Romans 7:25 Cross References - Esperanto

25 Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la legxo de Dio, sed per la karno al la legxo de peko.

Psalms 107:15-16

15 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj. 16 CXar Li rompis kuprajn pordojn, Kaj disbatis ferajn riglilojn.

Psalms 116:16-17

16 Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn. 17 Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.

Isaiah 12:1

1 En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; cxar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam forigxis, kaj Vi konsolas min.

Isaiah 49:9

9 por diri al la malliberigitoj:Eliru! al la trovigxantoj en mallumo:Montrigxu! CXe la vojoj ili pasxtigxos, kaj sur cxiuj nudaj montetoj estos ilia pasxtejo.

Isaiah 49:13

13 GXojkriu, ho cxielo, kaj gxoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; cxar la Eternulo konsolis Sian popolon kaj kompatis Siajn mizerulojn.

Matthew 1:21

21 Kaj sxi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj.

Romans 6:14

14 CXar peko ne regos vin, cxar vi estas ne sub la legxo, sed sub graco.

Romans 6:17

17 Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen farigxis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj;

Romans 7:15-24

15 CXar mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas; cxar mi ne agas laux tio, kion mi volas; sed kion mi malamas, tion mi faras. 16 Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al la legxo, ke gxi estas bona. 17 La faranto do estas jam ne mi, sed la peko, logxanta en mi. 18 CXar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne logxas; cxar cxe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono. 19 CXar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas. 20 Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras gxin jam ne mi, sed la peko, logxanta en mi. 21 Mi do trovas legxon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas cxe mi. 22 CXar mi gxojas en la legxo de Dio laux la interna homo; 23 sed mi vidas alian legxon en miaj membroj, militantan kontraux la legxo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la legxon de la peko, kiu estas en miaj membroj. 24 Ho ve, mi malfelicxulo! kiu min liberigos el la korpo de cxi tiu morto?

1 Corinthians 15:57

57 sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.

2 Corinthians 9:15

15 Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco.

2 Corinthians 12:9-10

9 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. 10 Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

Galatians 5:17-24

17 CXar la karno deziregas kontraux la Spirito, kaj la Spirito kontraux la karno; cxar cxi cxiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas. 18 Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la legxo. 19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo, 20 idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, 21 envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio. 22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, 23 mildeco, sinregado; kontraux tiaj ne ekzistas legxo. 24 Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun gxiaj pasioj kaj voluptoj.

Ephesians 5:20

20 dankante Dion, la Patron, cxiam pro cxio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo;

Philippians 3:3

3 cxar ni estas la cirkumciduloj, kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo Jesuo, kaj ne havas fidon al la karno;

Philippians 4:6

6 Pri nenio trozorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciigxu al Dio.

Colossians 3:17

17 Kaj kion ajn vi faras per vorto aux ago, faru cxion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.

1 Peter 2:5

5 vi ankaux, kiel sxtonoj vivantaj, konstruigxas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo.

1 Peter 2:9

9 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.