1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.
2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio sxvebis super la akvo.
3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj farigxis lumo.
4 Kaj Dio vidis la lumon, ke gxi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.
5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.
6 Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu akvon de akvo.
7 Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la firmajxo; kaj farigxis tiel.
8 Kaj Dio nomis la firmajxon CXielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
9 Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel.
10 Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdajxon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laux sia speco frukton, kies semo estas en gxi mem, sur la tero; kaj farigxis tiel.
12 Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon, kiu naskas semon laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.
14 Kaj Dio diris: Estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn;
15 kaj ili estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por lumi super la tero; kaj farigxis tiel.
16 Kaj Dio faris la du grandajn lumajxojn: la pli grandan lumajxon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumajxon, por regi la nokton, kaj la stelojn.
17 Kaj Dio starigis ilin sur la cxiela firmajxo, por ke ili lumu sur la teron,
18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
19 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.
20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu movigxantajxojn, vivajn estajxojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la cxiela firmajxo.
21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn vivajn estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laux ilia speco, kaj cxiujn flugilhavajn birdojn laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la tero.
23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.
24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel.
25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laux ilia speco, kaj la brutojn, laux ilia speco, kaj cxiujn rampajxojn de la tero, laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero.
27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.
28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero.
29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo.
30 Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel.
31 Kaj Dio rigardis cxion, kion Li kreis, kaj vidis, ke gxi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
Bible verses about "creativity" | Esperanto
Genesis 1:1-31
Exodus 31:1-6
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Jen, Mi vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda;
3 kaj Mi plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento kaj scio kaj cxia arto,
4 por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el argxento kaj el kupro,
5 kaj por cxizi sxtonojn por enkadrigo, kaj por cxizi lignon, por fari cxian laboron.
6 Kaj jen Mi donis al li kiel helpanton Oholiabon, filon de Ahxisamahx, el la tribo de Dan; kaj en la koron de cxiu kompetentulo Mi enmetis sagxon, por ke ili faru cxion, kion Mi ordonis al vi:
Exodus 35:35
35 Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de cxia majstra laboro, por cxia talenta brodado sur teksajxo blua kaj purpura kaj rugxa kaj sur bisino, por teksado de cxia laborajxo kaj pripensado de ideoj.
Proverbs 22:29
29 Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaux regxoj; Li ne staros antaux maleminentuloj.
Psalms 104:24
24 Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! CXion Vi faris kun sagxo; La tero estas plena de Viaj faritajxoj.
Romans 12:2
2 Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.
Romans 12:6
6 Sed havante donacojn diversajn laux la graco donita al ni, cxu profetadon, ni profetu laux la mezuro de nia fido;
Genesis 1:27
27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.
Genesis 1:1
1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.
Colossians 3:23
23 kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,
Ephesians 2:10
10 CXar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antauxarangxis Dio, por ke ni iradu en ili.