Bible verses about "the big bang theory" | Esperanto

Isaiah 9:6

6 CXar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos:Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco;

John 1:1-51

1 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. 2 Tiu estis en la komenco kun Dio. 3 CXio estigxis per li; kaj aparte de li estigxis nenio, kio estigxis. 4 En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. 5 Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo gxin ne venkis. 6 De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano. 7 Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke cxiuj per li kredu. 8 Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo. 9 Tio estis la vera lumo, kiu lumas al cxiu homo, venanta en la mondon. 10 Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estigxis, kaj la mondo lin ne konis. 11 Li venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. 12 Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, 13 kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio. 14 Kaj la Vorto farigxis karno kaj logxis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaux de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero. 15 Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante:CXi tiu estas li, pri kiu mi diris:Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, cxar li ekzistis pli frue ol mi. 16 CXar el lia pleneco ni cxiuj ricevis, kaj gracon post graco. 17 CXar la legxo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estigxis per Jesuo Kristo. 18 Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris. 19 Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin:Kiu vi estas? 20 Kaj li konfesis kaj ne kasxis; kaj li konfesis:Mi ne estas la Kristo. 21 Kaj ili demandis lin:Kio do? CXu vi estas Elija? Kaj li diris:Mi ne estas. CXu vi estas la profeto? Kaj li respondis:Ne. 22 Ili do diris al li:Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem? 23 Li diris:Mi estas vocxo de krianto en la dezerto:Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja. 24 Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj. 25 Kaj ili demandis lin, kaj diris al li:Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto? 26 Johano respondis al ili, dirante:Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas, 27 kiu venas post mi; la rimenon de lia sxuo mi ne estas inda malligi. 28 Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis. 29 La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la SXafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo! 30 Li estas tiu, pri kiu mi diris:Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, cxar li ekzistis pli frue ol mi. 31 Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo. 32 Kaj Johano atestis, dirante:Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la cxielo kiel kolombo, kaj gxi restis sur li. 33 Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi:Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito. 34 Kaj mi vidis, kaj atestis, ke cxi tiu estas la Filo de Dio. 35 Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj discxiploj; 36 kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris:Jen la SXafido de Dio! 37 Kaj la du discxiploj auxdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon. 38 Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili:Kion vi sercxas? Kaj ili diris al li:Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi logxas? 39 Li diris al ili:Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li logxas, kaj ili restis cxe li tiun tagon; estis cxirkaux la deka horo. 40 Unu el la du, kiuj auxdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro. 41 Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li:Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston). 42 Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris:Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro). 43 La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li:Sekvu min. 44 Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro. 45 Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li:Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la legxo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef. 46 Kaj Natanael diris al li:CXu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li:Venu kaj vidu. 47 Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li:Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco! 48 Natanael diris al li:Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li:Antaux ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis. 49 Natanael respondis kaj diris al li:Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Regxo de Izrael! 50 Jesuo respondis kaj diris al li:CXu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi:Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol cxi tio. 51 Kaj li diris al li:Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la cxielon malfermita kaj la angxelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.

Matthew 19:1-30

1 Kaj kiam Jesuo finis cxi tiujn parolojn, li foriris el Galileo, kaj venis en la limojn de Judujo trans Jordan; 2 kaj grandaj homamasoj lin sekvis, kaj li sanigis ilin tie. 3 Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante:CXu estas permesate forsendi sian edzinon pro cxia kauxzo? 4 Kaj responde li diris:CXu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina, 5 kaj diris:Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino; kaj ili estos unu karno? 6 Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu. 7 Ili diris al li:Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi sxin? 8 Li diris al ili:Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco. 9 Sed mi diras al vi:Kiu forsendos sian edzinon krom pro malcxasteco, kaj edzigxos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edzigxas kun la forsenditino, tiu adultas. 10 La discxiploj diris al li:Se tia estas la rilato de viro al virino, ne estas oportune edzigxi. 11 Sed li diris al ili:Ne cxiuj homoj akceptas cxi tiun diron, sed nur tiuj, al kiuj tio estas donita. 12 CXar estas euxnukoj, kiuj estas naskitaj tiaj el la patrina ventro; kaj estas euxnukoj, kiuj estis euxnukigitaj de homoj; kaj estas euxnukoj, kiuj euxnukigis sin pro la regno de la cxielo. Kiu povas tion akcepti, tiu akceptu. 13 Tiam oni venigis al li infanojn, por ke li metu la manojn sur ilin kaj pregxu; kaj la discxiploj admonis ilin. 14 Sed Jesuo diris:Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; cxar el tiaj estas la regno de la cxielo. 15 Kaj metinte la manojn sur ilin, li foriris de tie. 16 Kaj jen unu viro, veninte al li, diris:Majstro, kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan vivon? 17 Li diris al li:Kial vi min demandas pri bono? Ekzistas Unu, kiu estas bona; sed se vi deziras eniri en la vivon, observu la ordonojn. 18 Li diris al li:Kiujn? Kaj Jesuo diris:Ne mortigu; Ne adultu; Ne sxtelu; Ne parolu malveran ateston; 19 Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Amu vian proksimulon kiel vin mem. 20 La junulo diris al li:CXion tion mi observis; kio ankoraux mankas al mi? 21 Jesuo diris al li:Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedajxojn, kaj donu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min. 22 Sed auxdinte tiun diron, la junulo foriris malgxoja, cxar li havis multajn posedajxojn. 23 Kaj Jesuo diris al siaj discxiploj:Vere mi diras al vi:Malfacile ricxulo eniros en la regnon de la cxielo. 24 Kaj cetere mi diras al vi:Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio. 25 Kiam la discxiploj tion auxdis, ili forte miregis, dirante:Kiu do povas esti savita? 26 Kaj Jesuo, rigardante ilin, diris al ili:CXe homoj tio estas neebla, sed cxe Dio cxio estas ebla. 27 Tiam Petro responde diris al li:Jen ni cxion forlasis, kaj vin sekvis; kion do ni havos? 28 Jesuo diris al ili:Vere mi diras al vi, ke vi, kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaux sidos sur dek du tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael. 29 Kaj cxiu, kiu forlasis domojn aux fratojn aux fratinojn aux patron aux patrinon aux infanojn aux kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon. 30 Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.

Hebrews 6:1-20

1 Tial, cxesigante la diskutadon pri la elementoj de Kristo, ni iru antauxen al perfektigxo, ne metante denove fundamenton de pento el malvivaj faroj kaj de fido al Dio, 2 de la dogmaro pri baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de mortintoj, de eterna jugxo. 3 Kaj tion ni faros, se Dio permesos. 4 CXar cxe tiuj, kiuj unufoje estas allumitaj kaj gustumis la cxielan donon kaj farigxis partoprenantoj en la Sankta Spirito, 5 kaj gustumis la bonan vorton de Dio kaj la potencojn de la estonta mondo, 6 kaj defalis, ne estas eble renovigi ilin ankoraux al pento, dum ili rekrucumas al si la Filon de Dio kaj elmetas lin al publika malhonoro. 7 CXar la tero, kiu entrinkis la pluvon, sur gxin ofte venantan, kaj produktas kreskajxojn, tauxgajn por tiuj, pro kiuj gxi ankaux estas kultivata, ricevas benon de Dio; 8 sed se gxi donas dornojn kaj kardojn, gxi estas malaprobata kaj proksima al malbeno; gxia fino estas en brulado. 9 Sed ni certigas al ni aferojn pli bonajn pri vi, amatoj, kaj aferojn, kiuj akompanas savon, kvankam ni tiel parolas; 10 cxar Dio ne estas maljusta, por forgesi vian laboron kaj la amon, kiun vi montris al Lia nomo, servinte al la sanktuloj kaj ankoraux servante. 11 Sed ni deziras, ke cxiu el vi montru tian saman diligentecon por la plenumo de la espero gxis la fino; 12 por ke vi farigxu ne maldiligentaj, sed imitantoj de tiuj, kiuj per fido kaj pacienco heredas la promesojn. 13 CXar kiam Dio promesis al Abraham, Li jxuris per Si mem (cxar Li ne povis jxuri per iu pli granda), 14 dirante:Certe benante Mi benos vin, kaj multigante Mi multigos vin. 15 Kaj tiel, atendinte kun pacienco, li atingis la promeson. 16 CXar homoj jxuras per la pli granda, kaj cxe ili la jxuro por certigo estas fino de cxia disputado. 17 Kaj Dio, volante montri pli abunde al la heredantoj de la promeso la nesxangxeblecon de Sia intenco, intermetis jxuron, 18 por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan, 19 kiun ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan, enirantan internen de la kurteno; 20 kien eniris Jesuo, la antauxulo por ni, farigxinte cxefpastro por cxiam laux la maniero de Melkicedek.

