1 Kaj Abraham ekmigris de tie al la lando suda, kaj li eklogxis inter Kadesx kaj SXur; kaj li logxis kiel fremdulo en Gerar.
2 Kaj Abraham diris pri sia edzino Sara: SXi estas mia fratino. Kaj Abimelehx, regxo de Gerar, sendis kaj prenis Saran.
3 Kaj Dio venis al Abimelehx nokte en la songxo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, cxar sxi estas edzino de edzo.
4 Sed Abimelehx ne alproksimigxis al sxi, kaj li diris: Mia Sinjoro! cxu vi mortigos ankaux senkulpan popolon?
5 Li diris ja al mi: SXi estas mia fratino; kaj sxi ankaux diris al mi: Li estas mia frato. En senkulpeco de mia koro kaj en pureco de miaj manoj mi faris tion.
6 Kaj Dio diris al li en la songxo: Mi ankaux scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraux Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntusxigxu kun sxi.
7 Kaj nun redonu la edzinon al la edzo, cxar li estas profeto, kaj li pregxos pri vi, kaj vi restos viva; sed se vi ne redonos, tiam sciu, ke vi mortos, vi kaj cxiuj viaj.
8 Kaj Abimelehx levigxis frue matene, kaj li vokis cxiujn siajn sklavojn kaj rakontis cxion cxi tion al iliaj oreloj; kaj la homoj tre ektimis.
9 Kaj Abimelehx vokis Abrahamon, kaj diris al li: Kion vi faris al ni? kaj per kio mi pekis antaux vi, ke vi venigis sur min kaj sur mian regnon grandan pekon? aferojn, kiuj ne estas farataj, vi faris kontraux mi.
10 Kaj Abimelehx diris al Abraham: Kion vi vidis, kiam vi faris tiun aferon?
11 Kaj Abraham diris: Mi pensis, ke ne ekzistas timo antaux Dio en cxi tiu loko, kaj ke oni mortigos min pro mia edzino.
12 Kaj efektive sxi estas mia fratino, filino de mia patro, nur ne filino de mia patrino; kaj sxi farigxis mia edzino.
13 Kaj kiam Dio elmigrigis min el la domo de mia patro, mi diris al sxi: Faru al mi cxi tiun komplezon, en kian ajn lokon ni venos, diru pri mi: Li estas mia frato.
14 Kaj Abimelehx prenis sxafojn kaj bovojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj donis al Abraham, kaj li redonis al li lian edzinon Sara.
15 Kaj Abimelehx diris: Jen mia lando estas antaux vi; kie placxas al vi, tie logxigxu.
16 Kaj al Sara li diris: Jen mi donis mil argxentajn monerojn al via frato; tio estu al vi kovro por la okuloj antaux cxiuj, kiuj estas kun vi, kaj antaux cxiuj vi estas pravigita.
17 Kaj Abraham ekpregxis al Dio; kaj Dio sanigis Abimelehxon kaj lian edzinon kaj liajn sklavinojn, kaj ili komencis naski.
18 CXar la Eternulo estis sxlosinta cxiujn uterojn en la domo de Abimelehx pro Sara, la edzino de Abraham.
Bible verses about "genesis" | Esperanto
Genesis 20:1-18
Genesis 50:20
20 Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio arangxis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj.
Genesis 10:1-32
1 Jen estas la generaciaro de la filoj de Noa: SXem, HXam, kaj Jafet. Kaj naskigxis al ili filoj post la diluvo.
2 La filoj de Jafet: Gomer kaj Magog kaj Madaj kaj Javan kaj Tubal kaj Mesxehx kaj Tiras.
3 Kaj la filoj de Gomer: Asxkenaz kaj Rifat kaj Togarma.
4 Kaj la filoj de Javan: Elisxa kaj Tarsxisx, Kitim kaj Dodanim.
5 De cxi tiuj dissemigxis la insuloj da popoloj en siaj landoj, cxiu laux sia lingvo, laux siaj gentoj kaj nacioj.
6 Kaj la filoj de HXam: Kusx kaj Micraim kaj Put kaj Kanaan.
7 Kaj la filoj de Kusx: Seba kaj HXavila kaj Sabta kaj Raama kaj Sabtehxa; kaj la filoj de Raama; SXeba kaj Dedan.
8 Kaj Kusx naskigis Nimrodon, kiu komencis esti potenca sur la tero.
9 Li estis potenca cxasisto antaux la Eternulo; tial oni diras: Kiel Nimrod, potenca cxasisto antaux la Eternulo.
10 Kaj la komenco de lia regno estis Babel kaj Erehx kaj Akad kaj Kalne en la lando SXinar.
11 El cxi tiu lando li eliris en Asirion kaj konstruis la urbojn Nineve kaj Rehxobot kaj Kalahx,
12 kaj Resen inter Nineve kaj Kalahx (gxi estis la granda urbo).
13 Kaj Micraim naskigis la Ludidojn kaj la Anamidojn kaj la Lehabidojn kaj la Naftuhxidojn
14 kaj la Patrusidojn kaj la Kasluhxidojn (de kiuj devenis la Filisxtoj) kaj la Kaftoridojn.
15 Kaj de Kanaan naskigxis Cidon, lia unuenaskito, kaj HXet,
16 kaj la Jebusidoj kaj la Amoridoj kaj la Girgasxidoj
17 kaj la HXividoj kaj la Arkidoj kaj la Sinidoj
18 kaj la Arvadidoj kaj la Cemaridoj kaj la HXamatidoj; kaj poste la gentoj Kanaanaj disigxis.
19 Kaj la limoj de la Kanaanidoj estis de Cidon gxis Gerar kaj Gaza, gxis Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim gxis Lasxa.
20 Tio estas la filoj de HXam laux siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj kaj nacioj.
21 Naskigxis infanoj ankaux al SXem, la patro de cxiuj Eberidoj, pli maljuna frato de Jafet.
22 La filoj de SXem: Elam kaj Asxur kaj Arpahxsxad kaj Lud kaj Aram.
23 Kaj la filoj de Aram: Uc kaj HXul kaj Geter kaj Masx.
24 Kaj al Arpahxsxad naskigxis SXelahx, kaj al SXelahx naskigxis Eber.
25 Kaj al Eber naskigxis du filoj: la nomo de unu estis Peleg, cxar dum lia vivo dividigxis la tero; kaj la nomo de lia frato estis Joktan.
26 Kaj al Joktan naskigxis Almodad kaj SXelef kaj HXacarmavet kaj Jerahx
27 kaj Hadoram kaj Uzal kaj Dikla
28 kaj Obal kaj Abimael kaj SXeba
29 kaj Ofir kaj HXavila kaj Jobab. CXiuj cxi tiuj estis filoj de Joktan.
30 Kaj ilia logxloko estis de Mesxa gxis Sefar, la orienta monto.
31 Tio estas la filoj de SXem laux siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj, laux siaj nacioj.
32 Tio estas la gentoj de la filoj de Noa, laux siaj generacioj, en siaj nacioj; kaj de ili disigxis la popoloj sur la tero post la diluvo.
Genesis 20:1
1 Kaj Abraham ekmigris de tie al la lando suda, kaj li eklogxis inter Kadesx kaj SXur; kaj li logxis kiel fremdulo en Gerar.
1 John 3:1-2
1 Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, cxar gxi Lin ne konis.
2 Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraux ne elmontrigxis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontrigxos, ni estos similaj al li; cxar ni vidos lin, kiel li estas.
1 John 1:1-10
1 Tion, kio estis de la komenco, kion ni auxdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo
2 (kaj la vivo elmontrigxis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis cxe la Patro kaj montrigxis al ni);
3 kion ni vidis kaj auxdis, tion ni anoncas al vi, por ke vi ankaux havu kunulecon kun ni; kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo;
4 kaj cxi tion ni skribas, por ke nia gxojo kompletigxu.
5 Kaj jen estas la anonco, kiun ni auxdis de Li kaj anoncas al vi, ke Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom.
6 Se ni diras, ke ni havas kunulecon kun Li, kaj iradas en la mallumo, ni mensogas, kaj ne faras la veron;
7 sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko.
8 Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni.
9 Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de cxia maljusteco.
10 Se ni diras, ke ni ne pekis, ni faras Lin mensoginto, kaj Lia vorto ne estas en ni.
Genesis 48:1-22
1 Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Jozef: Jen, via patro estas malsana. Kaj li prenis kun si siajn du filojn, Manase kaj Efraim.
2 Kaj oni sciigis al Jakob, dirante: Jen via filo Jozef venas al vi. Tiam Izrael strecxis siajn fortojn kaj sidigxis sur la lito.
3 Kaj Jakob diris al Jozef: Dio la Plejpotenca aperis al mi en Luz, en la lando Kanaana, kaj benis min.
4 Kaj Li diris al mi: Mi fruktigos vin kaj multigos vin kaj faros vin amaso da popoloj, kaj Mi donos cxi tiun landon al via idaro post vi kiel eternan posedajxon.
5 Kaj nun viaj du filoj, kiuj naskigxis al vi en la lando Egipta antaux mia alveno al vi en Egiptujon, estas miaj; Efraim kaj Manase estu al mi, kiel Ruben kaj Simeon.
6 Sed viaj infanoj, kiuj naskigxos al vi post ili, estu viaj; per la nomo de siaj fratoj ili estos nomataj en sia hereda parto.
7 Kiam mi venis el Mezopotamio, mortis cxe mi Rahxel en la lando Kanaana, dum la vojo, kiam restis ankoraux iom da tero gxis Efrata; kaj mi enterigis sxin tie sur la vojo al Efrata, kiu estas nomata ankaux Bet-Lehxem.
8 Kaj Izrael ekvidis la filojn de Jozef, kaj diris: Kiuj estas cxi tiuj?
9 Kaj Jozef diris al sia patro: Ili estas miaj filoj, kiujn donis al mi Dio cxi tie. Kaj tiu diris: Alkonduku ilin al mi, kaj mi benos ilin.
10 La okuloj de Izrael malfortigxis de maljuneco, li ne povis bone vidi. Jozef alkondukis ilin al li, kaj li kisis ilin kaj cxirkauxprenis ilin.
11 Kaj Izrael diris al Jozef: Vidi vian vizagxon mi ne esperis, kaj jen Dio vidigis al mi ecx vian idaron.
12 Kaj Jozef forigis ilin de liaj genuoj, kaj klinigxis antaux li vizagxaltere.
13 Kaj Jozef prenis ambaux, Efraimon per sia dekstra mano, kontraux la maldekstra de Izrael, kaj Manasen per sia maldekstra mano, kontraux la dekstra de Izrael, kaj alkondukis ilin al li.
14 Sed Izrael etendis sian dekstran manon kaj metis gxin sur la kapon de Efraim, kvankam li estis la pli juna, kaj sian maldekstran sur la kapon de Manase; li intence tiel faris per siaj manoj, cxar Manase estis la unuenaskito.
15 Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio, antaux kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu pasxtis min de mia naskigxo gxis la nuna tago,
16 la angxelo, kiu savis min de cxia malbono-Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multigxu sur la tero.
17 Jozef vidis, ke lia patro metis sian dekstran manon sur la kapon de Efraim, kaj tio ne placxis al li; kaj li prenis la manon de sia patro, por deturni gxin de la kapo de Efraim sur la kapon de Manase.
18 Kaj Jozef diris al sia patro: Ne tiel, mia patro, cxar cxi tiu estas la unuenaskito; metu vian dekstran manon sur lian kapon.
19 Sed lia patro rifuzis, kaj diris: Mi scias, mia filo, mi scias; li ankaux farigxos popolo kaj li ankaux farigxos granda, sed lia pli juna frato estos pli granda ol li, kaj lia idaro estos multenombra inter la popoloj.
20 Kaj li benis ilin en tiu tago, dirante: Per vi benados Izrael, dirante: Dio vin faru kiel Efraim kaj Manase. Kaj li metis Efraimon antaux Manase.
21 Kaj Izrael diris al Jozef: Jen mi mortas; kaj Dio estos kun vi kaj revenigos vin en la landon de viaj patroj.
22 Kaj mi donas al vi unu pecon da lando preferece antaux viaj fratoj, kiun mi prenis el la manoj de la Amoridoj per mia glavo kaj pafarko.
Genesis 4:7
7 Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kusxos cxe la pordo, kaj vin gxi aspiros, sed vi regu super gxi.
Genesis 8:1-22
1 Kaj Dio rememoris Noan, kaj cxiujn bestojn kaj cxiujn brutojn, kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la teron, kaj la akvo kvietigxis.
2 Kaj fermigxis la fontoj de la abismo kaj la aperturoj de la cxielo, kaj cxesigxis la pluvo el la cxielo.
3 Kaj iom post iom reforigxis la akvo de sur la tero, kaj la akvo komencis malmultigxi post la paso de cent kvindek tagoj.
4 Kaj la arkeo haltis en la sepa monato, en la dek-sepa tago de la monato, sur la montoj Ararat.
5 Kaj la akvo konstante malpliigxadis gxis la deka monato; en la unua tago de la deka monato montrigxis la suproj de la montoj.
6 Kaj post kvardek tagoj Noa malfermis la fenestron de la arkeo, kiun li faris.
7 Kaj li ellasis korvon, kaj gxi elflugis, forflugadis kaj revenadis, gxis forsekigxis la akvo sur la tero.
8 Kaj li ellasis de si kolombon, por vidi, cxu jam malfortigxis la akvo sur la tero.
9 Sed la kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj gxi revenis al li en la arkeon, cxar akvo estis sur la suprajxo de la tuta tero. Kaj li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis gxin al si en la arkeon.
10 Kaj li atendis ankoraux aliajn sep tagojn, kaj li denove ellasis la kolombon el la arkeo.
11 Kaj revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen gxi havis en sia busxo desxiritan folion de olivarbo; kaj Noa konvinkigxis, ke la akvo malfortigxis sur la tero.
12 Kaj li atendis ankoraux aliajn sep tagojn, kaj li ellasis la kolombon, kaj cxi tiu jam ne plu revenis al li.
13 Kaj en la sescent-unua jaro, en la unua tago de la unua monato, forsekigxis la akvo sur la tero; kaj Noa malfermis la tegmenton de la arkeo, kaj li vidis, ke sekigxis la suprajxo de la tero.
14 Kaj en la dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, la tero elsekigxis.
15 Kaj Dio diris al Noa jene:
16 Eliru el la arkeo, vi kaj via edzino kaj viaj filoj kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi;
17 cxiujn bestojn, kiuj estas kun vi, el cxiu karno, el la birdoj kaj brutoj, kaj el cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, elirigu kune kun vi; kaj ili movigxu sur la tero kaj fruktu kaj multigxu sur la tero.
18 Kaj eliris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li.
19 CXiuj bestoj, cxiuj rampajxoj, kaj cxiuj birdoj, cxio, kio movigxas sur la tero, laux siaj familioj, eliris el la arkeo.
20 Kaj Noa konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el cxiuj puraj brutoj kaj el cxiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro.
21 Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, cxar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu cxion vivantan, kiel Mi faris.
22 De nun tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne cxesigxos.
Genesis 1:26-28
26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero.
27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.
28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero.
Genesis 1:1-31
1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.
2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio sxvebis super la akvo.
3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj farigxis lumo.
4 Kaj Dio vidis la lumon, ke gxi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.
5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.
6 Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu akvon de akvo.
7 Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la firmajxo; kaj farigxis tiel.
8 Kaj Dio nomis la firmajxon CXielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
9 Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel.
10 Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdajxon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laux sia speco frukton, kies semo estas en gxi mem, sur la tero; kaj farigxis tiel.
12 Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon, kiu naskas semon laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.
14 Kaj Dio diris: Estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn;
15 kaj ili estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por lumi super la tero; kaj farigxis tiel.
16 Kaj Dio faris la du grandajn lumajxojn: la pli grandan lumajxon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumajxon, por regi la nokton, kaj la stelojn.
17 Kaj Dio starigis ilin sur la cxiela firmajxo, por ke ili lumu sur la teron,
18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
19 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.
20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu movigxantajxojn, vivajn estajxojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la cxiela firmajxo.
21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn vivajn estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laux ilia speco, kaj cxiujn flugilhavajn birdojn laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la tero.
23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.
24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel.
25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laux ilia speco, kaj la brutojn, laux ilia speco, kaj cxiujn rampajxojn de la tero, laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero.
27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.
28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero.
29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo.
30 Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel.
31 Kaj Dio rigardis cxion, kion Li kreis, kaj vidis, ke gxi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.