Zechariah 12 Cross References - Esperanto

1 Profeta vorto de la Eternulo pri Izrael. Diro de la Eternulo, kiu etendis la cxielon, fondis la teron, kaj kreis la spiriton de la homo interne de li: 2 Jen Mi faros Jerusalemon freneziga kaliko por cxiuj popoloj cxirkauxe, kaj ecx por Judujo, kiam Jerusalem estos siegxata. 3 En tiu tempo Mi faros Jerusalemon peza sxtono por cxiuj popoloj:cxiuj, kiuj gxin levos, faros al si vundojn; kaj kolektigxos kontraux gxi cxiuj nacioj de la tero. 4 En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi frapos cxiun cxevalon per rabio kaj gxian rajdanton per frenezeco; kaj sur la domon de Jehuda Mi malfermos Miajn okulojn; cxiujn cxevalojn de la popoloj Mi frapos per blindeco. 5 Kaj la estroj de Judujo diros en sia koro:Mia forto estas la logxantoj de Jerusalem, dank� al la Eternulo Cebaot, ilia Dio. 6 En tiu tempo Mi faros la estrojn de Judujo kiel pato kun fajro inter ligno kaj kiel brulanta torcxo inter garboj, kaj ili formangxos dekstre kaj maldekstre cxiujn popolojn cxirkauxe; kaj Jerusalem estos denove prilogxata sur sia loko, en Jerusalem. 7 Kaj antauxe la Eternulo savos la tendojn de Judujo, por ke la gloro de la domo de David kaj la gloro de la logxantoj de Jerusalem ne estu tro alta super Judujo. 8 En tiu tempo la Eternulo defendos la logxantojn de Jerusalem, kaj la plej malforta el ili estos en tiu tempo kiel David, kaj la domo de David estos kiel Dio, kiel angxelo de la Eternulo antaux ili. 9 En tiu tempo Mi decidos ekstermi cxiujn naciojn, kiuj atakas Jerusalemon. 10 Sed sur la domon de David kaj sur la logxantojn de Jerusalem Mi versxos spiriton de amo kaj de pregxoj; kaj ili rigardos tiun, kiun ili trapikis, kaj ili ploros pri li, kiel oni ploras pri solfilo, kaj ili malgxojos pri li, kiel oni malgxojas pri unuenaskito. 11 En tiu tempo estos granda plorado en Jerusalem, kiel la plorado en Hadadrimon en la valo de Megidon. 12 Ploros la lando, cxiu familio aparte:la familio de la domo de David aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la domo de Natan aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; 13 la familio de la domo de Levi aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la SXimeiidoj aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; 14 cxiuj ceteraj familioj cxiu familio aparte, kaj iliaj edzinoj aparte.

Genesis 2:7

7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo.

Numbers 16:22

22 Kaj ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:Ho Dio, Dio de la spiritoj de cxia karno! unu pekis, kaj Vi volas koleri la tutan komunumon?

Job 26:7

7 Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio.

Psalms 102:25-26

25 En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj. 26 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos.

Psalms 104:2

2 Vi, kiu estas cxirkauxkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la cxielon kiel tapisxon;

Psalms 136:5-6

5 Kiu sagxege kreis la cxielon, CXar eterna estas Lia boneco; 6 Kiu etendis la teron super la akvo, CXar eterna estas Lia boneco;

Ecclesiastes 12:7

7 kaj la polvo refarigxos tero, kiel gxi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu gxin donis.

Isaiah 40:12

12 Kiu mezuris per sia mankavo la akvon kaj difinis la cxielon per la manlargxo kaj metis en mezurilon la polvon de la tero kaj pesis per pesilo la montojn kaj la montetojn per pesiltaso?

Isaiah 40:22

22 Li sidas super la rondo de la tero, kaj gxiaj logxantoj estas kiel lokustoj; Li etendas la cxielon kiel maldikan teksajxon kaj distiras gxin kiel tendon por logxado;

Isaiah 42:5

5 Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la cxielon kaj etendis gxin, kiu disvastigis la teron kaj gxiajn produktojn, kiu donis animon sur gxiaj logxantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur gxi:

Isaiah 44:24

24 Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskigxo:Mi estas la Eternulo, kiu cxion faras, kiu sola etendis la cxielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;

Isaiah 45:12

12 Mi faris la teron kaj kreis la homon sur gxi; Mi per Miaj manoj etendis la cxielon kaj arangxis cxiujn gxiajn apartenajxojn.

Isaiah 45:18

18 CXar tiele diras la Eternulo; la kreinto de la cxielo, Li estas Dio; la farinto kaj estiginto de la tero, Li gxin arangxis; Li kreis gxin, ne por ke gxi estu malplena; Li faris gxin, por ke gxi estu logxata:Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia.

Isaiah 48:13

13 Nur Mia mano fondis la teron, kaj Mia dekstra mano etendis la cxielon; se Mi vokos ilin, ili starigxos kune.

Isaiah 51:13

13 kaj vi forgesis la Eternulon, vian Kreinton, kiu etendis la cxielon kaj fondis la teron; kaj konstante, cxiutage, vi timas la furiozon de la premanto, kiu celas ekstermi? Sed kie estas la furiozo de la premanto?

Isaiah 51:22-23

22 tiele diras via Sinjoro, la Eternulo, kaj via Dio, kiu defendas Sian popolon:Jen Mi prenis el via mano la ebriigan kalikon, la sxauxmantan kalikon de Mia kolero; vi ne plu trinkos gxin; 23 kaj Mi transdonos gxin en la manon de viaj turmentantoj, kiuj diris al via animo:Klinu vin, por ke ni transiru; kaj vi faris el via dorso kvazaux teron, kvazaux straton por pasantoj.

Isaiah 57:16

16 CXar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortigxus antaux Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.

Jeremiah 10:12

12 Li kreis la teron per Sia forto, arangxis la mondon per Sia sagxo, kaj per Sia prudento etendis la cxielon.

Jeremiah 30:10

10 Kaj vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.

Jeremiah 30:16

16 Tamen cxiuj viaj mangxegantoj estos mangxegitaj; kaj cxiuj viaj premantoj, cxiuj, iros en kaptitecon; viaj ruinigintoj estos ruinigitaj; kaj cxiuj viajn rabintojn Mi faros rabitaj.

Jeremiah 38:16

16 Tiam la regxo Cidkija sekrete jxuris al Jeremia, dirante:Mi jxuras per la Eternulo, kiu kreis al ni cxi tiun animon, ke mi ne mortigos vin, kaj ne transdonos vin en la manojn de tiuj homoj, kiuj celas vian morton.

Jeremiah 50:34

34 Sed ilia Liberiganto estas forta, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; Li defendos ilian aferon tiel, ke la tero skuigxos kaj la logxantoj de Babel ektremos.

Jeremiah 51:15

15 Li kreis la teron per Sia forto, arangxis la mondon per Sia sagxo, kaj per Sia prudento etendis la cxielon.

Lamentations 2:14

14 Viaj profetoj profetis al vi malverajxon kaj sensencajxon, Kaj ne montris al vi viajn malbonagojn, por antauxgardi vin kontraux kaptiteco; Ili predikis al vi viziojn malverajn, kiuj alportis al vi elpelon.

Ezekiel 18:4

4 Jen cxiuj animoj apartenas al Mi:kiel la animo de la patro, tiel ankaux la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, gxi mortos.

Ezekiel 36:5-7

5 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kredu, ke en la fajro de Mia fervoro Mi parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo, kiuj alproprigis al si Mian landon kun tutkora gxojo kaj kun mokado, por prirabi gxiajn produktajxojn; 6 tial profetu pri la lando de Izrael, kaj diru al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi parolis en Mia fervoro kaj en Mia kolero, pro tio, ke vi suferas malhonoron de la nacioj; 7 tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi jxuras per levo de Mia mano, ke la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, suferos malhonoron;

Joel 3:19

19 Egiptujo farigxos dezerto, kaj Edom farigxos senviva dezerto, pro tio, ke ili premis la idojn de Jehuda kaj versxis senkulpan sangon en sia lando.

Joel 3:21

21 Kaj Mi vengxos pro ilia sango, kiu ne estis vengxita de Mi; kaj la Eternulo logxados en Cion.

Obadiah 1:16-17

16 CXar kiel vi trinkis sur Mia sankta monto, tiel trinkos cxiam cxiuj nacioj; ili trinkos, trinkos gxisfunde, gxis ili farigxos kiel tute ne ekzistintaj. 17 Sed sur la monto Cion estos savigxo, kaj gxi estos sankta; kaj la domo de Jakob ekposedos tiujn, kiuj ilin posedis.

Zechariah 9:1

1 Profeta vorto de la Eternulo pri la lando HXadrahx kaj pri gxia ripozejo Damasko (cxar la Eternulo rigardas cxiujn homojn, kiel cxiujn tribojn de Izrael),

Malachi 1:1

1 Profeta vorto de la Eternulo al Izrael per Malahxi.

Hebrews 1:10-12

10 Kaj: En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron, Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj. 11 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, 12 Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos. Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos.

Hebrews 12:9

9 Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; cxu ni ne multe pli submetigxu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?

Psalms 75:8

8 CXar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino sxauxmas, plena de aromajxo, kaj Li versxas el gxi; Sed nur gxian fecxon elsucxos kaj trinkos cxiuj malvirtuloj de la tero.

Isaiah 51:17

17 Vekigxu, vekigxu, levigxu, ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero; la sxauxmantan ebriigantan kalikon vi eltrinkis gxis la fundo.

Jeremiah 8:14

14 Por kio ni sidas? kolektigxu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn, kaj ni tie pereu; cxar la Eternulo, nia Dio, pereigas nin kaj trinkigas al ni akvon maldolcxan pro tio, ke ni pekis antaux la Eternulo.

Jeremiah 25:15

15 CXar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael:Prenu el Mia mano cxi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el gxi cxiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin.

Jeremiah 25:17

17 Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj trinkigis al cxiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo:

Jeremiah 49:12

12 CXar tiele diras la Eternulo:Jen tiuj, kiuj ne meritis trinki la pokalon, tamen gxin trinkos; cxu vi do povas resti nepunita? vi ne restos nepunita, sed vi nepre trinkos.

Jeremiah 51:7

7 En la mano de la Eternulo Babel estis ora kaliko, ebriiganta la tutan teron:el gxi trinkis vinon la nacioj, kaj tial ili frenezigxis.

Jeremiah 51:57

57 Mi ebriigos gxiajn eminentulojn, sagxulojn, komandantojn, estrojn, kaj heroojn, kaj ili ekdormos per eterna dormo kaj ne vekigxos, diras la Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.

Habakkuk 2:16

16 Vi satigxis per honto anstataux per honoro; drinku do ankaux vi, kaj kovru vin per honto; ankaux al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro.

Zechariah 14:14

14 Ecx Judujo militos kontraux Jerusalem, kaj oni kolektos la havajxon de cxiuj nacioj cxirkauxe, tre multe da oro, argxento, kaj vestoj.

Revelation 14:10

10 tiu ankaux trinkos el la vino de la kolero de Dio, kiu estas pretigita nemiksite en la pokalo de Lia kolero, kaj li turmentigxos en fajro kaj sulfuro antaux la sanktaj angxeloj kaj antaux la SXafido;

Revelation 16:19

19 Kaj la granda urbo disigxis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la granda estis memorata antaux Dio, por doni al gxi la pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero.

Revelation 18:6

6 Redonu al sxi, gxuste kiel sxi donis, kaj duobligu duoble laux sxiaj faroj; en la pokalo, kiun sxi miksis, miksu al sxi duoblon.

Isaiah 60:12

12 CXar popolo aux regno, kiu ne servos al vi, pereos, kaj tiaj popoloj estas tute ekstermotaj.

Isaiah 66:14-16

14 Kaj vi vidos, kaj gxojos via koro, kaj viaj ostoj vigligxos kiel fresxa verdajxo; kaj la mano de la Eternulo farigxos konata al Liaj servantoj, kaj Lia kolero al Liaj malamikoj. 15 CXar jen la Eternulo venos en fajro, kaj Lia cxaro estos kiel ventego, por elversxi en ardo Sian koleron kaj en flama fajro Sian indignon. 16 CXar per fajro kaj glavo la Eternulo faros jugxon super cxiu karno; kaj multaj estos la frapitoj de la Eternulo.

Ezekiel 38:1-23

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Gog, en la lando Magog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal, kaj profetu pri li; 3 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Gog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal. 4 Kaj Mi vagigos vin, Mi metos busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan militistaron, cxevalojn kaj rajdistojn, cxiujn en belegaj vestoj, grandan anaron, en kirasoj kaj kun sxildoj, kun glavo en la mano; 5 Persojn, Etiopojn, kaj Putidojn, cxiujn kun sxildoj kaj kaskoj; 6 Gomeron kun cxiuj gxiaj tacxmentoj, la domon de Togarma, de la nordaj randoj, kun cxiuj gxiaj tacxmentoj; multaj popoloj estos kun vi. 7 Pretigu vin kaj arangxu vin, vi kaj cxiuj homamasoj, kiuj kolektigxis al vi, kaj vi estu ilia gvidanto. 8 Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj cxiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta logxas ekster dangxero. 9 Kaj vi levigxos, kaj venos kiel ventego; vi estos kiel nubego, kiu volas kovri la teron, vi kaj cxiuj viaj tacxmentoj kaj la multaj popoloj kun vi. 10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn. 11 Kaj vi diros:Mi iros kontraux la landon nebaritan, mi iros kontraux la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili logxas ekster dangxero, kiuj logxas cxiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn; 12 por ke mi faru rabadon kaj kaptu kaptajxon, kaj metu la manon sur la denove logxatajn ruinojn, kaj sur la popolon, kiu estas rekolektita el inter la nacioj, okupas sin per brutedukado kaj komercado, kaj logxas sur la centro de la tero. 13 SXeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarsxisx, kaj cxiuj gxiaj potenculoj diros al vi:CXu ne por fari rabadon vi venis? cxu ne por kapti kaptajxon vi kolektis vian homomulton, por forporti argxenton kaj oron, por preni brutojn kaj havajxojn, por fari grandan rabadon? 14 Tial profetu, ho filo de homo, kaj diru al Gog:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu vi ne scias pri tiu tempo, kiam Mia popolo Izrael devas logxi sendangxere? 15 Vi venos de via loko, de la nordaj randoj, vi kaj multaj popoloj kun vi, cxiuj rajdante sur cxevaloj, granda homomulto kaj potenca armeo; 16 kaj vi iros kontraux Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon, por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj, ho Gog. 17 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu tempo antauxdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin. 18 En tiu tempo, kiam Gog venos sur la teron de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, levigxos Mia kolero kaj Mia indigno. 19 Kaj en Mia fervoro, en la fajro de Mia kolero Mi decidis, ke en tiu tempo estos granda tumulto sur la tero de Izrael; 20 kaj ektremos antaux Mi la fisxoj de la maro, la birdoj de la cxielo, la bestoj de la kampo, cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, kaj cxiuj homoj, kiuj estas sur la tero; kaj renversigxos la montoj, falos la rokkrutajxoj, kaj cxiuj muroj falos sur la teron. 21 Kaj Mi vokos kontraux lin glavon sur cxiuj Miaj montoj, diras la Sinjoro, la Eternulo; cxiu prenos glavon kontraux sian fraton. 22 Kaj Mi faros kontraux li jugxon per pesto kaj sangoversxado; Mi sendos pluvegon, sxtonan hajlon, fajron, kaj sulfuron sur lin kaj sur liajn tacxmentojn, kaj sur la multajn popolojn, kiuj estos kun li. 23 Kaj Mi montros Mian grandecon kaj sanktecon, kaj Mi konatigos Min antaux la okuloj de multaj popoloj; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Daniel 2:34-35

34 Vi vidis poste, ke sxtono desxirigxis sen ago de ia mano, frapis la statuon, gxiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj frakasis ilin. 35 Tiam cxio kune frakasigxis:la fero, argilo, kupro, argxento, kaj oro farigxis kiel grenventumajxo sur somera drasxejo, kaj la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno post ili; sed la sxtono, kiu frakasis la statuon, farigxis granda monto kaj plenigis la tutan teron.

Daniel 2:44-45

44 Sed en la tempo de tiuj regxoj Dio de la cxielo starigos regnon, kiu neniam detruigxos, kaj gxia regxado ne transiros al alia popolo; gxi frakasos kaj detruos cxiujn regnojn, sed gxi mem staros eterne. 45 Vi vidis, ke sxtono sen ia mano desxirigxis de monto, kaj frakasis feron, kupron, argilon, argxenton, kaj oron; la granda Dio montris al la regxo, kio estos poste. Tia estas precize la songxo kaj gxia gxusta klarigo.

Joel 3:8-16

8 kaj Mi vendos viajn filojn kaj viajn filinojn en la manojn de la Judoj, kaj cxi tiuj vendos ilin al la SXebaanoj, al popolo malproksima; cxar la Eternulo tion diris. 9 Proklamu tion inter la nacioj; pretigxu al milito, veku la kuragxulojn; cxiuj militistoj levigxu kaj eliru. 10 Forgxu el viaj plugiloj glavojn, kaj el viaj rikoltiloj lancojn; la malfortulo diru:Mi estas forta. 11 Rapidu kaj venu, cxiuj nacioj de cxiuj flankoj, kaj kolektigxu; tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn fortulojn. 12 La popoloj levigxu kaj iru en la valon de Jehosxafat; cxar tie Mi sidigxos, por jugxi cxiujn naciojn de cxiuj flankoj. 13 Svingu la rikoltilon, cxar la rikoltajxo estas matura; venu malsupren, cxar la premejoj estas plenaj kaj la tinoj troplenigxis; cxar granda estas ilia malboneco. 14 Amasoj post amasoj kolektigxas en la valo de la jugxo, cxar alproksimigxas la tago de la Eternulo en la valo de la jugxo. 15 La suno kaj la luno senlumigxos, kaj la steloj perdos sian brilon. 16 Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; ektremos la cxielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifugxejo por Sia popolo, kaj fortikajxo por la idoj de Izrael.

