1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.
Bible verses about "supernatural" | Esperanto
Genesis 1:1
Job 26:7
7 Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio.
Job 41:1-6
1 CXu vi povas eltiri levjatanon per fisxhoko, Aux ligi per sxnuro gxian langon?
2 CXu vi povas trameti kanon tra gxia nazo Kaj trapiki gxian vangon per pikilo?
3 CXu gxi multe petegos vin, Aux parolos al vi flatajxojn?
4 CXu gxi faros interligon kun vi? CXu vi povas preni gxin kiel porcxiaman sklavon?
5 CXu vi amuzigxos kun gxi kiel kun birdo? Aux cxu vi ligos gxin por viaj knabinoj?
6 CXu kamaradoj gxin dishakos, Kaj dividos inter komercistoj?
Proverbs 7:23
23 GXis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke gxi pereigas sian vivon.
Isaiah 27:1
1 En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordigxeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbigxantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.
Proverbs 28:13
13 Kiu kasxas siajn pekojn, tiu ne estos felicxa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.
Matthew 5:18
18 Vere mi diras al vi:GXis la cxielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la legxo, gxis cxio plenumigxos.
Mark 2:12
12 Kaj li levigxis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaux cxiuj, tiel ke cxiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante:Neniam ni vidis ion tian.
Matthew 28:18
18 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero.
Mark 10:46-52
46 Kaj ili venis al Jerihxo; kaj kiam li foriris el Jerihxo kun siaj discxiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo.
47 Kaj auxdinte, ke cxeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris:Jesuo, filo de David, kompatu min.
48 Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho Filo de David, kompatu min!
49 Kaj Jesuo haltis, kaj diris:Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li:Kuragxu; levigxu, li vin alvokas.
50 Kaj li forjxetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo.
51 Kaj Jesuo responde al li diris:Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li:Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon.
52 Kaj Jesuo diris al li:Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.
John 4:1-30
1 Kiam do la Sinjoro sciis, ke la Fariseoj auxdis, ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da discxiploj, ol Johano
2 (kvankam baptadis ne Jesuo mem, sed liaj discxiploj),
3 li foriris el Judujo kaj reiris al Galileo.
4 Kaj li devis trairi tra Samario.
5 Li alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Sihxar, apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef;
6 kaj la fonto de Jakob estis tie. Jesuo do, lacigita de sia vojirado, sidigxis tiamaniere apud la fonto. Estis cxirkaux la sesa horo.
7 Venis virino Samaria, por cxerpi akvon; Jesuo diris al sxi:Donu al mi trinki.
8 CXar liaj discxiploj jam foriris en la urbon, por acxeti nutrajxojn.
9 La Samarianino do diris al li:Kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino? (CXar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj.)
10 Jesuo respondis kaj diris al sxi:Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi:Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon.
11 La virino diris al li:Sinjoro, vi nenian cxerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon?
12 CXu vi estas pli granda ol nia patro Jakob, kiu donis al ni la puton, kaj trinkis mem el gxi, kiel ankaux liaj filoj kaj liaj brutoj?
13 Jesuo respondis kaj diris al sxi:CXiu, kiu trinkas el cxi tiu akvo, denove soifos;
14 sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, farigxos en li fonto de akvo, sxprucanta supren por eterna vivo.
15 La virino diris al li:Sinjoro, donu al mi cxi tiun akvon, por ke mi ne plu soifu, kaj ne devu traveni cxi tien, por cxerpi.
16 Jesuo diris al sxi:Foriru, voku vian edzon, kaj revenu cxi tien.
17 La virino respondis kaj diris al li:Mi ne havas edzon. Jesuo diris al sxi:Vi prave diris:Mi ne havas edzon;
18 cxar vi havis kvin edzojn; kaj tiu, kiun vi nun havas, ne estas via edzo; cxi tion vi diris vere.
19 La virino diris al li:Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto.
20 Niaj patroj adoradis sur cxi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori.
21 Jesuo diris al sxi:Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur cxi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron.
22 Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; cxar el la Judoj estas la savo.
23 Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laux spirito kaj vero; cxar la Patro sercxas tiajn por esti Liaj adorantoj.
24 Dio estas Spirito:kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laux spirito kaj vero.
25 La virino diris al li:Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni cxion.
26 Jesuo diris al sxi:Tiu estas mi, kiu parolas kun vi.
27 Kaj cxe tio venis liaj discxiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris:Kion vi volas? aux:Kial vi parolas kun sxi?
