Bible verses about "moon" | Esperanto

Genesis 37:9

9 Kaj li songxis ankoraux alian songxon kaj rakontis gxin al siaj fratoj, kaj diris: Mi songxis ankoraux unu songxon: jen la suno kaj la luno kaj dek unu steloj klinigxas antaux mi.

Genesis 1:1-31

1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron. 2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio sxvebis super la akvo. 3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj farigxis lumo. 4 Kaj Dio vidis la lumon, ke gxi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. 5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago. 6 Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu akvon de akvo. 7 Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la firmajxo; kaj farigxis tiel. 8 Kaj Dio nomis la firmajxon CXielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago. 9 Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel. 10 Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdajxon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laux sia speco frukton, kies semo estas en gxi mem, sur la tero; kaj farigxis tiel. 12 Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon, kiu naskas semon laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago. 14 Kaj Dio diris: Estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn; 15 kaj ili estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por lumi super la tero; kaj farigxis tiel. 16 Kaj Dio faris la du grandajn lumajxojn: la pli grandan lumajxon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumajxon, por regi la nokton, kaj la stelojn. 17 Kaj Dio starigis ilin sur la cxiela firmajxo, por ke ili lumu sur la teron, 18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 19 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago. 20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu movigxantajxojn, vivajn estajxojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la cxiela firmajxo. 21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn vivajn estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laux ilia speco, kaj cxiujn flugilhavajn birdojn laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la tero. 23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago. 24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel. 25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laux ilia speco, kaj la brutojn, laux ilia speco, kaj cxiujn rampajxojn de la tero, laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero. 27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. 28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero. 29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo. 30 Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel. 31 Kaj Dio rigardis cxion, kion Li kreis, kaj vidis, ke gxi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

Joshua 10:13

13 Kaj la suno haltis, kaj la luno staris tiel longe, Kiel la popolo faris vengxon al siaj malamikoj. Tio estas ja skribita en la libro de la Justulo. Kaj la suno staris meze de la cxielo, kaj ne rapidis subiri preskaux dum tuta tago.

2 Kings 4:23

23 Li diris:Por kio vi iras al li? hodiaux estas nek monatkomenco, nek sabato. Sed sxi diris:Estu trankvila.

Psalms 19:1

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. La cxieloj rakontas la gloron de Dio, Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la cxiela firmajxo.

Job 31:26

26 Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan,

Psalms 148:1-14

1 Haleluja! Gloru la Eternulon el la cxielo, Gloru Lin en la alto. 2 Gloru Lin, cxiuj Liaj angxeloj; Gloru Lin, cxiuj Liaj militistaroj. 3 Gloru Lin, suno kaj luno; Gloru Lin, cxiuj lumaj steloj. 4 Gloru Lin, plej supraj cxieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la cxielo. 5 Ili gloru la nomon de la Eternulo; CXar Li ordonis, kaj ili kreigxis. 6 Kaj Li starigis ilin por cxiam, por eterne; Li donis legxon, kiun ili ne malobeos. 7 Gloru la Eternulon el la tero, Marmonstroj kaj cxiuj abismoj; 8 Fulmo kaj hajlo, negxo kaj nebulo, Ventego, kiu plenumas Lian vorton; 9 Montoj kaj cxiuj montetoj, Fruktoportaj arboj kaj cxiuj cedroj; 10 Bestoj kaj cxiaj brutoj, Rampajxoj kaj flugilaj birdoj; 11 Regxoj de la tero kaj cxiuj popoloj, Princoj kaj cxiuj jugxantoj sur la tero; 12 Junuloj kaj junulinoj, Maljunuloj kaj knaboj. 13 Ili gloru la nomon de la Eternulo, CXar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la cxielo. 14 Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, La gloron de cxiuj Liaj fideluloj, De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. Haleluja!

Joel 2:30

30 Kaj Mi donos miraklajn signojn en la cxielo kaj sur la tero:sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo.

1 Samuel 20:18

18 Kaj Jonatan diris al li:Morgaux estos komenco de monato, kaj oni demandos pri vi, cxar oni rimarkos vian sidlokon.

Psalms 81:3

3 Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo.

Isaiah 66:23

23 Kaj regule en cxiu monatkomenco kaj en cxiu sabato venos cxiu karno, por adorklinigxi antaux Mi, diras la Eternulo.

Joshua 10:12

12 Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris antaux la cxeestanta Izrael: Suno, haltu super Gibeon, Kaj luno super la valo de Ajalon.

Psalms 81:1-16

1 Al la hxorestro. Por la gitito. De Asaf. Lauxte kantu al Dio, nia forto; GXoje kriu al la Dio de Jakob. 2 Sonigu kanton, donu tamburinon, CXarman harpon, kaj psalteron. 3 Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo. 4 CXar gxi estas legxo por Izrael Kaj ordono de la Dio de Jakob. 5 Li arangxis gxin kiel ateston por Jozef, Kiam Li eliris kontraux la landon Egiptan. Lingvon, kiun mi ne konas, mi auxdis: 6 Mi liberigis lian dorson de sxargxo, Liaj manoj liberigxis de korboj. 7 En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin cxe la akvo de Malpaco. Sela. 8 Auxdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min auxskultus! 9 Ne estu cxe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion. 10 Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu largxe vian busxon, kaj Mi gxin plenigos. 11 Sed Mia popolo ne auxskultis Mian vocxon, Izrael ne obeis Min. 12 Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laux siaj intencoj. 13 Ho, se Mia popolo auxskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj! 14 Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraux iliajn premantojn Mi direktus Mian manon. 15 La malamantoj de la Eternulo humiligxus antaux Li, Kaj ilia bonstato estus eterna. 16 Kaj Mi mangxigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.

Revelation 12:1

1 Kaj granda signo vidigxis en la cxielo:virino vestita per la suno, kaj la luno sub sxiaj piedoj, kaj sur sxia kapo krono el dek du steloj;

Genesis 1:16

16 Kaj Dio faris la du grandajn lumajxojn: la pli grandan lumajxon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumajxon, por regi la nokton, kaj la stelojn.

Deuteronomy 4:19

19 Kaj, levinte viajn okulojn al la cxielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la cxielo, ne forlogigxu, kaj ne adorklinigxu antaux ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por cxiuj popoloj sub la tuta cxielo.

Joel 2:30-31

30 Kaj Mi donos miraklajn signojn en la cxielo kaj sur la tero:sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo. 31 La suno farigxos malluma, kaj la luno farigxos sanga, antaux ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo.

Revelation 6:12

12 Kaj mi rigardis, kiam li malfermis la sesan sigelon, kaj farigxis granda tertremo; kaj la suno farigxis nigra kiel sakajxo el haroj, kaj la tuta luno farigxis kiel sango;

Psalms 8:3

3 Kiam mi rigardas Vian cxielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

Psalms 89:37

37 Kiel la luno, gxi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la cxielo gxi estos fidinda. Sela.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.