Obadiah 1:18

18 La domo de Jakob estos fajro, la domo de Jozef estos flamo; sed la domo de Esav estos pajlo, oni ekbruligos gxin kaj ekstermos gxin, kaj neniu restos el la domo de Esav; cxar la Eternulo tion diris.

Micah 4:11-13

11 Nun kolektigxis kontraux vi multe da nacioj, kiuj diras:GXi malsanktigxu, kun gxuo ni rigardu Cionon! 12 Sed ili ne scias la pensojn de la Eternulo, ili ne komprenas Lian intencon, ke Li kolektis ilin kiel garbojn en la drasxejon. 13 Levigxu kaj drasxu, ho filino de Cion, cxar vian kornon Mi faros fera, viajn hufojn Mi faros kupraj, kaj vi dispremos multe da popoloj, vi konsekros al la Eternulo ilian akiritajxon, kaj ilian havajxon al la Sinjoro de la tuta tero.

Micah 5:8

8 Kaj la restajxo de Jakob estos inter la nacioj, meze de multaj popoloj, kiel leono inter la bestoj de la arbaro, kiel leonido meze de sxafaroj, kiu dispremas pasante, dissxiras, kaj neniu povas savi.

Micah 5:15

15 Kaj en kolero kaj indigno Mi faros vengxon super la nacioj, kiuj ne volos obei.

Micah 7:15-17

15 Kiel en la tempo de via eliro el la lando Egipta, Mi montros al li mirindajxojn. 16 La nacioj vidos kaj hontos, malgraux ilia tuta potenco; ili metos la manon sur la busxon, iliaj oreloj surdigxos. 17 Ili lekos polvon, kiel serpento; kiel la rampajxoj sur la tero, kun tremado ili elvenos el siaj kasxejoj; ili ektimos la Eternulon, nian Dion, ili ekrespektos Vin.

Habakkuk 2:17

17 CXar via perforteco sur Lebanon falos sur vin, kaj atakate de bestoj vi estos terurata pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj.

Zephaniah 3:19

19 Jen Mi faros finon en tiu tempo al cxiuj viaj premantoj, Mi helpos la lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj en cxiuj landoj, kie oni malestimis ilin.

Haggai 2:22

22 Mi renversos tronojn de regnoj, Mi ekstermos la forton de regnoj de la nacioj, Mi renversos cxarojn kun iliaj veturantoj; falos la cxevaloj, kaj iliaj rajdantoj falos unu de glavo de alia.

Zechariah 2:8-9

8 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Post la glorigxo Li sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; cxar kiu tusxas vin, tiu tusxas la pupilon de Lia okulo. 9 Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj ili farigxos rabajxo por tiuj, kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot min sendis.

Zechariah 10:3-5

3 Kontraux la pasxtistoj ekflamis Mia kolero, kaj la antauxirantajn virkaprojn Mi punos; sed la Eternulo Cebaot vizitos Sian sxafaron, la domon de Jehuda, kaj faros gxin kiel ornamita cxevalo en batalo. 4 El gxi eliros la angula sxtono, el gxi la cxefa stango, el gxi la batala pafarko, el gxi eliros cxiuj regantoj. 5 Ili estos kiel forteguloj, kiuj piedpremas en batalo kvazaux koton sur la strato; kaj ili batalos, cxar la Eternulo estos kun ili, kaj ili hontigos tiujn, kiuj sidas sur cxevaloj.

Zechariah 12:4

4 En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi frapos cxiun cxevalon per rabio kaj gxian rajdanton per frenezeco; kaj sur la domon de Jehuda Mi malfermos Miajn okulojn; cxiujn cxevalojn de la popoloj Mi frapos per blindeco.

Zechariah 12:6

6 En tiu tempo Mi faros la estrojn de Judujo kiel pato kun fajro inter ligno kaj kiel brulanta torcxo inter garboj, kaj ili formangxos dekstre kaj maldekstre cxiujn popolojn cxirkauxe; kaj Jerusalem estos denove prilogxata sur sia loko, en Jerusalem.

Zechariah 12:8-9

8 En tiu tempo la Eternulo defendos la logxantojn de Jerusalem, kaj la plej malforta el ili estos en tiu tempo kiel David, kaj la domo de David estos kiel Dio, kiel angxelo de la Eternulo antaux ili. 9 En tiu tempo Mi decidos ekstermi cxiujn naciojn, kiuj atakas Jerusalemon.

Zechariah 12:11

11 En tiu tempo estos granda plorado en Jerusalem, kiel la plorado en Hadadrimon en la valo de Megidon.

Zechariah 13:1

1 En tiu tempo malfermigxos por la domo de David kaj por la logxantoj de Jerusalem fonto, por purigi sin de pekoj kaj de malpureco.

Zechariah 14:2-4

2 Mi kolektos cxiujn naciojn milite kontraux Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita, la domoj estos detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj, duono de la urbo iros en kaptitecon, sed la cetera popolo ne estos ekstermita el la urbo. 3 Sed la Eternulo eliros kaj militos kontraux tiuj nacioj, kiel iam Li militis en tago de batalo. 4 Liaj piedoj en tiu tempo starigxos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaux Jerusalem oriente; kaj la Monto de Olivoj disfendigxos en la mezo en du partojn, de oriento gxis okcidento, tiel, ke farigxos tre granda valo, unu duono de la monto forsxovigxos norden kaj la dua duono suden.

Zechariah 14:6

6 En tiu tago ne estos lumo, sed estos malvarmo kaj densa nebulo.

Zechariah 14:8-9

8 En tiu tago ekfluos viviga akvo el Jerusalem, duono de gxi al la maro orienta kaj duono al la maro okcidenta; gxi fluados en somero kaj en vintro. 9 Kaj la Eternulo estos Regxo super la tuta tero; en tiu tempo la Eternulo estos sola, kaj Lia nomo estos sola.

Zechariah 14:13

13 En tiu tempo estos inter ili granda tumulto, venanta de la Eternulo, kaj cxiu kaptos la manon de sia proksimulo, kaj levigxos lia mano kontraux lian proksimulon.

Matthew 21:44

44 Kaj kiu falas sur tiun sxtonon, tiu rompigxos; sed sur kiun gxi falos, gxi tiun polvigos.

Luke 20:18

18 CXiu, kiu falas sur tiun sxtonon, rompigxos; sed sur kiun gxi falos, tiun gxi polvigos.

Revelation 16:14

14 cxar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la regxoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca.

Revelation 17:12-14

12 Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, estas dek regxoj, kiuj ankoraux ne ricevis regnon; sed ili ricevas auxtoritaton kiel regxoj, kun la besto, por unu horo. 13 Tiuj havas unu intencon, kaj ili donas sian potencon kaj auxtoritaton al la besto. 14 Tiuj militos kontraux la SXafido, kaj la SXafido venkos ilin, cxar li estas Sinjoro de sinjoroj, kaj Regxo de regxoj; kaj venkos tiuj, kiuj estas kun li, vokitaj kaj elektitaj kaj fidelaj.

Revelation 19:19-21

19 Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la cxevalo kaj kontraux lia armeo. 20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro; 21 kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la cxevalo, la glavo, kiu eliris el lia busxo; kaj cxiuj birdoj satigxis per ilia karno.

Revelation 20:8-9

8 kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro. 9 Kaj ili supreniris lauxlargxe de la tero kaj cxirkauxis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la cxielo, kaj ekstermis ilin.

Deuteronomy 28:28

28 La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco.

1 Kings 8:29

29 por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo nokte kaj tage, super la loko, pri kiu Vi diris:Mia nomo tie estos; por auxskulti la pregxon, kiun Via servanto faros sur cxi tiu loko.

2 Kings 6:14

14 Tiam li sendis tien cxevalojn kaj cxarojn kaj grandan militistaron. Ili venis en nokto kaj cxirkauxis la urbon.

2 Kings 6:18

18 La Sirianoj venis al li. Tiam Elisxa ekpregxis al la Eternulo kaj diris:Frapu cxi tiun popolon per blindeco. Kaj Li frapis ilin per blindeco, konforme al la vorto de Elisxa.

2 Chronicles 6:20

20 por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo tage kaj nokte, super la loko, pri kiu Vi promesis, ke Vi estigos tie Vian nomon; por auxskulti la pregxon, kiun Via servanto faros sur cxi tiu loko.

2 Chronicles 6:40

40 Nun, ho mia Dio, Viaj okuloj estu nefermitaj kaj Viaj oreloj estu atentaj al la pregxo sur cxi tiu loko.

2 Chronicles 7:15

15 Nun Miaj okuloj estos nefermitaj kaj Miaj oreloj estos atentaj al pregxo sur cxi tiu loko.

Nehemiah 1:6

6 Via orelo estu atenta, kaj Viaj okuloj estu malfermitaj, por auxskulti la pregxon de Via servanto, per kiu mi pregxas antaux Vi nun tage kaj nokte pri la Izraelidoj, Viaj servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de la Izraelidoj, kiujn ni pekis antaux Vi; mi kaj la domo de mia patro, ni pekis.

Psalms 76:5-7

5 Senarmigxis la fortkoruloj, endormigxis; Kaj cxiuj militistoj restis kvazaux sen manoj. 6 De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paralizigxis rajdisto kaj cxevalo. 7 Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaux Vi, kiam ekflamas Via kolero?

Isaiah 24:21

21 Kaj en tiu tempo punos la Eternulo la tacxmentojn de la alto en la cxielo kaj la regxojn de la tero sur la tero.

Isaiah 37:17

17 klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj auxdu cxiujn vortojn de Sanhxerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.

Jeremiah 24:6

6 kaj Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por bono, kaj Mi revenigos ilin en cxi tiun landon, kaj Mi arangxos ilin, ne ruinigos, Mi plantos ilin, ne elsxiros.

Ezekiel 38:4

4 Kaj Mi vagigos vin, Mi metos busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan militistaron, cxevalojn kaj rajdistojn, cxiujn en belegaj vestoj, grandan anaron, en kirasoj kaj kun sxildoj, kun glavo en la mano;

Ezekiel 39:20

20 Kaj cxe Mia tablo vi satigxos de cxevaloj kaj rajdantoj, de fortuloj kaj cxiaspecaj militistoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Daniel 9:18

18 Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; cxar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaux Vi nian pregxon.

Zechariah 9:8

8 Mi gardos Mian domon kontraux la militistoj, por ke neniu trairu tien kaj reen, kaj ne plu venos al gxi premanto; cxar Mi rigardas gxin nun per Miaj okuloj.

Zechariah 10:5

5 Ili estos kiel forteguloj, kiuj piedpremas en batalo kvazaux koton sur la strato; kaj ili batalos, cxar la Eternulo estos kun ili, kaj ili hontigos tiujn, kiuj sidas sur cxevaloj.

Zechariah 12:3

3 En tiu tempo Mi faros Jerusalemon peza sxtono por cxiuj popoloj:cxiuj, kiuj gxin levos, faros al si vundojn; kaj kolektigxos kontraux gxi cxiuj nacioj de la tero.

Zechariah 14:15

15 Tia sama plago estos sur la cxevaloj, muloj, kameloj, azenoj, kaj sur cxiuj brutoj, kiuj estos en tiuj tendaroj.

Acts 17:30

30 Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al cxiuj homoj, ke ili pentu;

Judges 5:9

9 Mia koro estas kun la estroj de Izrael, Kun la fervoruloj en la popolo; Benu la Eternulon.

Psalms 18:32

32 Tiu Dio, kiu cxirkauxzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon;

Psalms 18:39

39 Vi cxirkauxzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi jxetas sub min.

Psalms 20:6-7

6 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li auxskultas lin el Sia sankta cxielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano. 7 Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.

Psalms 46:1

1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.

Psalms 68:34-35

34 Gloru la forton de Dio! Super Izrael estas Lia majesto, Kaj Lia potenco estas en la nuboj. 35 Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo. Li estas la Dio de Izrael, Li donas forton kaj potencon al la popolo. Glorata estu Dio.

Psalms 118:10-14

10 CXiuj popoloj min cxirkauxis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 11 Ili cxirkauxis min de cxiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 12 Ili cxirkauxis min kiel abeloj, Sed ili estingigxas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 13 Oni min pusxis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis. 14 La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, Kaj Li farigxis mia savo.

Psalms 144:1

1 De David. Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:

Isaiah 1:10

10 Auxskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu la instruon de nia Dio, popolo de Gomora!

Isaiah 1:23

23 Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de sxtelistoj; ili cxiuj amas donacojn kaj cxasas profiton; al orfo ili ne donas juston, kaj la jugxa plendo de vidvino ne atingas ilin.

Isaiah 1:26

26 Kaj Mi restarigos viajn jugxistojn, kiel antauxe, kaj viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin urbo de virto, civito fidela.

Isaiah 28:6

6 kaj spirito de justeco por la sidantoj en la jugxejo, kaj forto por tiuj, kiuj rebatas la batalon al la pordego.

Isaiah 29:10

10 CXar la Eternulo versxis sur vin spiriton de profunda dormo kaj fermis viajn okulojn, vualis la profetojn kaj viajn estrojn, la viziistojn.

Isaiah 32:1

1 Jen kun justeco regos regxo, kaj princoj administros lauxlegxe.

Isaiah 41:10-16

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano. 11 Jen hontigxos kaj malhonorigxos cxiuj, kiuj koleras kontraux vi; viaj kontrauxuloj farigxos neniajxo kaj pereos. 12 Vi sercxos ilin, sed vi ilin ne trovos, la homojn, kiuj kverelas kontraux vi; la homoj, kiuj batalas kontraux vi, farigxos neniajxo kaj neekzistajxo. 13 CXar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi:Ne timu, Mi vin helpos. 14 Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael. 15 Jen Mi faros vin drasxilo akra, nova, dentohava; vi drasxos montojn kaj disfrotos, kaj montetojn vi faros kiel grenventumajxo. 16 Vi disjxetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin disblovos; sed vi gxojos en la Eternulo, vi havos gloron en la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 60:17

17 Anstataux kupro Mi alportos oron, kaj anstataux fero Mi alportos argxenton, anstataux ligno kupron, kaj anstataux sxtonoj feron; kaj Mi faros via estraro la pacon kaj viaj administrantoj la justecon.

Jeremiah 30:21

21 Kaj ilia potenculo estos el ili mem, kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo; Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi; cxar kiu alia kuragxos en sia koro alproksimigxi al Mi? diras la Eternulo.

Jeremiah 33:26

26 tiam Mi forpusxus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak, kaj Jakob; cxar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin.

Ezekiel 45:8-9

8 Tio estos lia tero, lia terposedajxo en Izrael, por ke Miaj princoj ne plu premu Mian popolon; kaj la ceteran teron oni donu al la domo de Izrael laux iliaj triboj. 9 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Suficxe estas por vi, ho princoj de Izrael; forigu la perfortadon kaj rabadon, agu juste kaj virte, cxesigu vian persekutadon kontraux Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Joel 3:16

16 Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; ektremos la cxielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifugxejo por Sia popolo, kaj fortikajxo por la idoj de Izrael.

Zechariah 10:6

6 Mi fortigos la domon de Jehuda, Mi savos la domon de Jozef, kaj Mi enlogxigos ilin, cxar Mi kompatas ilin. Kaj ili estos en tia stato, kvazaux Mi neniam ilin forlasis; cxar Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kaj Mi auxskultos ilin.

Zechariah 10:12

12 Mi faros ilin forteguloj per la Eternulo, kaj en Lia nomo ili irados, diras la Eternulo.

2 Corinthians 12:9-10

9 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. 10 Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

