37 CXar cxe Dio nenio estas neebla.
Bible verses about "parayer" | Esperanto
Luke 1:37
John 14:12-14
Psalms 1:1-6
1 Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
2 Sed li nur havas deziron por la legxo de la Eternulo, Kaj pri Lia legxo li pensas tage kaj nokte.
3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos.
4 Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumajxo, kiun disblovas la vento.
5 Tial ne staros fortike la malpiuloj cxe la jugxo, Nek la pekuloj en societo de piuloj.
6 CXar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.
Philippians 4:13
13 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.