28 CXu vi ne scias, cxu vi ne auxdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne lacigxas kaj ne senfortigxas; Lia sagxeco estas neesplorebla.
29 Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon.
30 Knaboj senfortigxas kaj lacigxas, junuloj ofte falas;
31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.
Bible verses about "elderly" | Esperanto
Isaiah 40:28-31
Proverbs 20:29
29 Gloro por junuloj estas ilia forto, Kaj ornamo por maljunuloj estas grizeco.
Exodus 20:12
12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
Psalms 71:9
9 Ne forpusxu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumigxos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.
Leviticus 19:32
32 Antaux grizulo starigxu, kaj respektu la vizagxon de maljunulo, kaj timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.
Proverbs 23:22
22 Auxskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malsxatu vian patrinon, kiam sxi maljunigxos.