Nehemiah 11:1-36

1 La estroj de la popolo logxis en Jerusalem. La cetera popolo faris lotadon, por ke unu parto el dek logxu en Jerusalem, la sankta urbo, kaj la ceteraj naux partoj en la urboj. 2 Kaj la popolo benis cxiujn homojn, kiuj memvole konsentis logxi en Jerusalem. 3 Jen estas la cxefoj de la provinco, kiuj logxis en Jerusalem; en la urboj de Judujo logxis cxiu en sia posedajxo, laux siaj urboj, la Izraelidoj, pastroj, Levidoj, Netinoj, kaj idoj de la servantoj de Salomono. 4 En Jerusalem logxis el la idoj de Jehuda kaj el la idoj de Benjamen:el la idoj de Jehuda:Ataja, filo de Uzija, filo de Zehxarja, filo de Amarja, filo de SXefatja, filo de Mahalalel, el la filoj de Perec; 5 kaj Maaseja, filo de Baruhx, filo de Kol-HXoze, filo de HXazaja, filo de Adaja, filo de Jojarib, filo de Zehxarja, filo de la SXiloano. 6 La nombro de cxiuj idoj de Perec, kiuj logxis en Jerusalem, estis kvarcent sesdek ok, homoj batalkapablaj. 7 Kaj jen estas la idoj de Benjamen:Salu, filo de Mesxulam, filo de Joed, filo de Pedaja, filo de Kolaja, filo de Maaseja, filo de Itiel, filo de Jesxaja; 8 post li Gabaj, Salaj, nauxcent dudek ok. 9 Kaj Joel, filo de Zihxri, estis ilia estro; kaj Jehuda, filo de Hasenua, estis dua urbestro. 10 El la pastroj:Jedaja, filo de Jojarib, Jahxin, 11 Seraja, filo de HXilkija, filo de Mesxulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Ahxitub, estro en la domo de Dio. 12 Kaj iliaj fratoj, kiuj plenumadis laboron en la domo, estis en la nombro de okcent dudek du; kaj Adaja, filo de Jerohxam, filo de Pelalja, filo de Amci, filo de Zehxarja, filo de Pasxhxur, filo de Malkija; 13 kaj liaj fratoj, cxefoj de patrodomoj, ducent kvardek du; kaj Amasxsaj, filo de Azarel, filo de Ahxzaj, filo de Mesxilemot, filo de Imer; 14 kaj iliaj fratoj, kuragxaj viroj, cent dudek ok. Ilia estro estis Zabdiel, filo de Hagedolim. 15 Kaj el la Levidoj:SXemaja, filo de HXasxub, filo de Azrikam, filo de HXasxabja, filo de Buni; 16 kaj SXabtaj kaj Jozabad super la eksteraj aferoj de la domo de Dio, el la cxefoj de la Levidoj; 17 kaj Matanja, filo de Mihxa, filo de Zabdi, filo de Asaf, cxefa komencisto de lauxdkantado cxe la pregxoj, kaj Bakbukja, la dua inter siaj fratoj, kaj Abda, filo de SXamua, filo de Galal, filo de Jedutun. 18 La nombro de cxiuj Levidoj en la sankta urbo estis ducent okdek kvar. 19 Kaj la pordegistoj:Akub, Talmon, kaj iliaj fratoj, gardistoj cxe la pordegoj, cent sepdek du. 20 La ceteraj Izraelidoj, pastroj, kaj Levidoj logxis en cxiuj urboj de Judujo, cxiu en sia posedajxo. 21 Kaj la Netinoj logxis en Ofel; Cihxa kaj Gisxpa estis super la Netinoj. 22 Estro de la Levidoj en Jerusalem estis Uzi, filo de Bani, filo de HXasxabja, filo de Matanja, filo de Mihxa, el la idoj de Asaf, kantistoj cxe la servado en la domo de Dio. 23 CXar pri ili estis ordono de la regxo, kaj por la kantistoj estis difinita cxiutaga salajro. 24 Kaj Petahxja, filo de Mesxezabel, el la idoj de Zerahx, filo de Jehuda, estis komisiita de la regxo por cxiuj aferoj, koncernantaj la popolon. 25 Kaj en la vilagxoj, sur siaj kampoj multaj el la idoj de Jehuda logxis en Kirjat-Arba kaj gxiaj cxirkauxajxoj, en Dibon kaj gxiaj cxirkauxajxoj, en Kabceel kaj gxiaj vilagxoj, 26 en Jesxua, en Molada, en Bet-Pelet, 27 en HXacar-SXual, en Beer-SXeba kaj gxiaj cxirkauxajxoj, 28 en Ciklag, en Mehxona kaj gxiaj cxirkauxajxoj, 29 en En-Rimon, en Corea, en Jarmut, 30 en Zanoahx, en Adulam, kaj iliaj vilagxoj, en Lahxisx kaj sur gxiaj kampoj, en Azeka kaj gxiaj cxirkauxajxoj. Ili starigis siajn tendojn de Beer- SXeba gxis la valo Hinom. 31 Kaj la idoj de Benjamen logxis komencante de Geba, en Mihxmasx, en Aja, en Bet-El kaj gxiaj cxirkauxajxoj, 32 en Anatot, en Nob, en Ananja, 33 en HXacor, en Rama, en Gitaim, 34 en HXadid, en Ceboim, en Nebalat, 35 en Lod, en Ono, en la Valo de CXarpentistoj. 36 Kaj el la Levidoj parto el Judujo logxis en la regiono de Benjamen.

Psalms 149:6-9

6 Glorado al Dio estas en ilia busxo, Kaj dutrancxa glavo en ilia mano, 7 Por fari vengxon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj; 8 Por malliberigi iliajn regxojn per cxenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj; 9 Por fari super ili antauxdestinitan jugxon. Tio estas honoro por cxiuj Liaj fideluloj. Haleluja!

Isaiah 9:20

20 Oni trancxas dekstre kaj restas malsataj, oni mangxas maldekstre kaj ne satigxas; cxiu mangxas la karnon de sia brako.

Isaiah 10:16-18

16 Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo. 17 Kaj la lumo de Izrael farigxos fajro, kaj lia Sanktulo farigxos flamo; kaj gxi forbruligos kaj ekstermos liajn pikarbustojn kaj dornojn en unu tago, 18 kaj ekstermos la majeston de lia arbaro kaj de lia fruktogxardeno, de la animo gxis la karno; kaj li farigxos kiel senfortigita kadukulo.

Isaiah 54:3

3 CXar dekstren kaj maldekstren vi disvastigxos, kaj via idaro ekposedos naciojn kaj eklogxos en urboj dezertigitaj.

Jeremiah 30:18

18 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn logxejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita laux sia ordo.

Jeremiah 31:38-40

38 Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam denove konstruigxos la urbo al la Eternulo, de la turo HXananel gxis la Pordego Angula. 39 Kaj la mezura sxnuro iros pluen gxis la monteto Gareb kaj turnigxos al Goa. 40 Kaj la tuta valo de kadavroj kaj de cindro, kaj cxiuj kampoj gxis la torento Kidron, gxis la angulo de la Pordego de CXevaloj oriente, estos sanktaj al la Eternulo, ne detruigxos kaj ne plu ruinigxos eterne.

Ezekiel 48:30-35

30 Kaj jen estas la randoj de la urbo:sur la norda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; 31 kaj la pordegoj de la urbo estos nomataj laux la nomoj de la triboj de Izrael; tri pordegoj norde:unu Pordego de Ruben, unu Pordego de Jehuda, unu Pordego de Levi. 32 Ankaux sur la orienta flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj:unu Pordego de Jozef, unu Pordego de Benjamen, unu Pordego de Dan. 33 Ankaux sur la suda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj:unu Pordego de Simeon, unu Pordego de Isahxar, unu Pordego de Zebulun. 34 Ankaux sur la okcidenta flanko kvar mil kvincent; pordegojn gxi havas tri:unu Pordego de Gad, unu Pordego de Asxer, unu Pordego de Naftali. 35 La tuta cxirkauxo havas dek ok mil. Kaj la nomo de la urbo de post tiu tago estos:Eternulo-Tie.

Micah 4:13

13 Levigxu kaj drasxu, ho filino de Cion, cxar vian kornon Mi faros fera, viajn hufojn Mi faros kupraj, kaj vi dispremos multe da popoloj, vi konsekros al la Eternulo ilian akiritajxon, kaj ilian havajxon al la Sinjoro de la tuta tero.

Micah 5:5-8

5 Kaj li estos paco. Kiam la Asiriano venos en nian landon kaj enpasxos en niajn palacojn, ni starigos kontraux li sep pasxtistojn kaj ok eminentulojn. 6 Ili pasxtos la landon Asirian per glavo kaj la landon de Nimrod per iliaj lancoj; kaj li savos nin kontraux la Asiriano, kiam cxi tiu venos en nian landon kaj enpasxos en niajn limojn. 7 Kaj la restajxo de Jakob estos inter multe da popoloj kiel roso de la Eternulo, kiel pluvaj gutoj sur herbo; kaj li ne esperos je homo kaj ne fidos homidojn. 8 Kaj la restajxo de Jakob estos inter la nacioj, meze de multaj popoloj, kiel leono inter la bestoj de la arbaro, kiel leonido meze de sxafaroj, kiu dispremas pasante, dissxiras, kaj neniu povas savi.

Zechariah 1:16

16 Tial tiele diras la Eternulo:Mi returnas Min al Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita en gxi, diras la Eternulo Cebaot, kaj sxnuro de cxarpentistoj estos tirata en Jerusalem.

Zechariah 2:4

4 kaj diris al li:Kuru, kaj diru al cxi tiu junulo:Sen murego estos Jerusalem, pro la multeco de la homoj kaj brutoj en gxi.

Zechariah 2:12

12 Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon.

Zechariah 8:3-5

3 Tiele diras la Eternulo:Mi revenos al Cion, Mi eklogxos meze de Jerusalem, kaj Jerusalem estos nomata urbo de la vero, kaj la monto de la Eternulo Cebaot, monto sankta. 4 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Denove sidos maljunuloj kaj maljunulinoj sur la placoj de Jerusalem, cxiu kun bastono en la mano, pro profundeco de la agxo. 5 Kaj la stratoj de la urbo plenigxos de infanoj kaj infaninoj, ludantaj sur gxiaj stratoj.

Zechariah 9:15

15 La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la sxtonojn de la sxtonjxetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaux de vino; ili plenigxos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro.

Zechariah 11:1

1 Malfermu, ho Lebanon, viajn pordojn, ke la fajro ekstermu viajn cedrojn.

Zechariah 14:10-11

10 La tuta lando farigxos ebenajxo, de Geba gxis Rimon, sude de Jerusalem; cxi tiu altigxos kaj staros sur sia loko, de la Pordego de Benjamen gxis la loko de la unua pordego, gxis la Pordego Angula, kaj de la turo de HXananel gxis la regxaj vinpremejoj. 11 Kaj oni logxos en gxi, kaj anatemo ne plu ekzistos; kaj Jerusalem estos ekster cxia dangxero.

2 Corinthians 6:7

7 en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armajxo de justeco dekstre kaj maldekstre,

Revelation 19:19-20

19 Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la cxevalo kaj kontraux lia armeo. 20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro;

Revelation 20:9

9 Kaj ili supreniris lauxlargxe de la tero kaj cxirkauxis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la cxielo, kaj ekstermis ilin.

Job 19:5

5 Se efektive vi volas montri vin pli grandaj ol mi, Kaj vi riprocxas al mi hontindajxon,

Psalms 35:26

26 Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj cxiuj, kiuj gxojas pro mia malfelicxo; Vestigxu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraux mi.

Psalms 38:16

16 CXar mi diris:Ili povus gxoji pri mi; Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo eksxanceligxus.

Psalms 55:12

12 Ne malamiko min ja insultas-mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraux mi-mi kasxus min de li;

Isaiah 2:11-17

11 La fieraj okuloj de homo mallevigxos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago. 12 CXar la tago de la Eternulo Cebaot estos super cxio malhumila kaj alta kaj super cxio aroganta, kiu estos malaltigita; 13 kaj super cxiuj cedroj de Lebanon, la altaj kaj malhumilaj, kaj super cxiuj kverkoj de Basxan; 14 kaj super cxiuj altaj montoj, kaj super cxiuj levigxintaj montetoj; 15 kaj super cxiu alta turo, kaj super cxiu fortikigita muro; 16 kaj super cxiuj sxipoj de Tarsxisx, kaj super cxiuj belaspektajxoj. 17 Kaj humiligita estos la fiereco de homo, kaj altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.

Isaiah 23:9

9 La Eternulo Cebaot tion decidis, por malaperigi la majeston de cxiu gloro, por humiligi cxiujn eminentulojn de la lando.

Jeremiah 9:23-24

23 Tiele diras la Eternulo:Ne fieru sagxulo pri sia sagxeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru ricxulo pri sia ricxeco; 24 sed kiu volas fieri, tiu fieru nur pri tio, ke li komprenas kaj konas Min, ke Mi estas la Eternulo, kiu faras korfavorajxon, jugxon, kaj justajxon sur la tero; cxar cxi tio placxas al Mi, diras la Eternulo.

Amos 9:11

11 En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi resxtopos gxiajn brecxojn, Mi restarigos la detruitajxon, kaj Mi rekonstruos gxin, kiel en la tempo antikva,

Zechariah 4:6

6 Tiam li responde diris al mi jene:Tio estas la vorto de la Eternulo al Zerubabel, kaj signifas:Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot.

Zechariah 11:11

11 kaj gxi estis detruita en tiu tago. Kaj tiam la malfelicxaj sxafoj, kiuj atentadis min, eksciis, ke tio estas vorto de la Eternulo.

Matthew 11:25-26

25 En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj; 26 jes, Patro, cxar tiel estis bone antaux Vi.

Luke 1:51-53

51 Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro. 52 Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn. 53 Malsatulojn Li plenigis per bonajxo, Kaj ricxulojn Li forsendis malplenaj.

Luke 10:21

21 En tiu sama horo li gxojis en la Sankta Spirito, kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la cxielo kaj la tero, ke Vi kasxis cxi tion for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanetoj; jes, Patro, cxar al Vi tio bone placxis.

John 7:47-49

47 La Fariseoj do respondis al ili:CXu vi ankaux estas erarigitaj? 48 CXu kredis al li iu el la regantoj, aux el la Fariseoj? 49 Sed tiu homamaso, kiu ne scias la legxon, estas malbenita.

Romans 3:27

27 Kie do estas la fanfaronado? GXi estas esceptita. Per kia legxo? de faroj? Ne; sed per la legxo de fido.

1 Corinthians 1:26-31

26 CXar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj sagxuloj laux la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj; 27 sed Dio elektis la malsagxajn objektojn de la mondo, por hontigi la sagxulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn; 28 kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj ecx la nerealajn, por neniigi la realajn; 29 por ke neniu karno fieru antaux Dio. 30 Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu farigxis al ni sagxeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elacxeto; 31 por ke, kiel estas skribite:Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.

2 Corinthians 4:7-12

7 Sed ni havas cxi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem; 8 ni estas premegataj cxe cxiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj; 9 persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj; 10 cxiam portante en la korpo la mortigxon de Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia korpo. 11 CXar ni, la vivantoj, cxiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia morta karno. 12 La morto do energias en ni, sed la vivo en vi.

James 2:5

5 Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?

James 4:6

6 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite:Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon.

Genesis 22:15-17

15 Kaj denove angxelo de la Eternulo vokis al Abraham el la cxielo, 16 kaj diris: Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo, ke cxar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan; 17 tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj.

Genesis 48:15-16

15 Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio, antaux kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu pasxtis min de mia naskigxo gxis la nuna tago, 16 la angxelo, kiu savis min de cxia malbono-Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multigxu sur la tero.

Exodus 23:20-21

20 Jen Mi sendas angxelon antaux vi, por gardi vin sur la vojo, kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis. 21 Gardu vin antaux lia vizagxo kaj auxskultu lian vocxon; ne incitu lin, cxar li ne pardonos vian pekon; cxar Mia nomo estas en li.

Joshua 5:13-14

13 Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jerihxo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaux li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li:CXu vi estas nia, aux cxu el niaj malamikoj? 14 Kaj tiu diris:Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo jxetis sin vizagxaltere kaj faris adoron, kaj diris al li:Kion mia sinjoro diros al sia sklavo?

2 Samuel 14:17-20

17 Kaj via sklavino diris al si:La vorto de mia sinjoro la regxo donos trankvilecon; cxar kiel angxelo de Dio, tiel estas mia sinjoro la regxo, por distingi la bonon kaj malbonon; kaj la Eternulo, via Dio, estos kun vi. 18 Tiam ekparolis la regxo, kaj diris al la virino:Mi petas, kasxu antaux mi nenion, pri kio mi demandos vin. Kaj la virino diris:Mia sinjoro la regxo volu paroli. 19 Kaj la regxo diris:CXu ne la mano de Joab estas kun vi en cxio cxi tio? Kaj la virino respondis kaj diris:Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho regxo, ne estas eble deklinigxi dekstren nek maldekstren de cxio, kion diris mia sinjoro la regxo; cxar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li inspiris al via sklavino cxiujn cxi tiujn vortojn. 20 Por aliformigi la aspekton de la afero, via sklavo Joab tion faris; sed mia sinjoro estas sagxa per sagxeco de angxelo de Dio, kaj scias cxion, kio estas sur la tero.

Psalms 2:6-7

6 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto. 7 Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaux Mi vin naskis.

Psalms 45:6-7

6 Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco. 7 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn.

Psalms 82:6

6 Mi diris:Vi estas dioj, Kaj cxiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;

Psalms 110:1-2

1 Psalmo de David. La Eternulo diris al mia sinjoro:Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.

Isaiah 7:13-14

13 Kaj li diris:Auxskultu, domo de David:cxu ne suficxas al vi cxagreni homojn, ke vi cxagrenas ecx mian Dion? 14 Tial la Sinjoro mem donos al vi signon:jen virgulino gravedigxis, kaj sxi naskos filon, kaj sxi donos al li la nomon Emanuel.

Isaiah 9:6-7

6 CXar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos:Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco; 7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

Isaiah 30:26

26 Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandagxos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos gxiajn vundojn.

Isaiah 49:7

7 Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj:Regxoj ekvidos kaj levigxos; princoj, kaj ili adorklinigxos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.

Isaiah 53:3

3 Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizagxon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron.

Isaiah 63:9

9 En cxiuj iliaj suferoj Li ankaux suferis, kaj angxelo de cxe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en cxiuj tempoj de la antikveco.

Jeremiah 23:5-6

5 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos regxo, kaj li estos prudenta, kaj li farados jugxon kaj justecon sur la tero. 6 En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael logxos sendangxere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:La Eternulo estas nia justeco.

