3 Kaj krome ni gxoju ankaux pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon;
Romans 5:3 Cross References - Esperanto
Matthew 5:10-12
10 Felicxaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, cxar ilia estas la regno de la cxielo.
11 Felicxaj estas vi, kiam oni vin riprocxos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.
12 GXoju kaj ravigxu, cxar via rekompenco estos granda en la cxielo; cxar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaux vi.
Luke 6:22-23
Luke 21:19
19 Per via pacienco vi akiros viajn animojn.
Acts 5:41
41 Sed ili foriris de antaux la sinedrio, gxojante, ke ili estis jugxitaj indaj suferi malhonoron pro la Nomo.
Romans 8:35-37
2 Corinthians 4:17
17 CXar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro;
2 Corinthians 11:23-30
23 CXu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortigxoj ofte.
24 De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu.
25 Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas prijxetita per sxtonoj, trifoje mi suferis sxippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro;
26 en oftaj vojagxoj, en dangxeroj de riveroj, dangxeroj de rabistoj, dangxeroj de Judoj, dangxeroj de la nacianoj, dangxeroj en urbo, dangxeroj en dezerto, dangxeroj en la maro, dangxeroj inter falsaj fratoj;
27 en laboro kaj sufero, en oftaj sendormigxoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco.
28 Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min premas cxiutage, nome la zorgado pri cxiuj eklezioj.
29 Kiu estas malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj mi ne indignas?
30 Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco.
2 Corinthians 12:9-10
9 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min.
10 Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.
Ephesians 3:13
13 Pro tio mi petas, ke vi ne senfortigxu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.
Philippians 1:29
29 cxar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaux suferi pro li;
Philippians 2:17-18
Hebrews 12:10-11
James 1:2-3
James 1:12
12 Felicxa estas la homo, kiu elportas tenton; cxar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.
1 Peter 3:14
14 Sed se vi ecx suferus pro justeco, felicxegaj vi estus; kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviligxu;