Bible verses about "organization" | Esperanto

Genesis 1:1-31

1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron. 2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio sxvebis super la akvo. 3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj farigxis lumo. 4 Kaj Dio vidis la lumon, ke gxi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. 5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago. 6 Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu akvon de akvo. 7 Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la firmajxo; kaj farigxis tiel. 8 Kaj Dio nomis la firmajxon CXielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago. 9 Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel. 10 Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdajxon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laux sia speco frukton, kies semo estas en gxi mem, sur la tero; kaj farigxis tiel. 12 Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon, kiu naskas semon laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago. 14 Kaj Dio diris: Estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn; 15 kaj ili estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por lumi super la tero; kaj farigxis tiel. 16 Kaj Dio faris la du grandajn lumajxojn: la pli grandan lumajxon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumajxon, por regi la nokton, kaj la stelojn. 17 Kaj Dio starigis ilin sur la cxiela firmajxo, por ke ili lumu sur la teron, 18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 19 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago. 20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu movigxantajxojn, vivajn estajxojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la cxiela firmajxo. 21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn vivajn estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laux ilia speco, kaj cxiujn flugilhavajn birdojn laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la tero. 23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago. 24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel. 25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laux ilia speco, kaj la brutojn, laux ilia speco, kaj cxiujn rampajxojn de la tero, laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero. 27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. 28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero. 29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo. 30 Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel. 31 Kaj Dio rigardis cxion, kion Li kreis, kaj vidis, ke gxi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

Exodus 18:13-27

13 La sekvantan tagon Moseo sidigxis, por jugxi la popolon; kaj la popolo staris antaux Moseo de la mateno gxis la vespero. 14 Kaj la bopatro de Moseo vidis cxion, kion li faras por la popolo, kaj diris:Kio estas tio, kion vi faras al la popolo? kial vi sola sidas kaj la tuta popolo staras antaux vi de mateno gxis vespero? 15 Tiam Moseo diris al sia bopatro:La popolo venas al mi, por demandi Dion. 16 Kiam farigxas inter ili ia afero, ili venas al mi; kaj mi jugxas inter unu kaj alia, kaj mi sciigas la legxojn de Dio kaj Liajn instruojn. 17 Sed la bopatro de Moseo diris al li:Ne bona estas la afero, kiun vi faras. 18 Senfortigxos vi kaj cxi tiu popolo, kiu estas kun vi; cxar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne povas plenumi gxin sola. 19 Auxskultu mian vocxon, mi donos al vi konsilon, kaj Dio estos kun vi. Vi estu por la popolo perulo antaux Dio, kaj prezentu la aferojn al Dio. 20 Instruu al ili la legxojn kaj instruojn, kaj montru al ili la vojon, kiun ili devas iri, kaj la farojn, kiujn ili devas fari. 21 Kaj vi elsercxu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn. 22 Kaj ili jugxadu la popolon en cxiu tempo; cxiun grandan aferon ili venigu al vi, sed cxiun malgrandan aferon jugxu ili; tiel farigxos pli facile al vi, kaj ili portos kun vi. 23 Se vi tion faros kaj Dio al vi ordonos, tiam vi povos resti forta, kaj ankaux cxi tiu tuta popolo venos al sia loko en paco. 24 Moseo obeis la vocxon de sia bopatro, kaj faris cxion, kion tiu diris. 25 Kaj Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo, milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj. 26 Kaj ili jugxadis la popolon en cxiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj cxiun aferon malgrandan jugxadis ili. 27 Kaj Moseo lasis sian bopatron foriri, kaj tiu iris en sian landon.

Luke 14:28

28 CXar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidigxas, por kalkuli la koston, cxu li havas suficxe, por fini gxin?

Romans 12:11

11 en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron;

Proverbs 6:6-11

6 Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu gxian agadon, kaj sagxigxu. 7 Kvankam gxi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton, 8 GXi pretigas en la somero sian panon, GXi kolektas dum la rikolto sian mangxon. 9 GXis kiam, maldiligentulo, vi kusxos? Kiam vi levigxos de via dormo? 10 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kusxado; 11 Kaj venos via malricxeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.

Habakkuk 2:2

2 Kaj la Eternulo ekparolis al mi, kaj diris:Enskribu la vizion, kaj desegnu bone sur la tabeloj, por ke leganto povu facile tralegi.

Matthew 24:44-51

44 Tial vi ankaux estu pretaj; cxar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas. 45 Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutrajxon gxustatempe? 46 Felicxa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos tiel faranta. 47 Vere mi diras al vi, ke super sian tutan havon li starigos lin. 48 Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro:Mia sinjoro malfruas; 49 kaj komencos bati siajn kunservistojn, kaj mangxi kaj trinki kun la drinkuloj, 50 la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, kiam li ne scias, 51 kaj distrancxos lin, kaj difinos lian parton kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

1 Corinthians 15:58

58 Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

Proverbs 13:4

4 La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satigxas.

1 Corinthians 14:40

40 Sed cxio farigxu konvene kaj lauxorde.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.