14 Felicxaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.
Revelation 22:14 Cross References - Esperanto
Psalms 106:3-5
Psalms 112:1
1 Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.
Psalms 119:1-6
1 ALEF. Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laux la legxo de la Eternulo.
2 Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj sercxas Lin per la tuta koro;
3 Ili ne faras malbonagon, Ili iras laux Liaj vojoj.
4 Vi ordonis al ni, Forte observi Viajn legxojn.
5 Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn legxojn!
6 Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos cxiujn Viajn ordonojn.
Isaiah 56:1-2
Daniel 12:12
12 Felicxa estas tiu, kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj!
Matthew 7:21-27
21 Ne cxiu, kiu diras al mi:Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la cxielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo.
22 Multaj diros al mi en tiu tago:Sinjoro, Sinjoro, cxu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencajxojn?
23 Kaj tiam mi konfesos al ili:Mi neniam konis vin; forigxu de mi, vi farantoj de maljusteco.
24 Tial cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al sagxa viro, kiu konstruis sian domon sur roko;
25 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj gxi ne falis; cxar gxi estis fondita sur roko.
26 Kaj cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsagxa, kiu konstruis sian domon sur la sablo;
27 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin jxetis sur tiun domon, kaj gxi falis; kaj granda estis gxia falo.
Luke 12:37-38
37 Felicxaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere mi diras al vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por mangxi, kaj mem venos kaj servos al ili.
38 Kaj se li alvenos nokte dum la dua gardoparto, aux dum la tria gardoparto, kaj tiel ilin trovos, felicxaj estas tiuj servistoj.
John 4:12
12 CXu vi estas pli granda ol nia patro Jakob, kiu donis al ni la puton, kaj trinkis mem el gxi, kiel ankaux liaj filoj kaj liaj brutoj?
John 10:7
7 Jesuo do diris denove al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Mi estas la pordo de la sxafoj.
John 10:9
9 Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos pasxtajxon.
John 14:6
6 Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.
John 14:15
15 Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.
John 14:21-23
21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.
22 Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo?
23 Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li.
John 15:10-14
10 Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo.
11 Tion mi parolis al vi, por ke mia gxojo en vi restadu, kaj via gxojo estu plena.
12 Jen estas mia ordono:ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis.
13 Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.
14 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas.
1 Corinthians 7:19
19 Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed la plenumado de la ordonoj de Dio.
1 Corinthians 8:9
9 Sed gardu vin, por ke cxi tiu via libereco ne farigxu faligilo por la malfortuloj.
1 Corinthians 9:5
5 CXu ni ne rajtas cxirkauxkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaux la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas?
Galatians 5:6
6 CXar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.
1 John 3:3
3 Kaj cxiu, kiu havas cxi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta.
1 John 3:23-24
1 John 5:3
3 CXar jen estas la amo al Dio:ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.
Revelation 2:7
7 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos mangxi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.
Revelation 7:14
14 Kaj mi diris al li:Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi:CXi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la SXafido.
Revelation 21:12
12 kun muro granda kaj alta, kun dek du pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du angxeloj; kaj nomoj surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj de la Izraelidoj;
Revelation 21:27
27 kaj tute ne eniros en gxin io malpura, nek faranto de abomenindajxo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la SXafido.
Revelation 22:2
2 meze de gxia strato. Kaj cxe cxiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton cxiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj.
Revelation 22:7
7 Kaj jen mi rapide venos. Felicxa estas tiu, kiu observas la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro.