Bible verses about "morning prayer" | Esperanto

Psalms 5:1-12

1 Al la hxorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David. Miajn vortojn auxskultu, ho Eternulo. Trapenetru miajn pensojn. 2 Auxdu la vocxon de mia krio, mia Regxo kaj mia Dio; CXar al Vi mi pregxas. 3 Ho Eternulo, matene Vi auxdas mian vocxon; Matene mi eldiras mian pregxon al Vi, kaj mi atendas. 4 CXar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiajxon; Malbonulo ne povas gasti cxe Vi. 5 Fanfaronuloj ne staros antaux Vi; Vi malamas cxiujn, kiuj faras malbonon. 6 Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron; Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas. 7 Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon; Mi klinigxos en Via sankta templo kun respektego al Vi. 8 Ho Eternulo, gvidu min laux Via justeco; Pro miaj insidantoj ebenigu antaux mi Vian vojon. 9 CXar ne ekzistas vero en ilia busxo; En ilia interno estas malvirteco; Malfermita tombo estas ilia gorgxo; Per sia lango ili hipokritas. 10 Montru ilian kulpon, ho Dio, Ke ili falu per siaj intencoj; Pro iliaj multaj krimoj jxetu ilin malsupren, CXar ili ribelis kontraux Vi. 11 Kaj ekgxojos cxiuj, kiuj fidas Vin; Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros; Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon. 12 CXar Vi, ho Eternulo, benas piulon; Kiel per sxildo Vi cxirkauxdefendas lin per favoro.

Psalms 5:7

7 Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon; Mi klinigxos en Via sankta templo kun respektego al Vi.

Job 1:1-22

1 Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon. 2 Al li naskigxis sep filoj kaj tri filinoj. 3 Lia brutaro konsistis el sep mil sxafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol cxiuj filoj de la oriento. 4 Liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de cxiu el ili, cxiu en sia tago; kaj ili invitadis siajn tri fratinojn, por mangxi kaj trinki kun ili. 5 Kaj cxiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li levigxis frue matene kaj alportis bruloferojn laux la nombro de ili cxiuj; cxar, diris Ijob:Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob cxiam. 6 Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por starigxi antaux la Eternulo, venis inter ili ankaux Satano. 7 Kaj la Eternulo diris al Satano:De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur gxi. 8 Kaj la Eternulo diris al Satano:CXu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon. 9 Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:CXu vane Ijob timas Dion? 10 Vi sxirmis ja cxiuflanke lin kaj lian domon, kaj cxion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastigxis sur la tero. 11 Sed etendu nur Vian manon, kaj ektusxu cxion, kion li havas; Vi vidos, cxu li ne blasfemos Vin antaux Via vizagxo. 12 Tiam la Eternulo diris al Satano:Jen cxio, kion li havas, estas transdonata en vian manon; nur sur lin mem ne etendu vian manon. Kaj Satano foriris de antaux la Eternulo. 13 Unu tagon, kiam liaj filoj kaj liaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato, 14 venis sendito al Ijob, kaj diris:Dum la bovoj estis plugantaj kaj la azeninoj estis pasxtigxantaj apud ili, 15 superfalis ilin la SXebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi. 16 Kiam ankoraux tiu parolis, venis alia, kaj diris:Fajro de Dio falis el la cxielo, bruligis la sxafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; savigxis nur mi sola, por raporti al vi. 17 Kiam tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:La HXaldeoj arangxis tri tacxmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi. 18 Dum tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:Viaj filoj kaj viaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato; 19 kaj jen granda vento levigxis de la flanko de la dezerto, pusxis la kvar angulojn de la domo, kaj cxi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; savigxis nur mi sola, por raporti al vi. 20 Tiam Ijob levigxis, dissxiris sian veston, pritondis sian kapon, jxetis sin sur la teron, kaj adorklinigxis; 21 kaj li diris:Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata. 22 Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis, kaj ne eldiris blasfemon kontraux Dio.

Psalms 51:1-19

1 Al la hxorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aligxo al Bat-SXeba. Korfavoru min, ho Dio, laux Via boneco; Laux Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn. 2 Lavu min tute pure de mia krimo, Kaj purigu min de mia peko. 3 CXar miajn kulpojn mi konsciadas; Kaj mia peko estas cxiam antaux mi. 4 Antaux Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaux Viaj okuloj; Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo. 5 Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravedigxis per mi mia patrino. 6 Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kasxiteco Vi aperigas al mi sagxon. 7 Senpekigu min per hisopo, kaj mi farigxos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol negxo. 8 Auxdigu al mi gxojon kaj gajecon, Kaj regajigxos la ostoj, kiujn Vi batis. 9 Kasxu Vian vizagxon de miaj pekoj, Kaj cxiujn miajn krimojn elstreku. 10 Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi. 11 Ne forpusxu min de Via vizagxo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi. 12 Redonu al mi la gxojon de Via helpo; Kaj spirito bonfara fortikigu min. 13 Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; Kaj pekuloj revenos al Vi. 14 Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; Mia lango kantos Vian justecon. 15 Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; Kaj mia busxo rakontos Vian gloron. 16 CXar Vi ne deziras oferdonon, alie mi gxin donus; Brulofero ne placxas al Vi. 17 Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malsxatas. 18 Bonfaru al Cion laux Via favoro, Konstruu la murojn de Jerusalem; 19 Tiam placxos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.

Psalms 104:30

30 Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreigxas; Kaj Vi renovigas la vizagxon de la tero.

Luke 12:35

35 Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj;

Mark 12:29

29 Kaj Jesuo respondis:La unua estas:Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu;

Luke 1:79

79 Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.

Genesis 1:1-31

1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron. 2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio sxvebis super la akvo. 3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj farigxis lumo. 4 Kaj Dio vidis la lumon, ke gxi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. 5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago. 6 Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu akvon de akvo. 7 Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la firmajxo; kaj farigxis tiel. 8 Kaj Dio nomis la firmajxon CXielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago. 9 Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel. 10 Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdajxon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laux sia speco frukton, kies semo estas en gxi mem, sur la tero; kaj farigxis tiel. 12 Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon, kiu naskas semon laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago. 14 Kaj Dio diris: Estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn; 15 kaj ili estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por lumi super la tero; kaj farigxis tiel. 16 Kaj Dio faris la du grandajn lumajxojn: la pli grandan lumajxon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumajxon, por regi la nokton, kaj la stelojn. 17 Kaj Dio starigis ilin sur la cxiela firmajxo, por ke ili lumu sur la teron, 18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 19 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago. 20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu movigxantajxojn, vivajn estajxojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la cxiela firmajxo. 21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn vivajn estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laux ilia speco, kaj cxiujn flugilhavajn birdojn laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la tero. 23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago. 24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel. 25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laux ilia speco, kaj la brutojn, laux ilia speco, kaj cxiujn rampajxojn de la tero, laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero. 27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. 28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero. 29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo. 30 Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel. 31 Kaj Dio rigardis cxion, kion Li kreis, kaj vidis, ke gxi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

Job 38:12

12 CXu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenrugxo gxian lokon,

Psalms 19:14

14 Akceptu favore la vortojn el mia busxo kaj la parolon de mia koro antaux Vi, Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.

Psalms 91:5-7

5 Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage, 6 Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze. 7 CXe via flanko falos milo, Kaj dek miloj cxe via dekstra flanko; Sed vin gxi ne tusxos.

Psalms 57:8

8 Vekigxu, mia honoro, vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon.

Proverbs 8:17

17 Mi amas miajn amantojn; Kaj miaj sercxantoj min trovos.

Psalms 119:105

105 NUN. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.

Psalms 63:1-11

1 Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore sercxas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva. 2 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron. 3 CXar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras. 4 Tiel mi Vin gloradus en la dauxro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo. 5 Kvazaux de graso kaj oleo satigxus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia busxo. 6 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En cxiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi. 7 CXar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi gxojas. 8 Mia animo algluigxis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano. 9 Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran. 10 Ili estos mortigitaj per glavo, Farigxos akiro de vulpoj. 11 Kaj la regxo gxojos per Dio; Triumfos cxiu, kiu jxuras al Li; CXar sxtopigxos la busxo de tiuj, kiuj parolas malveron.

Mark 1:35

35 Kaj matene, antaux ol la nokto pasis, li levigxis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie pregxadis.

Psalms 5:3

3 Ho Eternulo, matene Vi auxdas mian vocxon; Matene mi eldiras mian pregxon al Vi, kaj mi atendas.

Psalms 90:14

14 Satigu nin matene per Via boneco; Kaj ni kantos kaj gxojos en la dauxro de nia tuta vivo.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.