28 La virino do lasis sian akvokrucxon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj:
29 Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi cxion, kion mi faris; cxu eble cxi tiu estas la Kristo?
30 Ili eliris el la urbo, kaj venis al li.
Ephesians 6:12
12 CXar nia luktado estas ne kontraux sango kaj karno, sed kontraux regantoj, kontraux auxtoritatoj, kontraux mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraux la spiritaroj de malbono en la cxielejoj.
Revelation 2:8
8 Kaj al la angxelo de la eklezio en Smirna skribu: Tiele diras la unua kaj la lasta, kiu farigxis senviva kaj vivis:
Genesis 1:1-31
1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.
2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio sxvebis super la akvo.
3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj farigxis lumo.
4 Kaj Dio vidis la lumon, ke gxi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.
5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.
6 Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu akvon de akvo.
7 Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la firmajxo; kaj farigxis tiel.
8 Kaj Dio nomis la firmajxon CXielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
9 Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel.
10 Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdajxon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laux sia speco frukton, kies semo estas en gxi mem, sur la tero; kaj farigxis tiel.
12 Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon, kiu naskas semon laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.
14 Kaj Dio diris: Estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn;
15 kaj ili estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por lumi super la tero; kaj farigxis tiel.
16 Kaj Dio faris la du grandajn lumajxojn: la pli grandan lumajxon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumajxon, por regi la nokton, kaj la stelojn.
17 Kaj Dio starigis ilin sur la cxiela firmajxo, por ke ili lumu sur la teron,
18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
19 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.
20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu movigxantajxojn, vivajn estajxojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la cxiela firmajxo.
21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn vivajn estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laux ilia speco, kaj cxiujn flugilhavajn birdojn laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la tero.
23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.
24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel.
25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laux ilia speco, kaj la brutojn, laux ilia speco, kaj cxiujn rampajxojn de la tero, laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero.
27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.
28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero.
29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo.
30 Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel.
31 Kaj Dio rigardis cxion, kion Li kreis, kaj vidis, ke gxi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
Exodus 22:18
18 Sorcxistinon ne lasu vivi.
Numbers 22:5-38
5 Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis cxe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri:Jen popolo eliris el Egiptujo, jen gxi kovris la vizagxon de la tero, kaj gxi logxas kontraux mi.
6 Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, cxar gxi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati gxin kaj elpeli gxin el la lando; cxar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita.
7 Kaj iris la plejagxuloj de Moab kaj la plejagxuloj de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorcxado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak.
8 Kaj li diris al ili:Tradormu cxi tie la nokton, kaj mi donos al vi respondon, konforme al tio, kion diros al mi la Eternulo. Kaj la cxefoj de Moab restis cxe Bileam.
9 Kaj Dio venis al Bileam, kaj diris:Kiuj estas tiuj viroj cxe vi?
10 Kaj Bileam diris al Dio:Balak, filo de Cipor, regxo de Moab, sendis al mi, dirante:
11 Jen estas la popolo, kiu eliris el Egiptujo, kaj gxi kovris la vizagxon de la tero; venu do, malbenu gxin al mi, eble tiam mi povos batali kontraux gxi kaj forpeli gxin.
12 Tiam Dio diris al Bileam:Ne iru kun ili; ne malbenu la popolon, cxar gxi estas benita.
13 Kaj Bileam levigxis matene, kaj diris al la cxefoj de Balak:Iru en vian landon, cxar la Eternulo ne volas permesi al mi iri kun vi.
14 Kaj levigxis la cxefoj de Moab kaj venis al Balak, kaj diris:Bileam ne volas iri kun ni.
15 Balak sendis plue cxefojn, pli grandajn kaj pli eminentajn ol tiuj.
16 Kaj ili venis al Bileam, kaj diris al li:Tiel diris Balak, filo de Cipor:Ne rifuzu do iri al mi;
17 cxar mi tre honoros vin, kaj cxion, kion vi diros al mi, mi faros; venu do, malbenu al mi tiun popolon.
18 Sed Bileam respondis kaj diris al la servantoj de Balak:Ecx se Balak donos al mi sian plenan domon da argxento kaj oro, mi ne povas malobei la ordonon de la Eternulo, mia Dio, farante ion malgrandan aux grandan.
19 Tamen restu cxi tie ankaux vi dum la nokto, kaj mi sciigxos, kion plue diros al mi la Eternulo.
20 Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li:Se tiuj viroj venis, por voki vin, levigxu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi.
21 Kaj Bileam levigxis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la cxefoj de Moab.
22 Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li.
23 Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturnigxis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni gxin sur la vojon.
