Bible verses about "birthday" | Esperanto

Psalms 65:11

11 Vi kronas la jaron per Via bono; Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.

Psalms 90:12

12 Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru sagxan koron.

Isaiah 43:1-28

1 Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael:Ne timu, cxar Mi vin savos; Mi vokos vin laux via nomo, vi estas Mia. 2 Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos. 3 CXar Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via Savanto; Egiptujon Mi donos kiel vian elacxeton, Etiopujon kaj Seban anstataux vi. 4 CXar vi estas kara en Miaj okuloj, vi estis honorita kaj Mi vin amas; tial Mi fordonos aliajn homojn anstataux vi kaj gentojn anstataux via animo. 5 Ne timu, cxar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos. 6 Mi diros al la nordo:Redonu! kaj al la sudo:Ne retenu! venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de la randoj de la tero, 7 cxiun, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun Mi kreis por Mia gloro, faris, kaj estigis. 8 Elirigu la popolon blindan, kiu tamen havas okulojn, kaj la surdulojn, kiuj tamen havas orelojn. 9 CXiuj nacioj kolektigxu kune, kaj la popoloj kunvenu; kiu el ili tion antauxdirus aux anoncus al ni antauxlonge? ili starigu siajn atestantojn kaj pravigu sin, por ke oni auxdu, kaj diru:Estas vero! 10 Vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mia servanto, kiun Mi elektis; por ke vi sciu kaj kredu al Mi, kaj komprenu, ke tio estas Mi; antaux Mi estis kreita nenia Dio, kaj post Mi ne ekzistos. 11 Mi, Mi estas la Eternulo; kaj krom Mi ekzistas nenia savanto. 12 Mi promesis kaj savis kaj anoncis; kaj ne estis inter vi iu fremda; kaj vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mi estas Dio. 13 De la komenco de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraux Mia mano; kiam Mi faras, kiu tion sxangxos? 14 Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren cxiujn forkurantojn, kaj la gxojadon de la HXaldeoj Mi aliformigis en ploradon. 15 Mi estas la Eternulo, via Sanktulo, la Kreinto de Izrael, via Regxo. 16 Tiele diras la Eternulo, kiu faris vojon sur la maro kaj vojeton sur potenca akvo, 17 kiu elirigis cxarojn kaj cxevalojn, militistaron kaj potencon, kiuj cxiuj kune falis kaj ne levigxos, senfajrigxis, estingigxis kiel mecxo: 18 Ne rememoru tion, kio estis antauxlonge, kaj ne meditu pri tio, kio estis en la tempo antikva. 19 Jen Mi faras ion novan, nun gxi elkreskas; cxu vi tion ne komprenas? Mi faros vojon en la dezerto, riverojn en senakva lando. 20 Gloros Min la bestoj de la kampo, sxakaloj kaj strutoj; cxar Mi donis akvon en la dezerto, riverojn en senakva lando, por trinkigi la popolon, kiun Mi elektis, 21 tiun popolon, kiun Mi kreis por Mi, por ke gxi rakontu pri Mia gloro. 22 Sed ne Min vi vokis, ho Jakob, kaj ne por Mi vi laboris, ho Izrael. 23 Vi ne alportadis al Mi viajn sxafidojn de brulofero kaj ne honoradis Min per viaj bucxoferoj; Mi ne servigis vin per farunoferoj kaj ne lacigis vin per olibano. 24 Vi ne acxetis por Mi per mono bonodoran kanon kaj ne satigis Min per la sebo de viaj bucxoferoj; vi nur laborsxargxis Min per viaj pekoj, lacigis Min per viaj malbonagoj. 25 Mi, Mi forvisxas viajn krimojn pro Mi mem, kaj viajn pekojn Mi ne rememoros. 26 Rememorigu al Mi, kaj ni faru jugxon inter ni; rakontu vi, por ke vi vin pravigu. 27 Via prapatro pekis, kaj viaj profetoj defalis de Mi. 28 Tial Mi sensanktigis la estrojn de la sanktejo, kaj Mi elmetis Jakobon al anatemo kaj Izraelon al malhonoro.

Jeremiah 29:11

11 CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.

James 1:12

12 Felicxa estas la homo, kiu elportas tenton; cxar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.

3 John 1:2

2 Amato, mi pregxas, ke al vi prosperu cxio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.

Psalms 37:4

4 Sercxu plezuron cxe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

2 Corinthians 9:15

15 Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco.

1 Corinthians 1:3-7

3 Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo. 4 Mi cxiam dankas mian Dion pri vi, pro la graco de Dio al vi donita en Kristo Jesuo; 5 ke en cxio vi ricxigxis en li, en cxia parolo kaj cxia scio; 6 kiel ankaux la atesto de Kristo konfirmigxis en vi; 7 tiel, ke vi malatingas nenian donacon; atendante la malkasxon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

Psalms 91:11

11 CXar al Siaj angxeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur cxiuj viaj vojoj.

Psalms 20:4

4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu.

Psalms 118:24

24 CXi tiun tagon faris la Eternulo; Ni gxoju kaj gajigxu en gxi.

James 1:17

17 CXiu bona donajxo kaj cxiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, cxe kiu ne povas ekzisti sxangxo, nek ombro de sinturnado.

Proverbs 9:11

11 CXar per mi plimultigxos viaj tagoj, Kaj aldonigxos al vi jaroj da vivo.

Numbers 6:24-26

24 La Eternulo vin benu kaj vin gardu; 25 La Eternulo lumu al vi per Sia vizagxo kaj favorkoru vin; 26 La Eternulo turnu Sian vizagxon al vi kaj donu al vi pacon.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.