Genesis 2:1-25

1 Kaj estis finitaj la cxielo kaj la tero kaj cxiuj iliaj apartenajxoj. 2 Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris. 3 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis gxin, cxar en gxi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante. 4 Tia estas la naskigxo de la cxielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la cxielon. 5 Kaj nenia kampa arbetajxo ankoraux estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraux kreskis, cxar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. 6 Sed nebulo levigxadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta suprajxo de la tero. 7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo. 8 Kaj Dio la Eternulo plantis gxardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis. 9 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero cxiun arbon cxarman por la vido kaj bonan por la mangxo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la gxardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono. 10 Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la gxardenon, kaj de tie gxi dividigxas kaj farigxas kvar cxefpartoj. 11 La nomo de unu estas Pisxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon HXavila, kie estas la oro. 12 Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie trovigxas bedelio kaj la sxtono onikso. 13 Kaj la nomo de la dua rivero estas Gihxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon Etiopujo. 14 Kaj la nomo de la tria rivero estas HXidekel; gxi estas tiu, kiu fluas antaux Asirio. Kaj la kvara rivero estas Euxfrato. 15 Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enlogxigis lin en la gxardeno Edena, por ke li prilaboradu gxin kaj gardu gxin. 16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De cxiu arbo de la gxardeno vi mangxu; 17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne mangxu, cxar en la tago, en kiu vi mangxos de gxi, vi mortos. 18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li. 19 Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero cxiujn bestojn de la kampo kaj cxiujn birdojn de la cxielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis cxiun vivan estajxon, tiel restis gxia nomo. 20 Kaj la homo donis nomojn al cxiuj brutoj kaj al la birdoj de la cxielo kaj al cxiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne trovigxis helpanto simila al li. 21 Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj cxi tiu endormigxis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno. 22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo. 23 Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita. 24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno. 25 Kaj ili ambaux estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.

Hebrews 11:3

3 Per la fido ni komprenas, ke la mondagxoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantajxoj.

Genesis 1:3

3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj farigxis lumo.

Isaiah 42:5

5 Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la cxielon kaj etendis gxin, kiu disvastigis la teron kaj gxiajn produktojn, kiu donis animon sur gxiaj logxantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur gxi:

2 Peter 3:8

8 Sed ne forgesu cxi tiun unu aferon, amataj, ke cxe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago.

John 1:1

1 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.

Isaiah 48:13

13 Nur Mia mano fondis la teron, kaj Mia dekstra mano etendis la cxielon; se Mi vokos ilin, ili starigxos kune.

Genesis 1:1

1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.

Genesis 1:1-31

1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron. 2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio sxvebis super la akvo. 3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj farigxis lumo. 4 Kaj Dio vidis la lumon, ke gxi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. 5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago. 6 Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu akvon de akvo. 7 Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la firmajxo; kaj farigxis tiel. 8 Kaj Dio nomis la firmajxon CXielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago. 9 Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel. 10 Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdajxon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laux sia speco frukton, kies semo estas en gxi mem, sur la tero; kaj farigxis tiel. 12 Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon, kiu naskas semon laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago. 14 Kaj Dio diris: Estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn; 15 kaj ili estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por lumi super la tero; kaj farigxis tiel. 16 Kaj Dio faris la du grandajn lumajxojn: la pli grandan lumajxon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumajxon, por regi la nokton, kaj la stelojn. 17 Kaj Dio starigis ilin sur la cxiela firmajxo, por ke ili lumu sur la teron, 18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 19 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago. 20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu movigxantajxojn, vivajn estajxojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la cxiela firmajxo. 21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn vivajn estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laux ilia speco, kaj cxiujn flugilhavajn birdojn laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la tero. 23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago. 24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel. 25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laux ilia speco, kaj la brutojn, laux ilia speco, kaj cxiujn rampajxojn de la tero, laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero. 27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. 28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero. 29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo. 30 Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel. 31 Kaj Dio rigardis cxion, kion Li kreis, kaj vidis, ke gxi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.