1 Kiel belaj estas viaj pasxoj en sandaloj, ho filino de princo! La svingado de viaj femuroj estas kiel cxenringoj, Majstre ellaboritaj.
2 Via umbiliko estas kiel ronda pokalo, Al kiu trinkajxo ne mankas; Via ventro estas kiel amaso da tritiko cxirkauxita de rozoj;
3 Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, GXemeloj de gazelino;
4 Via kolo estas kiel turo el eburo; Viaj okuloj kiel la lagetoj en HXesxbon, cxe la pordego de Bat-Rabim; Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon;
5 Via kapo sur vi estas kiel Karmel, Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la regxo, falde kunligita.
6 Kiel bela kaj kiel cxarma estas mia amatino inter la plezuroj!
7 Via staturo similas la palmotrunkon, Kaj viaj mamoj la vinberarojn.
8 Mi diris:Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj tenigxos je gxiaj brancxoj; Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko, Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj;
9 Kaj via palato kiel vino bongusta, Kiu englitigxas cxarmege kaj glate, Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj.
10 Mi apartenas al mia amato, Kaj li sin tiras al mi.
11 Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon; Ni enlogxigxu en la vilagxoj.
12 Frumatene ni iru al la vinbergxardenoj; Ni rigardu, cxu la vinbertrunko jam burgxonis, CXu gxiaj floroj jam malfermigxis, CXu la granatarboj jam floras; Tie mi donos al vi mian amon.
13 La mandragoroj jam bonodoras, Kaj apud nia enirejo trovigxas delikataj fruktoj cxiuspecaj, fruaj kaj malfruaj, Kiujn mi provizis por vi, ho mia amato!
Song of Songs 7 Cross References - Esperanto
Exodus 28:15
15 Kaj faru jugxan surbrustajxon per artista laboro; simile al la laboro de la efodo faru gxin; el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino faru gxin.
Exodus 35:35
35 Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de cxia majstra laboro, por cxia talenta brodado sur teksajxo blua kaj purpura kaj rugxa kaj sur bisino, por teksado de cxia laborajxo kaj pripensado de ideoj.
Psalms 45:13
13 En sia plena ornamo estas interne la regxidino; El ora teksajxo estas sxia vesto.
Daniel 2:32
32 La kapo de tiu statuo estis el pura oro; gxiaj brusto kaj manoj estis el argxento, la ventro kaj femuroj el kupro;
Luke 15:22
22 Kaj diris la patro al siaj servistoj:Alportu rapide la cxefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj sxuojn sur liajn piedojn;
2 Corinthians 6:18
18 Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.
Ephesians 4:15-16
Ephesians 6:15
15 kaj ensxuiginte la piedojn per la pretigxo de la evangelio de paco;
Philippians 1:27
27 Sed via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo, por ke, cxu mi alvenos kaj vin vidos, aux forestos, mi auxdu pri viaj aferoj, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio,
Colossians 2:19
19 kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laux la kreskigo de Dio.
Psalms 45:16
16 Anstataux viaj patroj estos viaj filoj; Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.
Proverbs 3:8
8 CXi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.
Song of Songs 5:14
14 Liaj manoj estas kiel oraj ringoj, kadritaj per topazoj; Lia korpo estas ebura, enkrustita per safiroj;
Isaiah 46:3
3 Auxskultu Min, domo de Jakob kaj la tuta restajxo de la domo de Izrael, kiuj estas sxargxitaj sur Mi de post via naskigxo, kiuj estas portataj de Mi de post via eliro el la ventro.
Jeremiah 1:5
5 Antaux ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaux ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj.
Romans 7:4
4 Tiel, miaj fratoj, vi same mortis al la legxo per la korpo de Kristo, por kunigxi kun alia, nome kun tiu, kiu levigxis el la mortintoj, por ke ni donu frukton al Dio.
Song of Songs 4:5
5 Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, gxemeloj de gazelino, Kiuj sin pasxtas inter la rozoj.
Song of Songs 6:6
6 Viaj dentoj estas kiel aro da sxafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; CXiuj estas en paroj, Kaj ne mankas ecx unu el ili.
Genesis 15:2
2 Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.
Numbers 21:25-26
25 Kaj Izrael prenis cxiujn tiujn urbojn; kaj Izrael eklogxis en cxiuj urboj de la Amoridoj, en HXesxbon kaj en cxiuj gxiaj dependantajxoj.
26 CXar HXesxbon estis la urbo de Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kaj li militis kontraux la antauxa regxo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon gxis Arnon.
2 Samuel 8:6
6 Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.
1 Kings 7:2
2 Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; gxi havis la longon de cent ulnoj, la largxon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj.
1 Kings 9:19
19 kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
1 Kings 10:18
18 Kaj la regxo faris grandan tronon el eburo kaj tegis gxin per pura oro.
1 Kings 10:22
22 CXar Tarsxisxan sxiparon la regxo havis sur la maro kun la sxiparo de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarsxisxa sxiparo, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
1 Kings 22:39
39 La cetera historio de Ahxab, kaj cxio, kion li faris, kaj la ebura domo, kiun li konstruis, kaj cxiuj urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
2 Chronicles 8:6
6 kaj Baalaton, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj cxiujn urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
Psalms 45:8
8 De mirho, aloo, kaj kasio odoras cxiuj viaj vestoj; En palacoj eburaj gxojigas vin muziko.
Psalms 144:12
12 Niaj filoj kiel plantitajxoj kreskas en sia juneco; Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco;
Song of Songs 1:10
10 Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj, Via kolo sub la lacxoj de perloj.
Song of Songs 4:1
1 Vi estas bela, mia amatino, vi estas bela; Viaj okuloj estas kolombaj, malantaux via vualo. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.
Song of Songs 4:4
4 Via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejo; Mil sxildoj pendas sur gxi, CXiuj sxildoj de la potenculoj.
Song of Songs 4:8-9
8 Kun mi el Lebanon venu, ho mia fiancxino, Kun mi el Lebanon; Rigardu malsupren de la pinto de Amana, De la pinto de Senir kaj HXermon, El la kavernoj de la leonoj, De la montoj de la leopardoj.
9 Vi kortusxis min, mia fratino, mia fiancxino; Vi kortusxis min per unu ekrigardo de viaj okuloj, Per unu cxeno de sur via kolo.
Song of Songs 5:14-15
Song of Songs 6:5
5 Forturnu la okulojn for de mi, CXar ili venkas min. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.
Isaiah 54:4
4 Ne timu, cxar vi ne estos malhonorata; ne kasxu vin honte, cxar vi ne estos hontigata, kaj cxar la honton de via juneco vi forgesos kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros.
Ephesians 1:17-18
Ephesians 3:18-19
Philippians 1:9-10
Hebrews 5:14
14 Sed solida nutrajxo estas por la plenagxuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.
Genesis 32:26
26 Kaj tiu diris: Forliberigu min, cxar levigxis la matenrugxo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaux ol vi min benos.
Psalms 68:24
24 Oni vidis Vian iron, ho Dio, La iron de mia Dio, mia Regxo, en la sanktejo.
Psalms 87:2
2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol cxiujn logxejojn de Jakob.
Song of Songs 1:17
17 La traboj de nia domo estas cedraj, Niaj cxevronoj estas abiaj.
Song of Songs 5:11
11 Lia kapo estas pura oro; Liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo;
Isaiah 35:2
2 GXi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos kaj kantos; la gloro de Lebanon estos donita al gxi, la beleco de Karmel kaj SXaron; ili vidos la gloron de la Eternulo, la majeston de nia Dio.