24 Tiam la angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojeto inter vinbergxardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la dua flanko.
25 Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove gxin batis.
26 Kaj la angxelo de la Eternulo denove forlasis sian lokon, kaj starigxis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren.
27 Kiam la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, gxi kusxigxis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono.
28 Tiam la Eternulo malsxlosis la busxon de la azenino, kaj gxi diris al Bileam:Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn?
29 Kaj Bileam diris al la azenino:CXar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin.
30 Kaj la azenino diris al Bileam:CXu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe gxis la nuna tago? cxu mi kutimis tiel fari al vi? Kaj li diris:Ne.
31 Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de Bileam, kaj li ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li klinigxis, kaj jxetigxis vizagxaltere.
32 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al li:Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris, por malhelpi, cxar malbona estas via vojo antaux Mi.
33 La azenino ekvidis Min, kaj forturnigxis antaux Mi jam tri fojojn; se gxi ne forturnigxus de Mi, tiam Mi vin mortigus kaj gxin Mi lasus vivi.
34 Tiam Bileam diris al la angxelo de la Eternulo:Mi pekis, cxar mi ne sciis, ke Vi staras kontraux mi sur la vojo; nun, se tio ne placxas al Vi, mi iros returne.
35 Sed la angxelo de la Eternulo diris al Bileam:Iru kun la viroj; sed nur tion, kion Mi diros al vi, vi diru. Kaj Bileam iris kun la cxefoj de Balak.
36 Kiam Balak auxdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte al li gxis tiu Moaba urbo, kiu trovigxas cxe la limo apud Arnon, kiu estas cxe la fino de la limo.
37 Kaj Balak diris al Bileam:Mi sendis ja al vi, por voki vin; kial do vi ne iris al mi? cxu efektive mi ne povas honori vin?
38 Sed Bileam diris al Balak:Jen mi venis al vi; tamen cxu mi povas ion diri al vi? kion Dio enmetos en mian busxon, tion mi diros.
John 3:16
16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.
John 17:17
17 Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero.
Hebrews 1:14
14 CXu ne estas ili cxiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?
James 5:16
16 Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj pregxu unu por la alia, por ke vi resanigxu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.
1 John 5:14
14 Kaj jen estas la kuragxo, kiun ni havas antaux Li:ke se ni ion petas laux lia volo, Li nin auxskultas;
2 Corinthians 11:13-15
13 CXar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaux apostolojn de Kristo.
14 Kaj nenia miro; cxar Satano mem sin aliformas kvazaux angxelon de lumo.
15 Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaux sin aliformas kvazaux servantojn de justeco; ilia finigxo estos laux iliaj faroj.
2 Timothy 3:16
16 CXiu skribajxo inspirita de Dio estas ankaux utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco;
Hebrews 4:12
12 CXar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol cxia glavo dutrancxa, kaj penetranta gxis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro.
Isaiah 53:1-12
1 Kiu kredus al tio, kion ni auxdis? kaj super kiu malkasxigxis la brako de la Eternulo?
2 CXar li elkreskis antaux Li kiel juna brancxo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li placxus al ni.
3 Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizagxon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron.
4 Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin sxargxis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita.
5 Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni sanigxis.
6 Ni cxiuj erarvagis kiel sxafoj, cxiu iris sian vojon; kaj la Eternulo jxetis sur lin la kulpon de ni cxiuj.
7 Li estis turmentata, tamen li humiligxis kaj ne malfermis sian busxon; kiel sxafido kondukata al bucxo kaj kiel sxafo muta antaux siaj tondantoj, li ne malfermis sian busxon.
8 De malliberigo kaj de jugxo li estas prenita; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj li estas fortrancxita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita.
9 Inter malbonaguloj oni donis al li tombon, inter ricxuloj post lia morto, kvankam li ne faris maljustajxon kaj trompo ne estis en lia busxo.
10 Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elacxetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano.
11 La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satigxos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si.
12 Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.
Deuteronomy 18:9-13
9 Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne lernu fari ion similan al la abomenajxoj de tiuj popoloj:
10 ne devas trovigxi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aux filinon tra fajro, auxguristo, antauxdiristo, magiisto, sorcxisto,
11 nek subjxurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj;
12 cxar abomenajxo por la Eternulo estas cxiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenajxoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaux vi.
13 Senmakula estu antaux la Eternulo, via Dio;
Leviticus 19:31
31 Ne turnu vin al magiistoj nek al sorcxistoj, ne provu malpurigxi per ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.
Amos 3:7
7 La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkasxinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj.