1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.
2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio sxvebis super la akvo.
3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj farigxis lumo.
4 Kaj Dio vidis la lumon, ke gxi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.
5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.
6 Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu akvon de akvo.
7 Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la firmajxo; kaj farigxis tiel.
8 Kaj Dio nomis la firmajxon CXielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
9 Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel.
10 Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdajxon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laux sia speco frukton, kies semo estas en gxi mem, sur la tero; kaj farigxis tiel.
12 Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon, kiu naskas semon laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.
14 Kaj Dio diris: Estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn;
15 kaj ili estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por lumi super la tero; kaj farigxis tiel.
16 Kaj Dio faris la du grandajn lumajxojn: la pli grandan lumajxon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumajxon, por regi la nokton, kaj la stelojn.
17 Kaj Dio starigis ilin sur la cxiela firmajxo, por ke ili lumu sur la teron,
18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
19 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.
20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu movigxantajxojn, vivajn estajxojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la cxiela firmajxo.
21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn vivajn estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laux ilia speco, kaj cxiujn flugilhavajn birdojn laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la tero.
23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.
24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel.
25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laux ilia speco, kaj la brutojn, laux ilia speco, kaj cxiujn rampajxojn de la tero, laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero.
27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.
28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero.
29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo.
30 Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel.
31 Kaj Dio rigardis cxion, kion Li kreis, kaj vidis, ke gxi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
Bible verses about "new day" | Esperanto
Genesis 1:1-31
Genesis 1:1
1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.
Genesis 2:1-3
1 Kaj estis finitaj la cxielo kaj la tero kaj cxiuj iliaj apartenajxoj.
2 Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris.
3 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis gxin, cxar en gxi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.
Psalms 30:5
5 CXar nur momenton dauxras Lia kolero, Sed tutan vivon dauxras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego.
Ecclesiastes 3:11
11 CXion Li kreis bela gxiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco gxis la fino.
Jeremiah 29:11
11 CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.
Malachi 1:11
11 CXar de la sunlevigxejo gxis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj, kaj sur cxiu loko oni incensos kaj alportos oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; cxar granda estos Mia nomo inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot.
2 Corinthians 5:17
17 Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitajxo; la malnovajxoj forpasis, jen ili jam estigxis novaj.
1 Corinthians 14:33
33 cxar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en cxiuj eklezioj de la sanktuloj.
Psalms 91:1-16
1 Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
2 Mi diras al la Eternulo:Mia rifugxejo kaj mia fortikajxo Estas Dio, kiun mi fidas.
3 CXar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto.
4 Per Siaj plumoj Li sxirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifugxos; Lia fideleco estas sxildo kaj kiraso.
5 Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage,
6 Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
7 CXe via flanko falos milo, Kaj dek miloj cxe via dekstra flanko; Sed vin gxi ne tusxos.
8 Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
9 CXar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon.
10 Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon.
11 CXar al Siaj angxeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur cxiuj viaj vojoj.
12 Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.
13 Sur leonon kaj aspidon vi pasxos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.
14 CXar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, cxar li konas Mian nomon.
15 Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.
16 Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.
Jeremiah 29:11-12
2 Peter 3:18
18 Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj gxis la tago de eterneco. Amen.
2 Corinthians 4:16
16 Pro tio ni ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago.