gxi, kaj trovis sur gxi nenion krom folioj; kaj li diris al gxi:Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis.

Matthew 25:10

10 Kaj dum ili iris, por acxeti, alvenis la fiancxo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edzigxa festo, kaj la pordo estis fermita.

John 8:21

21 Jesuo do denove diris al ili:Mi foriras, kaj vi sercxos min, kaj vi mortos en via peko; kien mi iras, tien vi ne povas veni.

Ephesians 5:27

27 por ke li starigu gxin antaux si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglatajxon, nek ion tian, sed por ke gxi estu sankta kaj sendifekta.

Colossians 1:22

22 en la korpo de sia karno, per morto, por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriprocxeblaj antaux li;

2 Timothy 3:13

13 Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj cxiam iros antauxen al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj.

Jude 1:24

24 Kaj al Tiu, kiu povas vin gardi senfalaj, kaj starigi vin senriprocxaj antaux Sia gloro en granda gxojo,

Revelation 7:13-15

13 Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al mi:Kiuj estas cxi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili venis? 14 Kaj mi diris al li:Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi:CXi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la SXafido. 15 Tial ili estas antaux la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon.

Revelation 16:8-11

8 Kaj la kvara elversxis sian pelvon sur la sunon; kaj estis donite al gxi brulvundi homojn per fajro. 9 Kaj la homoj brulvundigxis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas auxtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron. 10 Kaj la kvina elversxis sian pelvon sur la tronon de la besto; kaj gxia regno mallumigxis; kaj ili mordis sian langon pro dolorego, 11 kaj ili blasfemis la Dion de la cxielo pro siaj doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj.

Revelation 16:21

21 Kaj granda hajlo, peza kvazaux po talanto, falis el la cxielo sur la homojn; kaj la homoj blasfemis Dion pro la plago de la hajlo; cxar gxia plago estas treege granda.

Revelation 22:3

3 Kaj ne plu ekzistos malbeno; kaj en gxi estos la trono de Dio kaj de la SXafido; kaj Liaj servistoj Lin adoros;

Isaiah 3:10-11

10 Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; cxar ili mangxas la fruktojn de siaj faroj. 11 Ve al la malbona malvirtulo! cxar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.

Isaiah 40:10

10 Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco, kaj Lia brako regas; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaux Li.

Isaiah 62:11

11 Jen la Eternulo auxdigas gxis la fino de la tero:Diru al la filino de Cion:Jen venas via Savanto; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaux Li.

Zephaniah 1:14

14 Proksima estas la granda tago de la Eternulo, gxi estas proksima kaj venos tre baldaux; oni auxdas jam la tagon de la Eternulo; maldolcxe tiam plorkrios ecx kuragxulo.

Matthew 16:27

27 CXar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj angxeloj, kaj tiam li redonos al cxiu laux liaj faroj.

Romans 2:6-11

6 kiu redonos al cxiu homo laux liaj faroj; 7 al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon; 8 sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas al la vero, sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon, 9 aflikton kaj maltrankvilon, sur cxiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko; 10 sed gloron kaj honoron kaj pacon al cxiu, kiu faras bonon, al Judo unue kaj al Greko; 11 cxar ne estas personfavorado cxe Dio.

Romans 14:12

12 Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem.

1 Corinthians 3:8

8 Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed cxiu ricevos sian propran rekompencon laux sia laboro.

1 Corinthians 3:14

14 Se restos ies laborajxo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon.

1 Corinthians 9:17-18

17 CXar se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne propravole, kiel administranto mi estas komisiita. 18 Kio do estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio.

Revelation 11:18

18 Kaj la nacioj furiozis, kaj venis Via kolero, kaj la tempo de la mortintoj, por esti jugxataj, kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, kaj al la sanktuloj, kaj al la timantoj de Via nomo, malgrandaj kaj grandaj, kaj pereigi la detruantojn de la tero.

Revelation 20:12

12 Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaux la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis jugxataj el la skribitajxoj en la libroj, laux siaj faroj.

Isaiah 41:4

4 Kiu tion faris kaj estigis? kiu vokis la generaciojn de la komenco? Mi, la Eternulo, la unua, kaj kun la lastaj Mi estas la sama.

Isaiah 44:6

6 Tiele diras la Eternulo, la Regxo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot:Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.

Isaiah 48:12

12 Auxskultu Min, ho Jakob kaj Mia alvokito Izrael:tio estas Mi; Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta.

Revelation 1:8

8 Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.

Revelation 1:11

11 dirantan:Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj:al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.

Revelation 1:17

17 Kaj kiam mi vidis lin, mi falis cxe liaj piedoj kvazaux senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante:Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta,

Psalms 106:3-5

3 Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en cxiu tempo. 4 Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon, 5 Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi gxoju kun la gxojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo.

Psalms 112:1

1 Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.

Psalms 119:1-6

1 ALEF. Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laux la legxo de la Eternulo. 2 Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj sercxas Lin per la tuta koro; 3 Ili ne faras malbonagon, Ili iras laux Liaj vojoj. 4 Vi ordonis al ni, Forte observi Viajn legxojn. 5 Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn legxojn! 6 Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos cxiujn Viajn ordonojn.

Isaiah 56:1-2

1 Tiele diras la Eternulo:Gardu justecon kaj faru bonon; cxar baldaux venos Mia savo kaj malkasxigxos Mia vero. 2 Felicxa estas la homo, kiu tion faras, kaj la homido, kiu sin tenas je tio, kaj observas sabaton, por ne malsanktigi gxin, kaj gardas sian manon, por fari nenian malbonon.

Daniel 12:12

12 Felicxa estas tiu, kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj!

Matthew 7:21-27

21 Ne cxiu, kiu diras al mi:Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la cxielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo. 22 Multaj diros al mi en tiu tago:Sinjoro, Sinjoro, cxu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencajxojn? 23 Kaj tiam mi konfesos al ili:Mi neniam konis vin; forigxu de mi, vi farantoj de maljusteco. 24 Tial cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al sagxa viro, kiu konstruis sian domon sur roko; 25 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj gxi ne falis; cxar gxi estis fondita sur roko. 26 Kaj cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsagxa, kiu konstruis sian domon sur la sablo; 27 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin jxetis sur tiun domon, kaj gxi falis; kaj granda estis gxia falo.

Luke 12:37-38

37 Felicxaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere mi diras al vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por mangxi, kaj mem venos kaj servos al ili. 38 Kaj se li alvenos nokte dum la dua gardoparto, aux dum la tria gardoparto, kaj tiel ilin trovos, felicxaj estas tiuj servistoj.

John 4:12

12 CXu vi estas pli granda ol nia patro Jakob, kiu donis al ni la puton, kaj trinkis mem el gxi, kiel ankaux liaj filoj kaj liaj brutoj?

John 10:7

7 Jesuo do diris denove al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Mi estas la pordo de la sxafoj.

John 10:9

9 Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos pasxtajxon.

John 14:6

6 Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.

John 14:15

15 Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.

John 14:21-23

21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li. 22 Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo? 23 Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li.

John 15:10-14

10 Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo. 11 Tion mi parolis al vi, por ke mia gxojo en vi restadu, kaj via gxojo estu plena. 12 Jen estas mia ordono:ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. 13 Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. 14 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas.

1 Corinthians 7:19

19 Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed la plenumado de la ordonoj de Dio.

1 Corinthians 8:9

9 Sed gardu vin, por ke cxi tiu via libereco ne farigxu faligilo por la malfortuloj.

1 Corinthians 9:5

5 CXu ni ne rajtas cxirkauxkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaux la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas?

Galatians 5:6

6 CXar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.

1 John 3:3

3 Kaj cxiu, kiu havas cxi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta.

1 John 3:23-24

23 Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon. 24 Kaj kiu observas Liajn ordonojn, tiu en Li restas, kaj Li en tiu. Kaj per tio ni scias, ke Li restas en ni:per la Spirito, kiun Li donis al ni.

1 John 5:3

3 CXar jen estas la amo al Dio:ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.

Revelation 7:14

14 Kaj mi diris al li:Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi:CXi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la SXafido.

Revelation 21:12

12 kun muro granda kaj alta, kun dek du pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du angxeloj; kaj nomoj surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj de la Izraelidoj;

Revelation 21:27

27 kaj tute ne eniros en gxin io malpura, nek faranto de abomenindajxo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la SXafido.

Revelation 22:2

2 meze de gxia strato. Kaj cxe cxiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton cxiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj.

1 Kings 22:8

8 Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Ekzistas ankoraux unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, cxar li profetas pri mi ne bonon, sed nur malbonon; tio estas Mihxaja, filo de Jimla. Sed Jehosxafat diris:La regxo ne parolu tiel.

1 Kings 22:21-23

21 Tiam eliris spirito kaj starigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li:Per kio? 22 Kaj tiu diris:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Tiam Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel. 23 Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de cxiuj tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.

Isaiah 9:15-16

15 Maljunulo kaj eminentulo estas la kapo; kaj profeto, kiu instruas malverajxon, estas la vosto. 16 La gvidantoj de tiu popolo erarigas, kaj la gvidatoj pereos.

Isaiah 47:9

9 Venos do sur vin tiuj du aferoj subite, en unu tago; seninfaneco kaj vidvineco en plena mezuro trafos vin, malgraux viaj multaj sorcxoj, malgraux la granda forto de viaj magiajxoj.

Isaiah 47:12

12 Restu do cxe viaj magiajxoj, kaj cxe viaj multaj sorcxoj, super kiuj vi laboris de via juneco; eble vi povos profiti, eble vi fortigxos.

Isaiah 57:3

3 Sed venu cxi tien vi, ho filoj de sorcxistino, idoj de adultulo kaj malcxastulino!

Jeremiah 5:31

31 la profetoj profetas malverajxon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio placxas. Kaj kion vi faros en la estonteco?

Malachi 3:5

5 Kaj Mi venos al vi, por jugxi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraux la sorcxistoj kaj adultuloj, kontraux tiuj, kiuj jxuras mensoge, kontraux tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraux tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.

Matthew 8:12

12 sed la filoj de la regno estos eljxetitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

John 3:18-21

18 Kiu fidas al li, tiu ne estas jugxata; sed la nekredanto jam estas jugxita, cxar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio. 19 Kaj jen estas la jugxo:ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, cxar iliaj faroj estis malbonaj. 20 CXar cxiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj. 21 Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio.

John 8:46

46 Kiu el vi pruvas kontraux mi pekon? Se mi diras la veron, kial vi ne kredas al mi?

Acts 8:11

11 Kaj ili atentadis lin, cxar li jam de longe sorcxis ilin per magiajxoj.

Acts 13:6-11

6 Kaj trairinte la tutan insulon gxis Pafos, ili trovis unu magiiston, Judan falsan profeton, kies nomo estis Bar-Jesuo, 7 kiu estis kun la prokonsulo Sergio Pauxlo, prudenta viro. CXi tiu venigis al si Barnabason kaj Sauxlon, kaj deziris auxdi la vorton de Dio. 8 Sed kontrauxstaris al ili Elimas, la magiisto (cxar tion signifas lia nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido. 9 Sed Sauxlo, kiu estas Pauxlo, plenigite de la Sankta Spirito kaj fikse rigardante lin, 10 diris:Ho vi, plena de cxia trompo kaj ruzemeco, filo de diablo, malamiko de cxia justeco, cxu vi ne cxesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro? 11 Kaj nun jen la mano de la Sinjoro estas sur vi, kaj vi estos blinda, ne vidante la sunon dum kelka tempo. Kaj tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj cxirkauxvagante, li sercxis mankondukantojn.

1 Corinthians 6:9-10

9 Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj, 10 nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio.

Galatians 5:19-21

19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo, 20 idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, 21 envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.

Ephesians 5:3-6

3 Sed malcxasteco kaj cxia malpureco kaj avideco ne ecx estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj; 4 nek ia hontindajxo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo. 5 CXar vi ja scias, ke cxiu malcxastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio. 6 Neniu vin trompu per vantaj vortoj; cxar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.

Philippians 3:2

2 Gardu vin kontraux la hundoj, gardu vin kontraux la malbonaguloj, gardu vin kontraux la karntrancxuloj;

Colossians 3:6

6 pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo;

2 Thessalonians 2:10-12

10 kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj. 11 Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon; 12 por ke estu jugxataj cxiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.

Revelation 9:20-21

20 Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj, por ne adorklinigxi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj argxentaj kaj kupraj kaj sxtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek auxdi, nek marsxi; 21 kaj ili ne pentis pri siaj mortigoj, nek pri siaj sorcxoj, nek pri sia malcxastado, nek pri siaj sxteloj.

Revelation 17:1-6

1 Kaj unu el la sep angxeloj, havantaj la sep pelvojn, venis kaj parolis kun mi, dirante:Venu cxi tien, mi montros al vi la jugxon de la granda malcxastistino, kiu sidas sur multaj akvoj; 2 kun kiu la regxoj de la tero malcxastis, kaj la logxantoj sur la tero ebriigxis per la vino de sxia malcxasteco. 3 Kaj li forportis min en la Spirito en dezerton; kaj mi vidis virinon, sidantan sur skarlata besto, plena de nomoj de blasfemo, havanta sep kapojn kaj dek kornojn. 4 Kaj la virino estis vestita per purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj, kaj havis en sia mano oran pokalon, plenan de abomenindajxoj kaj la malpurajxoj de sxia malcxasteco, 5 kaj sur sia frunto nomon skribitan:MISTERO, BABEL LA GRANDA, LA PATRINO DE LA MALCXASTISTINOJ KAJ DE LA ABOMENINDAJXOJ DE LA TERO. 6 Kaj mi vidis la virinon ebria de la sango de la sanktuloj, kaj de la sango de la martiroj de Jesuo. Kaj vidinte sxin, mi miris per granda miro.

Revelation 21:8

8 Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malcxastuloj kaj sorcxistoj kaj idolanoj kaj cxiuj mensoguloj, ilia lotajxo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.

Numbers 24:17

17 Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj levigxos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos cxiujn filojn de malordo.

Isaiah 11:1

1 Eliros markoto el la trunko de Jisxaj, kaj brancxo elkreskos el gxiaj radikoj.

Zechariah 6:12

12 kaj diru al li jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen estas viro, kies nomo estas Markoto; li kreskos el sia loko kaj konstruos la templon de la Eternulo.

Matthew 1:1

1 La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham.

Matthew 2:2

2 Kie estas tiu, kiu estas naskita Regxo de la Judoj? cxar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorklinigxi al li.

Matthew 2:7-10

7 Tiam Herodo sekrete venigis la sagxulojn, kaj precize sciigxis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo. 8 Kaj li sendis ilin al Bet-Lehxem, dirante:Iru kaj elsercxu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaux venu kaj adorklinigxu al li. 9 Kaj auxdinte la regxon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antauxiris ilin, gxis gxi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto. 10 Kaj vidante la stelon, ili gxojis kun tre granda gxojo.

Matthew 22:42

42 dirante:Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li:De David.

Matthew 22:45

45 Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo?

Luke 1:78

78 Pro la kompata koro de nia Dio, Per kiu nin vizitis la sunlevigxo de supre,

Romans 1:3-4

3 pri Sia Filo, kiu naskigxis el la idaro de David laux la karno, 4 la difinita Filo de Dio en potenco laux la Spirito de sankteco per la relevigxo de la mortintoj-Jesuo Kristo, nia Sinjoro,

Romans 9:5

5 kies estas la patroj, kaj el kiuj laux la karno estas Kristo, kiu estas super cxiuj, Dio benata eterne. Amen.

2 Peter 1:19

19 Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras, kvazaux lampon lumantan en malhela loko, gxis ektagigxos kaj la matenstelo eklevigxos en viaj koroj;

Revelation 1:4

4 Johano al la sep eklezioj en Azio:Graco al vi kaj paco de Tiu, kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la sep spiritoj antaux Lia trono;

Revelation 2:11

11 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. La venkanto tute ne difektigxos de la dua morto.

Revelation 2:17

17 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kasxita manao, kaj mi donos al li blankan sxtoneton, kaj sur la sxtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.

Revelation 2:28-29

28 kaj mi donos al li la matenan stelon. 29 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Revelation 3:6

6 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Revelation 3:13

13 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Revelation 3:22

22 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Revelation 5:5

5 kaj unu el la presbiteroj diris al mi:Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj gxiajn sep sigelojn.

Revelation 22:6

6 Kaj li diris al mi:Tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj; kaj la Sinjoro, la Dio de la spiritoj de la profetoj, sendis Sian angxelon, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas okazi baldaux.

Revelation 22:11

11 La maljustulo ankoraux estu maljusta; kaj la malpurulo ankoraux estu malpura; kaj la justulo ankoraux faru juston; kaj la sanktulo ankoraux sanktigxu.

Psalms 34:8

8 Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Felicxa estas la homo, kiu Lin fidas.

Isaiah 2:3

3 Kaj iros multaj popoloj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

Isaiah 2:5

5 Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo.