Micah 7:14
14 Pasxtu per Via bastono Vian popolon, Vian heredan sxafaron, kiu logxas izolite en la arbaro, meze de Karmel; ili pasxtigxu en Basxan kaj Gilead, kiel en la tempo antikva.
Matthew 18:20
20 CXar kie du aux tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.
Matthew 28:20
20 instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.
Ephesians 1:22
22 kaj cxion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super cxio por la eklezio,
Colossians 1:18
18 Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li farigxu superulo en cxio.
Revelation 1:14
14 Kaj lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano, kiel negxo; kaj liaj okuloj estis kiel fajra flamo;
Psalms 45:11
11 Kaj kiam la regxo deziros vian belecon, CXar li estas via sinjoro, tiam vi klinigxu antaux li.
Song of Songs 1:15-16
Song of Songs 2:14
14 Ho mia kolombino, en la krevajxoj de la roko, en la kasxejo de la rokkrutajxo, Montru al mi vian aspekton, auxdigu al mi vian vocxon; CXar via vocxo estas dolcxa, kaj via aspekto estas bela.
Song of Songs 4:7
7 Via tutajxo estas bela, mia amatino; Vi ne havas difekton.
Song of Songs 4:10
10 Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fiancxino! Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! Kaj la bonodoro de viaj parfumajxoj estas pli bona, ol cxiaj aromajxoj!
Song of Songs 7:10
10 Mi apartenas al mia amato, Kaj li sin tiras al mi.
Isaiah 62:4-5
4 Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke gxi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; cxar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon.
5 Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, tiel kunvivos kun vi viaj filoj; kaj kiel fiancxo gxojas pri la fiancxino, tiel gxojos pri vi via Dio.
Zephaniah 3:17
17 La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li gxojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li gxoje triumfos pri vi.
Psalms 92:12
12 Virtulo verdestas, kiel palmo, Staras alte, kiel cedro sur Lebanon.
Song of Songs 1:13
13 Kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj, Estas al mi mia amato.
Song of Songs 7:3
3 Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, GXemeloj de gazelino;
Song of Songs 7:8
8 Mi diris:Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj tenigxos je gxiaj brancxoj; Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko, Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj;
Song of Songs 8:8
8 Nia fratino ankoraux estas malgranda, Kaj mamojn sxi ankoraux ne havas; Kion ni faros al nia fratino, Kiam oni svatos sxin?
Isaiah 66:10
10 GXoju kun Jerusalem kaj estu gajaj pri gxi cxiuj gxiaj amantoj; forte gxoju pri gxi cxiuj, kiuj ploris pri gxi.
Jeremiah 10:5
5 Ili estas kiel kolono cxirkauxforgxita; ili ne parolas, oni portas ilin, cxar ili ne povas iri. Ne timu ilin, cxar ili ne faras malbonon, tiel same, kiel ili ne povas fari bonon.
Ephesians 3:17
17 por ke Kristo logxu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo,
Ephesians 4:13
13 gxis ni cxiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, gxis la homo perfekta, gxis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo;
Song of Songs 1:3
3 Ho, kiel bonodoras viaj aromajxoj! Via nomo similas al elversxita oleo; Tial la frauxlinoj amas vin.
Song of Songs 2:3
3 Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidigxis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato.
Song of Songs 2:5
5 Plifortigu min per vinberkuko, Refresxigu min per pomsuko; CXar mi estas malsana de amo.
Song of Songs 4:16-5:1
16 Vekigxu, ho norda vento, venu, ho suda vento; Trablovu mian gxardenon, ke gxiaj aromajxoj elfluu. Venu mia amato en sian gxardenon Kaj mangxu gxiajn multevalorajn fruktojn.
Jeremiah 32:41
41 Kaj Mi gxojos pri ili, bonfarante al ili, kaj Mi plantos ilin en cxi tiu lando fidele, per Mia tuta koro kaj per Mia tuta animo.
John 14:21-23
21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.
22 Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo?
23 Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li.