Jeremiah 27:10

10 CXar ili profetas al vi malverajxon, por malproksimigi vin de via lando, por ke Mi elpelu vin kaj vi pereu.

Jeremiah 30:19-22

19 Kaj eliros el ili dankado kaj vocxo de gajuloj; Mi multigos ilin, kaj ili ne malmultigxos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne malaltigxos. 20 Kaj ili havos filojn kiel antauxe, kaj ilia komunumo forte staros antaux Mi, kaj Mi punos cxiujn iliajn premintojn. 21 Kaj ilia potenculo estos el ili mem, kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo; Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi; cxar kiu alia kuragxos en sia koro alproksimigxi al Mi? diras la Eternulo. 22 Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.

Jeremiah 33:15-16

15 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo Mi elkreskigos al David markoton virtan, kiu faros jugxon kaj justecon sur la tero. 16 En tiu tempo Judujo estos savita, kaj Jerusalem ekvivos sendangxere, kaj oni nomos gxin jene:La Eternulo estas nia justeco.

Ezekiel 34:23-24

23 Kaj Mi starigos super ili unu pasxtiston, kiu pasxtos ilin, Mian servanton David; li pasxtos ilin, kaj li estos por ili pasxtisto. 24 Kaj Mi, la Eternulo, estos por ili Dio, kaj Mia servanto David estos princo inter ili; Mi, la Eternulo, tion parolis.

Ezekiel 37:24-26

24 Kaj Mia servanto David estos regxo super ili, kaj unu pasxtisto estos por ili cxiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn legxojn ili observos kaj plenumos. 25 Kaj ili logxos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu logxis viaj patroj; kaj ili logxos en gxi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne. 26 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; gxi estos eterna interligo kun ili; Mi arangxos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne.

Hosea 1:7

7 Tamen la domon de Jehuda Mi kompatos, kaj Mi helpos al ili per la Eternulo, ilia Dio; Mi ne helpos al ili per pafarko, glavo, kaj batalo, nek per cxevaloj kaj rajdantoj.

Hosea 3:5

5 poste la Izraelidoj returnos sin, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian regxon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.

Hosea 12:3

3 Ankoraux en la ventro li retenis sian fraton, kaj virigxinte li luktis kun Dio.

Joel 3:10

10 Forgxu el viaj plugiloj glavojn, kaj el viaj rikoltiloj lancojn; la malfortulo diru:Mi estas forta.

Joel 3:16-17

16 Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; ektremos la cxielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifugxejo por Sia popolo, kaj fortikajxo por la idoj de Izrael. 17 Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kiu logxas en Cion, sur Mia sankta monto; kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra gxi.

Micah 5:2-4

2 Kaj vi, ho Bet-Lehxem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva. 3 Li lasos ilin gxis la tempo, kiam la naskontino estos naskinta; tiam liaj ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael. 4 Li starigxos kaj pasxtos kun la forto de la Eternulo, kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio, kaj tiuj konvertigxos; cxar tiam li farigxos granda gxis la randoj de la tero.

Micah 7:8

8 Ne gxoju pri mi, mia malamikino:kvankam mi falis, mi relevigxos; kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo estas lumo por mi.

Micah 7:16

16 La nacioj vidos kaj hontos, malgraux ilia tuta potenco; ili metos la manon sur la busxon, iliaj oreloj surdigxos.

Zechariah 2:5

5 Sed Mi estos por gxi fajra murego cxirkauxe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora meze de gxi.

Zechariah 3:1-2

1 Li montris al mi la cxefpastron Josuo, kiu staris antaux la angxelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontrauxagi al li. 2 Kaj la Eternulo diris al Satano:La Eternulo faras al vi severan riprocxon, ho Satano, severe riprocxas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; gxi estas ja brulsxtipo, savita el la fajro.

Zechariah 9:15-16

15 La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la sxtonojn de la sxtonjxetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaux de vino; ili plenigxos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro. 16 Kaj savos ilin la Eternulo, ilia Dio, en tiu tempo, kiel la sxafojn de Sia popolo; cxar kiel sxtonoj de krono ili brilos sur Lia tero.

Malachi 3:1

1 Jen Mi sendos Mian angxelon, kaj li preparos antaux Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi sercxas; kaj la angxelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.

Matthew 1:23

23 Jen virgulino gravedigxos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.

John 17:21-23

21 por ke ili cxiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaux estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis. 22 Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu; 23 mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektigxu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis.

Acts 7:30-35

30 Kaj post paso de kvardek jaroj angxelo aperis al li en la dezerto apud monto Sinaj, en flama fajro en arbetajxo. 31 Kaj kiam Moseo gxin vidis, li miris pri la fenomeno; kaj kiam li alproksimigxis, por rigardi, venis al li vocxo de la Eternulo: 32 Mi estas la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, kaj de Isaak, kaj de Jakob. Kaj Moseo tremis, kaj ne kuragxis rigardi. 33 Kaj la Eternulo diris al li:Deprenu la sxuojn de viaj piedoj; cxar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta. 34 Mi rigardis, kaj vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian gxemadon, kaj Mi malsupreniris, por savi gxin; venu do, kaj Mi vin sendos en Egiptujon. 35 Tiun Moseon, kiun ili malakceptis, dirante:Kiu faris vin estro kaj jugxanto? tiun Dio sendis, por esti estro kaj savanto, per la mano de la angxelo, kiu aperis al li en la arbetajxo.

Romans 1:3-4

3 pri Sia Filo, kiu naskigxis el la idaro de David laux la karno, 4 la difinita Filo de Dio en potenco laux la Spirito de sankteco per la relevigxo de la mortintoj-Jesuo Kristo, nia Sinjoro,

Romans 9:5

5 kies estas la patroj, kaj el kiuj laux la karno estas Kristo, kiu estas super cxiuj, Dio benata eterne. Amen.

1 Timothy 3:16

16 Kaj laux konsento, granda estas la mistero de pieco:Tiu, kiu elmontrigxis en la karno, pravigxis en la spirito, estis vidita de angxeloj, pripredikita cxe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.

Hebrews 11:34

34 estingis la forton de fajro, forsavigxis de la trancxrando de glavo, el malforteco refortigxis, farigxis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj.

Revelation 22:13

13 Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.

Revelation 22:16

16 Mi, Jesuo, sendis mian angxelon, por atesti al vi cxi tion por la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la matena stelo.

Isaiah 54:17

17 Nenia ilo, kreita kontraux vi, havos sukceson; kaj cxiun langon, kiu batalos kontraux vi en la jugxo, vi malpravigos. Tio estas la heredajxo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaux Mi, diras la Eternulo.

Zechariah 12:2

2 Jen Mi faros Jerusalemon freneziga kaliko por cxiuj popoloj cxirkauxe, kaj ecx por Judujo, kiam Jerusalem estos siegxata.

Zechariah 14:2-3

2 Mi kolektos cxiujn naciojn milite kontraux Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita, la domoj estos detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj, duono de la urbo iros en kaptitecon, sed la cetera popolo ne estos ekstermita el la urbo. 3 Sed la Eternulo eliros kaj militos kontraux tiuj nacioj, kiel iam Li militis en tago de batalo.

Psalms 22:16-17

16 CXar cxirkauxis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras cxirkaux mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn. 17 Mi povas kalkuli cxiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas.

Psalms 51:12

12 Redonu al mi la gxojon de Via helpo; Kaj spirito bonfara fortikigu min.

Proverbs 1:23

23 Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.

Isaiah 32:15

15 gxis versxigxos sur nin spirito de supre kaj la dezerto farigxos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro.

Isaiah 44:3-4

3 CXar Mi versxos akvon sur la soifantajxon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi versxos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn, 4 por ke ili kresku inter herbo, kiel salikoj super torentoj da akvo.

Isaiah 59:19-21

19 Kaj oni timos en la okcidento la nomon de la Eternulo kaj en la oriento Lian majeston; cxar la malamiko venos kiel rivero, pelata de la spirado de la Eternulo. 20 Kaj venos Liberiganto por Cion, kaj por tiuj el Jakob, kiuj retirigxis de malbonagoj, diras la Eternulo. 21 Kaj Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo:Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian busxon, ne forigxos de via busxo nek de la busxo de viaj infanoj nek de la busxo de via plua idaro, de nun gxis eterne, diras la Eternulo.

Jeremiah 6:26

26 Ho filino de Mia popolo! zonu vin per sakajxo, rulu vin en cindro, funebru kiel pro sola filo, ploru maldolcxe, cxar subite venos sur nin la pereiganto.

Jeremiah 31:9

9 Kun ploro ili venos, kun pregxoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laux vojo gxusta, sur kiu ili ne falpusxigxos; cxar Mi farigxis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.

Jeremiah 50:4

4 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, venos la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; ili iros kaj ploros, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion.

Ezekiel 39:29

29 Kaj Mi ne plu kasxos Mian vizagxon antaux ili, kiam Mi elversxos Mian spiriton sur la domon de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Joel 2:28-29

28 Post tio Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos songxojn, viaj junuloj havos viziojn. 29 Ecx sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elversxos Mian spiriton.

Amos 8:10

10 Mi aliformigos viajn festojn en funebron kaj cxiujn viajn kantojn en lamentojn; Mi metos sakajxon sur cxiujn lumbojn kaj kalvon sur cxiun kapon; Mi aperigos cxe ili funebron, kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos tago de maldolcxeco.

Matthew 24:30

30 kaj tiam aperos sur la cxielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros cxiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la cxielo kun potenco kaj granda gloro.

Matthew 26:75

75 Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis:Antaux ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris, kaj maldolcxe ploris.

John 1:29

29 La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la SXafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!

John 19:34-37

34 tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo. 35 Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaux kredu. 36 CXar tio okazis, por ke plenumigxu la Skribo:Osto en li ne estos rompita. 37 Kaj ankoraux alia Skribo diras:Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis.

Acts 2:17

17 Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos songxojn;

Acts 2:33

33 Levite do gxis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elversxis tion, kion vi vidas kaj auxdas.

Acts 2:37

37 Kaj auxdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj:Kion ni faru, fratoj?

Acts 10:45

45 Kaj cxiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaux sur la nacianojn estis surversxata la donaco de la Sankta Spirito.

Acts 11:15

15 Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco.

Romans 8:15

15 CXar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias:Aba, Patro.

Romans 8:26

26 Kaj tiel same la Spirito ankaux helpas nian malfortecon; cxar ni ne scias, kiel pregxi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per gxemoj neeldireblaj;

2 Corinthians 7:9-11

9 Mi nun gxojas, ne pro tio, ke vi malgxojis, sed pro tio, ke vi malgxojis gxis pento; cxar vi laux Dio malgxojis, por ke vi havu nenian malutilon per ni. 10 CXar la malgxojo laux Dio elfaras penton gxis savo, ne bedauxrindan; sed la malgxojo de la mondo elfaras morton. 11 CXar jen kian zorgemon tiu sama malgxojo laux Dio elfaris en vi, plue kian senkulpigon, plue kian indignon, plue kian timon, plue kian sopiron, plue kian fervoron, plue kian vengxon! En cxio vi elmontris vin puraj pri la afero.

Ephesians 6:18

18 per cxia pregxado kaj petegado en cxiu tempo pregxante en la Spirito, kaj viglante por tio en cxia persisteco kaj petego por cxiuj sanktuloj,

Titus 3:5-6

5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6 kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto;

Hebrews 12:2

2 direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antaux li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio.

Jude 1:20

20 Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, pregxante en la Sankta Spirito,

Revelation 1:7

7 Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos cxiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj cxiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen.

2 Kings 23:29

29 En lia tempo Faraono Nehxo, regxo de Egiptujo, iris kontraux la regxon de Asirio al la rivero Euxfrato. La regxo Josxija iris renkonte al li, kaj cxi tiu mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin.

2 Chronicles 35:24

24 Liaj servantoj deprenis lin de la cxaro, kaj sidigis lin sur alia veturilo, kiun li havis, kaj venigis lin en Jerusalemon. Kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en la tomboj de liaj patroj. Kaj la tuta Judujo kaj Jerusalem funebris pri Josxija.

Exodus 12:30

30 Tiam Faraono levigxis en la nokto, li kaj cxiuj liaj servantoj kaj cxiuj Egiptoj; kaj farigxis granda kriado en Egiptujo; cxar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto.

2 Samuel 5:14

14 Jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXamua kaj SXobab kaj Natan kaj Salomono

2 Samuel 7:2-4

2 la regxo diris al la profeto Natan:Vidu, mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapisxoj. 3 Kaj Natan diris al la regxo:CXion, kio estas en via koro, iru kaj faru, cxar la Eternulo estas kun vi. 4 Sed en tiu sama nokto aperis vorto de la Eternulo al Natan, dirante:

2 Samuel 12:1

1 Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj cxi tiu venis al li, kaj diris al li:En unu urbo estis du viroj, unu ricxulo kaj la dua malricxulo;

Jeremiah 3:21

21 Vocxo estas auxdata sur la altajxoj, plenda plorado de la filoj de Izrael, cxar ili malvirtigis sian vojon, forgesis la Eternulon, sian Dion.

Jeremiah 4:28

28 Pro tio la tero ploros kaj la cxielo supre malgxojos; cxar Mi eldiris Mian decidon, kaj Mi ne bedauxras, kaj Mi ne reprenos gxin.

Jeremiah 13:18

18 Diru al la regxo kaj al la regxino:Sidigxu pli malalte, cxar la krono de via majesto defalis de via kapo.

Jeremiah 31:18

18 Mi auxdis, kiel Efraim diras pentante:Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertigxos; cxar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio.

Joel 2:16

16 Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj sucxinfanojn; fiancxo eliru el sia cxambro, kaj fiancxino el sub sia baldakeno.

Jonah 3:5-6

5 La logxantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakajxon, de la grandaj gxis la malgrandaj inter ili. 6 Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro.

Zechariah 7:3

3 kaj demandi la pastrojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo Cebaot, kaj la profetojn, jene:CXu ni devas plori en la kvina monato, kaj fasti, kiel ni faradis jam dum multe da jaroj?

Luke 3:31

31 de Melea, de Mena, de Matata, de Natan, de David,

1 Corinthians 7:5

5 Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dedicxu vin al pregxado, kaj kunigxu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado.

Exodus 6:16-26

16 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Levi laux ilia naskigxo:Gersxon kaj Kehat kaj Merari. La dauxro de la vivo de Levi estis cent tridek sep jaroj. 17 La filoj de Gersxon:Libni kaj SXimei, kun iliaj familioj. 18 Kaj la filoj de Kehat:Amram kaj Jichar kaj HXebron kaj Uziel. La dauxro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj. 19 Kaj la filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. Tio estas la familioj de Levi laux ilia naskigxo. 20 Amram prenis al si sian onklinon Johxebed kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La dauxro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj. 21 Kaj la filoj de Jichar:Korahx kaj Nefeg kaj Zihxri. 22 Kaj la filoj de Uziel:Misxael kaj Elcafan kaj Sitri. 23 Aaron prenis al si Elisxeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Nahxsxon, kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron. 24 Kaj la filoj de Korahx:Asir kaj Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la familioj de la Korahxidoj. 25 Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj sxi naskis al li Pinehxason. Tio estas la cxefoj de la Leviidoj laux iliaj familioj. 26 Tio estas tiuj Aaron kaj Moseo, al kiuj la Eternulo diris:Elirigu la Izraelidojn el la lando Egipta laux iliaj tacxmentoj.

Numbers 3:1-4

1 Kaj jen estas la genealogio de Aaron kaj Moseo en tiu tempo, kiam la Eternulo parolis al Moseo sur la monto Sinaj. 2 Jen estas la nomoj de la filoj de Aaron:la unuenaskito Nadab, kaj Abihu, Eleazar, kaj Itamar. 3 Tio estas la nomoj de la filoj de Aaron, la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri. 4 Sed Nadab kaj Abihu mortis antaux la Eternulo, kiam ili oferalportis fremdan fajron antaux la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar apud Aaron ilia patro.

2 Samuel 16:5

5 Kiam la regxo David venis gxis Bahxurim, jen el tie eliras viro el la familio de la domo de Saul; lia nomo estis SXimei, filo de Gera; elirante, li sencxese insultadis.

1 Kings 1:8

8 Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj SXimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija.

1 Chronicles 3:19

19 La filoj de Pedaja:Zerubabel kaj SXimei. La filoj de Zerubabel:Mesxulam, HXananja; ilia fratino estis SXelomit;

1 Chronicles 4:27

27 SXimei havis dek ses filojn kaj ses filinojn; sed liaj fratoj ne havis multe da filoj, kaj ilia tuta parencaro ne tiel multigxis, kiel la idaro de Jehuda.

1 Chronicles 23:7

7 La Gersxonidoj:Ladan kaj SXimei.

1 Chronicles 23:10

10 Kaj la filoj de SXimei:Jahxat, Zina, Jeusx, kaj Beria. Tio estas la filoj de SXimei-kvar.

2 Chronicles 29:14

14 kaj el la idoj de Heman:Jehxiel kaj SXimei; kaj el la idoj de Jedutun:SXemaja kaj Uziel.

Malachi 2:4-9

4 Kaj vi scios, ke Mi sendis al vi cxi tiun ordonon, por konservi Mian interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot. 5 Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon. 6 Instruo de la vero estis en lia busxo, kaj maljustajxo ne trovigxis sur liaj lipoj; en paco kaj sincereco li iradis antaux Mi, kaj multajn li deturnis de peko. 7 CXar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia busxo oni devas sercxi instruon; cxar li estas sendito de la Eternulo Cebaot. 8 Sed vi forklinigxis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot. 9 Tial Mi ankaux faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaux la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la legxo.

Proverbs 9:12

12 Se vi sagxigxis, vi sagxigxis por vi; Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.