Isaiah 12:3

3 Kaj vi cxerpos kun gxojo akvon el la fontoj de la savo.

Isaiah 48:16-18

16 Alproksimigxu al Mi, auxskultu tion; de la komenco Mi ne parolis sekrete; de la momento, kiam la afero komencigxis, Mi tie estis. Kaj ankaux nun sendis min la Sinjoro, la Eternulo, kaj Lia spirito. 17 Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu instruas vin por via utilo, kiu kondukas vin laux la vojo, kiun vi devas iri. 18 Ho, se vi atentus Miajn ordonojn! tiam via paco estus kiel rivero, kaj via justeco kiel la ondoj de la maro;

Isaiah 55:1-3

1 Ho vi, cxiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, acxetu, kaj mangxu; iru, acxetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton. 2 Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? auxskultu do Min, kaj mangxu bonajxon, kaj via animo gxuu grasajxon. 3 Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; auxskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.

Jeremiah 50:5

5 Pri la vojo al Cion ili demandos, tien estos turnita ilia vizagxo:Venu, ni aligxos al la Eternulo per interligo eterna, neforgesebla.

Micah 4:2

2 Kaj iros multaj nacioj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

Zechariah 8:21-23

21 kaj la logxantoj de unu urbo venos al la logxantoj de alia urbo, kaj diros:Ni iru rapide, por pregxi antaux la Eternulo kaj por turni nin al la Eternulo Cebaot; mi ankaux iros. 22 Kaj venos multaj popoloj kaj potencaj nacioj, por sercxi la Eternulon Cebaot en Jerusalem kaj por pregxi antaux la Eternulo. 23 Tiele diras la Eternulo Cebaot:En tiu tempo forte kaptos dek homoj el cxialingvaj nacioj la baskon de Judo, kaj diros:Ni iros kun vi, cxar ni auxdis, ke Dio estas kun vi.

John 1:39-46

39 Li diris al ili:Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li logxas, kaj ili restis cxe li tiun tagon; estis cxirkaux la deka horo. 40 Unu el la du, kiuj auxdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro. 41 Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li:Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston). 42 Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris:Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro). 43 La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li:Sekvu min. 44 Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro. 45 Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li:Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la legxo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef. 46 Kaj Natanael diris al li:CXu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li:Venu kaj vidu.

John 4:10

10 Jesuo respondis kaj diris al sxi:Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi:Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon.

John 4:29

29 Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi cxion, kion mi faris; cxu eble cxi tiu estas la Kristo?

John 7:37

37 En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante:Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku.

Romans 3:24

24 pravigite donace de Lia graco, per la elacxeto, kiu estas en Kristo Jesuo;

1 Corinthians 2:12

12 Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio.

1 Thessalonians 1:5-8

5 cxar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaux kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi scias, kiaj homoj ni cxe vi montrigxis pro vi. 6 Kaj vi farigxis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe da aflikto, kun gxojo de la Sankta Spirito; 7 tiel, ke vi farigxis modelo por cxiuj kredantoj en Makedonujo kaj en la Ahxaja lando. 8 CXar de vi la vorto de la Sinjoro estas disehxita ne nur en Makedonujo kaj la Ahxaja lando, sed en cxiu loko via fido al Dio disvastigxis, tiel, ke ni ne bezonas diri ion.

Revelation 21:2

2 Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio, pretigitan kiel fiancxino, ornamita por sia edzo.

Revelation 21:9

9 Kaj venis unu el la sep angxeloj, havantaj la sep pelvojn, plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante:Venu cxi tien, mi montros al vi la fiancxinon, la edzinon de la SXafido.

Leviticus 26:18

18 Kaj se vi malgraux cxi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj.

Leviticus 26:24-25

24 tiam ankaux Mi agos kontraux vi, kaj Mi ankaux frapos vin sepoble pro viaj pekoj. 25 Kaj Mi venigos sur vin vengxan glavon, kiu vengxos pro la interligo; kaj vi kolektigxos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko.

Leviticus 26:28

28 tiam Mi iros kontraux vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj.

Leviticus 26:37

37 Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaux viaj malamikoj.

Deuteronomy 4:2

2 Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de gxi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi.

Deuteronomy 12:32

32 CXion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi gxin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.

Proverbs 30:6

6 Ne aldonu al Liaj vortoj, Por ke Li ne punu vin, kaj por ke vi ne aperu mensoganto.

Matthew 15:6-9

6 tiu ne devas respekti sian patron aux sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio. 7 Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante: 8 CXi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi. 9 Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.