2 Corinthians 2:14
14 Sed danko estu al Dio, kiu cxiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras cxie per ni la bonodoron de Sia konigxo.
Proverbs 16:24
24 Agrabla parolo estas fresxa mielo, Dolcxa por la animo kaj saniga por la ostoj.
Song of Songs 5:2
2 Mi dormis, sed mia koro estis maldorma; Jen estas la vocxo de mia amato, jen li ekfrapas: Malfermu al mi, ho mia fratino, mia amatino, mia kolombino, mia virtulino; CXar mia kapo estas plena de roso, Miaj harbukloj de la gutoj de la nokto.
Song of Songs 5:16
16 Lia palato estas dolcxajxoj; lia tutajxo estas tre aminda. Tia estas mia amato, kaj tia estas mia kamarado, Ho filinoj de Jerusalem.
Isaiah 62:8-9
8 La Eternulo jxuris per Sia dekstra mano kaj per Sia potenca brako:Mi ne plu donos vian grenon kiel mangxajxon al viaj malamikoj, kaj fremduloj ne trinkos vian moston, por kiu vi laboris;
9 sed gxiaj rikoltantoj gxin mangxos, kaj lauxdos la Eternulon; kaj gxiaj kolektantoj gxin trinkos en la korto de Mia sanktejo.
Zechariah 9:15-17
15 La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la sxtonojn de la sxtonjxetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaux de vino; ili plenigxos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro.
16 Kaj savos ilin la Eternulo, ilia Dio, en tiu tempo, kiel la sxafojn de Sia popolo; cxar kiel sxtonoj de krono ili brilos sur Lia tero.
17 CXar kiel granda estas Lia boneco, kaj kiel granda estas Lia beleco! Pano vigligos la junulojn, kaj mosto la junulinojn.
Acts 2:11-13
Acts 2:46-47
Acts 4:31-32
31 Kaj post ilia pregxado skuigxis la loko, en kiu ili kolektigxis; kaj ili cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuragxe la vorton de Dio.
32 Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havajxo estas propra al li; sed cxe ili cxio estis komuna.
Acts 16:30-34
30 kaj kondukis ilin eksteren, kaj diris:Sinjoroj, kion mi devas fari, por esti savita?
31 Kaj ili diris:Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio.
32 Kaj ili parolis la vorton de la Sinjoro al li kaj al cxiuj en lia domo.
33 Kaj li kondukis ilin en tiu sama nokta horo kaj lavis al ili la batovundojn; kaj baptigxis senprokraste li kaj cxiuj liaj domanoj.
34 Kaj li kondukis ilin en sian domon, kaj arangxis por ili mangxotablon, kaj tre gxojis kun sia tuta domanaro, ekkredinte al Dio.
Romans 13:11
11 Kaj tion faru, sciante la gxustan tempon, ke nun estas la horo por levigxo el dormo; cxar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis.
Ephesians 4:29
29 El via busxo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke gxi donu gracon al la auxdantoj.
Colossians 3:16-17
Colossians 4:6
6 Via parolo estu cxiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al cxiu.
1 Thessalonians 4:13-14
Hebrews 13:15
15 Per li do ni oferu al Dio cxiam oferon de lauxdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.
Revelation 14:13
13 Kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, dirantan:Skribu:Felicxaj estas la mortintoj, kiuj de nun mortas en la Sinjoro; vere, diras la Spirito, por ke ili ripozu de siaj laboroj; cxar iliaj faroj sekvas kun ili.
Job 14:15
15 Vi vokus, kaj mi respondus al Vi; Vi ekdezirus la faritajxon de Viaj manoj.
Psalms 147:11
11 Placxas al la Eternulo Liaj timantoj, Kiuj fidas Lian bonecon.
Song of Songs 2:16
16 Mia amato apartenas al mi, Kaj mi apartenas al li, Kiu pasxtas inter la rozoj.
Song of Songs 6:3
3 Mi apartenas al mia amato, kaj mia amato apartenas al mi; Tiu, kiu pasxtas inter la rozoj.
Song of Songs 7:5-6
John 17:24
24 Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaux estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; cxar Vi amis min antaux la fondo de la mondo.
Acts 27:23
23 CXar en tiu nokto staris apud mi angxelo de la Dio, kies mi estas kaj al kiu mi servas,
1 Corinthians 6:19-20
Galatians 2:20
20 Kun Kristo mi krucumigxis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.
Song of Songs 1:4
4 Altiru min; ni postkuros vin. La regxo envenigu min en siajn cxambrojn; Ho, ni gxojos kaj gajigxos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin.
Song of Songs 2:10-13
10 Mia amato vokas, li parolas al mi: Levigxu, mia amatino, mia belulino, ho venu;
11 CXar la vintro jam forpasis, La pluvo pasis kaj malaperis;
12 La floroj jam estas sur la tero; La kantosezono jam alvenis, Kaj la vocxo de la turto jam auxdigxas en nia lando;
13 La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn, La vinbertrunkoj siajn vinberetojn, Kiuj jam bonodoras. Levigxu, mia amatino, mia belulino, kaj venu.
Song of Songs 4:8
8 Kun mi el Lebanon venu, ho mia fiancxino, Kun mi el Lebanon; Rigardu malsupren de la pinto de Amana, De la pinto de Senir kaj HXermon, El la kavernoj de la leonoj, De la montoj de la leopardoj.
Exodus 25:22
22 Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri cxio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.
Psalms 43:4
4 Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia gxojo kaj gxuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.
Psalms 63:3-8
3 CXar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.
4 Tiel mi Vin gloradus en la dauxro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo.
5 Kvazaux de graso kaj oleo satigxus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia busxo.
6 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En cxiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.
7 CXar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi gxojas.
8 Mia animo algluigxis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.
Psalms 73:25
25 Kiu estas por mi en la cxielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.
Psalms 122:5
5 CXar tie staris tronoj de jugxo, Tronoj de la domo de David.
Proverbs 8:17
17 Mi amas miajn amantojn; Kaj miaj sercxantoj min trovos.
Proverbs 24:30-31
Ecclesiastes 9:10
10 Kion ajn via mano povas fari laux via forto, tion faru; cxar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek sagxo, en SXeol, kien vi iros.
Song of Songs 2:13
13 La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn, La vinbertrunkoj siajn vinberetojn, Kiuj jam bonodoras. Levigxu, mia amatino, mia belulino, kaj venu.
Song of Songs 2:15
15 Kaptu al ni la sxakalojn, la malgrandajn sxakalojn, La detruantojn de la vinbergxardenoj, Kiam niaj vinbergxardenoj burgxonas.
Song of Songs 4:16
16 Vekigxu, ho norda vento, venu, ho suda vento; Trablovu mian gxardenon, ke gxiaj aromajxoj elfluu. Venu mia amato en sian gxardenon Kaj mangxu gxiajn multevalorajn fruktojn.
Song of Songs 6:11
11 Mi iris en la nuksarban gxardenon, Por trarigardi la verdajn kreskajxojn de la valo, Por vidi, cxu la vinbertrunko burgxonas, cxu la granatarboj floras.
Song of Songs 7:6
6 Kiel bela kaj kiel cxarma estas mia amatino inter la plezuroj!
Isaiah 18:5
5 CXar antaux la rikolto, kiam la florado finigxis kaj la floro farigxis matura bero, Li detrancxos la brancxojn per trancxiloj kaj deprenos la vinberbrancxojn.
Ezekiel 20:40-41
40 CXar sur Mia sankta monto, sur la alta monto de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, tie servos al Mi la tuta domo de Izrael, cxiuj, kiuj estos en la lando; tie Mi akceptos ilin favore, kaj tie Mi akceptos viajn oferdonojn kaj la unuaajxojn de viaj donoj, kun cxio, kion vi dedicxas al Mi.
41 Mi akceptos vin favore cxe la agrabla odorajxo, kiam Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estis disjxetitaj; kaj Mi sanktigxos per vi antaux la okuloj de la nacioj.
Acts 15:36
36 Kaj post kelke da tagoj Pauxlo diris al Barnabas:Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en cxiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas.
Romans 5:11
11 kaj krom tio ni fieras ankaux en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.
2 Corinthians 5:14-15
2 Corinthians 13:5
5 Provu vin mem, cxu vi estas en la fido; ekzamenu vin mem. Aux cxu vi ne scias pri vi mem, ke Jesuo Kristo estas en vi? se ja vi ne estas malaprobindaj.
Ephesians 6:24
24 Graco estu kun cxiuj, kiuj sendeklinigxe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.
1 Thessalonians 3:5-6
5 Pro tio mi ankaux, kiam mi jam ne povis resti trankvila, sendis, por ke mi certigxu pri via fido, pro timo, ke eble la tentanto vin tentis kaj ke nia laboro farigxos senutila.
6 Sed kiam Timoteo, jxus veninte al ni de vi, donis al ni bonajn sciigojn pri via fido kaj via amo, kaj ke vi cxiam memoras nin bonkore, sopirante vidi nin, kiel ni ankaux vin,
Hebrews 2:13
13 Kaj ankaux:Mi fidos Lin. Kaj ankaux:Jen mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi.
Hebrews 2:15
15 kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco.
Hebrews 4:16
16 Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por gxustatempa helpo.
Hebrews 12:15
15 rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon de Dio, por ke nenia radiko de maldolcxeco, altkreskante, vin gxenu, kaj por ke per tio multaj ne malpurigxu;
Genesis 30:14
14 Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Rahxel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo.
Song of Songs 4:13
13 Viaj kreskajxoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj, Plena de koferoj kaj nardoj;
Isaiah 23:18
18 Kaj gxia komercenspezo kaj gxiaj promalcxastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj logxas antaux la vizagxo de la Eternulo, estos gxia komercenspezo, por ke ili mangxu sate kaj havu belajn vestojn.
Isaiah 60:6-7
6 Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; cxiuj ili venos el SXeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos lauxdon al la Eternulo.
7 CXiuj sxafoj de Kedar kolektigxos cxe vi; la virsxafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos.
Matthew 13:52
52 Kaj li diris al ili:Tial cxiu skribisto, discxipligita en la regnon de la cxielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn.
Matthew 25:40
40 Kaj la Regxo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el cxi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.
John 15:8
8 En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj discxiploj.
Romans 15:25-27
25 sed nun mi veturas al Jerusalem, farante servon al la sanktuloj.
26 CXar Makedonujo kaj la Ahxaja lando volonte decidis fari monoferon por la nericxaj sanktuloj en Jerusalem.
27 Volonte ili decidis, estante iliaj sxuldantoj. CXar se la nacianoj partoprenas en iliaj spiritaj aferoj, tiuj siavice devas servi al ili ankaux en materiaj aferoj.
1 Corinthians 2:9
9 sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne auxdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.
1 Corinthians 8:8-9
1 Corinthians 16:2
2 La unuan tagon de la semajno, cxiu el vi provizu cxe si laux tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos.
Galatians 5:22-23
Ephesians 5:9
9 (cxar la frukto de la lumo estas en cxia boneco kaj justeco kaj vero),
Philippians 1:11
11 plenigite de la fruktoj de justeco, kiuj estas per Jesuo Kristo, al la gloro kaj lauxdo de Dio.
Colossians 3:17
17 Kaj kion ajn vi faras per vorto aux ago, faru cxion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.
1 Peter 4:11
11 se iu parolas, li parolu kvazaux orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaux el la forto, kiun Dio provizas; por ke en cxio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.