1 Se aperos inter vi profeto aux songxisto kaj prezentos al vi signon aux miraklon,
2 kaj plenumigxos la signo aux miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros:Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili:
3 tiam ne auxskultu la vortojn de tiu profeto aux de tiu songxisto, cxar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciigxi, cxu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
4 La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian vocxon auxskultu, kaj al Li servu, kaj al Li altenigxu.
5 Kaj tiun profeton aux tiun songxiston oni devas mortigi; cxar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco-por delogi vin de la vojo, laux kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.
6 Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aux via filo, aux via filino, aux la edzino en viaj brakoj, aux via amiko plej intima, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj,
7 el la dioj de la popoloj, kiuj estas cxirkaux vi, la proksimaj de vi aux la malproksimaj de vi, de unu fino de la lando gxis la alia:
8 tiam ne konsentu kun li kaj ne auxskultu lin; ne indulgu lin via okulo, ne kompatu kaj ne kasxu lin,
9 sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste.
10 Kaj jxetu sur lin sxtonojn, ke li mortu; cxar li volis forlogi vin de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
11 Kaj la tuta Izrael tion auxdos kaj ektimos, kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi.
12 Se vi auxdos pri iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi por logxado, ke oni diras:
13 Eliris el inter vi homoj sentauxgaj kaj forlogis la logxantojn de sia urbo, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn vi ne konis;
14 kaj vi sercxos kaj esploros kaj bone pridemandos; kaj montrigxos, ke tio estas preciza vero, ke la abomenajxo estas farita inter vi:
15 tiam mortigu la logxantojn de tiu urbo per glavo, detruu gxin, kaj cxion, kio estas en gxi, kaj ankaux gxiajn brutojn mortigu per glavo.
16 Kaj gxian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj forbruligu per fajro la urbon kaj gxian tutan havon, absolute cxion, al la Eternulo, via Dio; kaj gxi estu eterna ruino, oni neniam gxin rekonstruu.
17 Kaj nenio el la anatemajxo algluigxu al via mano, por ke la Eternulo forlasu Sian flaman koleron kaj donu al vi favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu vin, kiel Li jxuris al viaj patroj,
18 se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, observante cxiujn Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, farante placxantajxon antaux la okuloj de la Eternulo, via Dio.
Bible verses about "multiculturalism" | Esperanto
Deuteronomy 13:1-18
Matthew 28:18-20
18 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero.
19 Iru do kaj discxipligu cxiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito;
20 instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.
Acts 17:26
26 kaj el unu origino Li faris cxiujn naciojn de la homoj, por logxi sur la tuta suprajxo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj logxejoj;
1 Timothy 2:1-15
1 Mi konsilas do, antaux cxio, fari petegojn, pregxojn, propetadojn, dankojn por cxiuj;
2 por regxoj kaj cxiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco.
3 Tio estas bona kaj akceptebla antaux Dio, nia Savanto,
4 kiu volas, ke cxiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero.
5 CXar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo,
6 kiu sin donis kiel elacxetajxon por cxiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj;
7 por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.
8 Mi deziras do, ke la viroj pregxu en cxiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.
9 Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektajxoj, aux oro, aux perloj, aux multekostaj vestoj;
10 sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj.
11 Virino lernu en kvieteco kun cxia submetigxo.
12 Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco.
13 CXar Adam kreigxis la unua, poste Eva;
14 kaj Adam ne trompigxis; sed la virino, trompite, falis en pekon;
15 sed sxi savigxos per la naskado, se ili dauxras en fido kaj amo kaj sanktigxo kun sobreco.
Ezekiel 20:16
16 pro tio, ke ili malsxatis Miajn decidojn, ne sekvis Miajn legxojn, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; cxar ilia koro sekvis iliajn idolojn.
John 4:22
22 Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; cxar el la Judoj estas la savo.
Psalms 117:1-2
Revelation 3:16
16 Tial, cxar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia busxo.
Ezekiel 11:12
12 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kies legxojn vi ne sekvis kaj kies decidojn vi ne plenumis, sed vi agis laux la maniero de la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi.
Exodus 18:20
20 Instruu al ili la legxojn kaj instruojn, kaj montru al ili la vojon, kiun ili devas iri, kaj la farojn, kiujn ili devas fari.
Acts 4:12
12 Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.
Deuteronomy 12:29-32
29 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos de antaux vi la popolojn, al kiuj vi iras, por forpeli ilin, kaj vi forpelos ilin kaj eklogxos en ilia lando:
30 tiam gardu vin, ke vi ne enretigxu per ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaux vi, kaj ke vi ne sercxu iliajn diojn, dirante:Kiel cxi tiuj popoloj servis al siaj dioj, tiel mi ankaux faros.
31 Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; cxar cxion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj ecx siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj.
32 CXion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi gxin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.