Matthew 15:13

13 Sed li responde diris:CXiu kreskajxo, kiun mia cxiela Patro ne plantis, estos elradikigita.

Ephesians 4:17

17 La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaux la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj,

1 Thessalonians 4:6

6 ke neniu peku kaj trompu sian fraton en cxi tio; cxar la Eternulo estas vengxanto en cxio tio, kiel ankaux ni antauxavertis vin kaj atestis.

Revelation 3:14

14 Kaj al la angxelo de la eklezio en Laodikea skribu: Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de la kreo de Dio:

Revelation 14:10-11

10 tiu ankaux trinkos el la vino de la kolero de Dio, kiu estas pretigita nemiksite en la pokalo de Lia kolero, kaj li turmentigxos en fajro kaj sulfuro antaux la sanktaj angxeloj kaj antaux la SXafido; 11 kaj la fumo de ilia turmento levigxas por cxiam kaj eterne; kaj ne havas pauxzon tage kaj nokte tiuj, kiuj adorklinigxas al la besto kaj al gxia bildo, kaj cxiu, kiu ricevas la markon de gxia nomo.

Revelation 15:1

1 Kaj mi vidis alian signon en la cxielo, grandan kaj mirindan:sep angxelojn havantajn sep plagojn, la finajn, cxar en ili finigxis la kolero de Dio.

Revelation 15:6-16:21

6 kaj elvenis el la templo la sep angxeloj, havante la sep plagojn, vestite per linajxo pura kaj luma, kaj zonite cxirkaux la brusto per ora zono. 7 Kaj unu el la kvar kreitajxoj donis al la sep angxeloj sep orajn pelvojn, plenajn de la kolero de Dio, la vivanta por cxiam kaj eterne. 8 Kaj la templo plenigxis de fumo el la gloro de Dio kaj el Lia potenco; kaj neniu povis eniri en la templon, gxis finigxos la sep plagoj de la sep angxeloj.

Revelation 16:6-21

6 cxar ili elversxis la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili tion meritas. 7 Kaj mi auxdis la altaron dirantan:Vere, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, veraj kaj justaj estas Viaj jugxoj. 8 Kaj la kvara elversxis sian pelvon sur la sunon; kaj estis donite al gxi brulvundi homojn per fajro. 9 Kaj la homoj brulvundigxis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas auxtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron. 10 Kaj la kvina elversxis sian pelvon sur la tronon de la besto; kaj gxia regno mallumigxis; kaj ili mordis sian langon pro dolorego, 11 kaj ili blasfemis la Dion de la cxielo pro siaj doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj. 12 Kaj la sesa elversxis sian pelvon sur la grandan riveron, la riveron Euxfrato; kaj gxia akvo forsekigxis, por ke pretigxu la vojo de la regxoj, kiuj venas el la sunlevigxejo. 13 Kaj mi vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaux ranojn, elirantaj el la busxo de la drako, kaj el la busxo de la besto, kaj el la busxo de la falsa profeto; 14 cxar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la regxoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca. 15 (Jen mi venas kvazaux sxtelisto. Felicxa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.) 16 Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har- Magedon. 17 Kaj la sepa angxelo elversxis sian pelvon sur la aeron; kaj eliris granda vocxo el la templo, for de la trono, dirante:Farigxis! 18 kaj okazis fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj; kaj okazis granda tertremo tia, kia ne okazis de kiam homoj estigxis sur la tero, tiela tertremo, tiel granda. 19 Kaj la granda urbo disigxis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la granda estis memorata antaux Dio, por doni al gxi la pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero. 20 Kaj cxiu insulo forflugis, kaj la montoj ne trovigxis. 21 Kaj granda hajlo, peza kvazaux po talanto, falis el la cxielo sur la homojn; kaj la homoj blasfemis Dion pro la plago de la hajlo; cxar gxia plago estas treege granda.

Revelation 19:20

20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro;

Revelation 20:10

10 Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis jxetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie trovigxas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por cxiam kaj eterne.

Revelation 20:15

15 Kaj se iu ne trovigxis skribita en la libro de vivo, tiu estis jxetita en la fajran lagon.

Exodus 32:33

33 Sed la Eternulo diris al Moseo; Kiu ajn pekis antaux Mi, tiun Mi elstrekos el Mia libro.

Psalms 69:28

28 Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.

Luke 11:52

52 Ve al vi, legxistoj! cxar vi forprenis la sxlosilon de la scio; vi mem ne eniris, kaj vi malhelpis la enirantajn.

Revelation 2:17-18

17 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kasxita manao, kaj mi donos al li blankan sxtoneton, kaj sur la sxtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto. 18 Kaj al la angxelo de la eklezio en Tiatira skribu: Tiele diras la Filo de Dio, kiu havas okulojn kiel fajra flamo, kaj liaj piedoj estas kiel brilanta latuno:

Revelation 2:26

26 Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj gxis la fino mi donos auxtoritaton super la nacioj;

Revelation 3:4-5

4 Sed vi havas en Sardes kelkajn nomojn, kiuj ne makulis siajn vestojn; kaj ili promenos kun mi en blankajxoj; cxar ili estas indaj. 5 La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian nomon antaux mia Patro kaj antaux Liaj angxeloj.

Revelation 7:9-17

9 Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el cxiu nacio, kaj el cxiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaux la trono kaj antaux la SXafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj; 10 kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la SXafido. 11 Kaj cxiuj angxeloj staris cxirkaux la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj; kaj ili falis sur sian vizagxon antaux la trono, kaj adorklinigxis al Dio, 12 dirante:Amen; La lauxdo kaj la gloro kaj la sagxeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por cxiam kaj eterne. Amen. 13 Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al mi:Kiuj estas cxi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili venis? 14 Kaj mi diris al li:Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi:CXi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la SXafido.

Revelation 13:8

8 Kaj adorklinigxos al gxi cxiuj logxantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de vivo, libro de la SXafido oferita jam de la fondo de la mondo.

Revelation 14:13

13 Kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, dirantan:Skribu:Felicxaj estas la mortintoj, kiuj de nun mortas en la Sinjoro; vere, diras la Spirito, por ke ili ripozu de siaj laboroj; cxar iliaj faroj sekvas kun ili.

Revelation 21:22-27

22 Kaj templon en gxi mi ne vidis; cxar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la SXafido estas gxia templo. 23 Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al gxi; cxar la gloro de Dio lumis al gxi, kaj gxia lampo estas la SXafido. 24 Kaj la nacioj promenos per gxia lumo; kaj la regxoj de la tero alportas en gxin sian gloron. 25 Kaj gxiaj pordegoj tute ne estos fermitaj tage (cxar nokto ne ekzistos tie); 26 kaj ili alportos en gxin la gloron kaj la honoron de la nacioj; 27 kaj tute ne eniros en gxin io malpura, nek faranto de abomenindajxo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la SXafido.

Song of Songs 8:14

14 Forkuru, ho mia amato, Kaj similigxu al gazelo aux al cervo Sur la montoj de aromajxoj.

Isaiah 25:9

9 Kaj oni diros en tiu tago:Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni gxoju kaj estu gajaj pro Lia savo.

John 21:25

25 Estas ankaux multaj aliaj faroj, kiujn Jesuo faris; kaj mi supozas, ke se cxiu el ili estus skribita detale, la tuta mondo ne havus lokon por la skribotaj libroj.

1 Corinthians 16:22

22 Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata.

2 Timothy 4:8

8 de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa jugxisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaux al cxiuj, kiuj amis lian aperon.

Hebrews 9:28

28 tiel ankaux Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj, kiuj lin atendas, por savo.

2 Peter 3:12-14

12 atendante kaj akcelante la alvenon de la tago de Dio, pro kio la cxielo flamanta solvigxos, kaj la elementoj per fajra brulado fluidigxos? 13 Sed laux Lia promeso ni atendas novan cxielon kaj novan teron, en kiuj logxas justeco. 14 Tial, amataj, tion atendante, klopodu trovigxi en paco, senmakulaj kaj neriprocxindaj antaux Li.

Revelation 1:2

2 kiu atestis la vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri cxio, kion li vidis.

Revelation 1:18

18 kaj la vivanta; kaj mi farigxis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por cxiam kaj eterne, kaj mi havas la sxlosilojn de la morto kaj de Hades.

Romans 1:7

7 al cxiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj:Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

Romans 16:20

20 Kaj la Dio de paco baldaux subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

Romans 16:23

23 Vin salutas Gajo, la gastiganto de mi kaj de la tuta eklezio. Vin salutas Erasto, la ekonomo de la urbo, kaj Kvarto, la frato.

2 Corinthians 13:14

14 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi cxiuj.

Ephesians 6:23-24

23 Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo. 24 Graco estu kun cxiuj, kiuj sendeklinigxe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.

2 Thessalonians 3:18

18 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi cxiuj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.