9 Kaj prenu al vi tritikon kaj hordeon, fabojn kaj lentojn, milion kaj spelton, kaj sxutu tion en unu vazon, kaj faru al vi el tio panon laux la nombro de la tagoj, dum kiuj vi kusxos sur via flanko:dum tricent nauxdek tagoj mangxu gxin.
Bible verses about "vegetables" | Esperanto
Ezekiel 4:9
Daniel 1:1-21
1 En la tria jaro de la regxado de Jehojakim, regxo de Judujo, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, al Jerusalem, kaj eksiegxis gxin.
2 Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, regxon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li venigis ilin en la landon SXinar, en la domon de sia dio, kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio.
3 Kaj la regxo diris al Asxpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la Izraelidoj, el la regxa idaro kaj el la nobelaro, li venigu
4 knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por cxiu sagxajxo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la regxo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon HXaldean.
5 Kaj la regxo destinis por ili por cxiu tago mangxajxojn de la regxa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finigxo ili estis komencontaj la servadon antaux la regxo.
6 El la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, HXananja, Misxael, kaj Azarja.
7 La estro de la korteganoj donis al ili aliajn nomojn; kaj li donis al Daniel la nomon Beltsxacar; al HXananja, SXadrahx; al Misxael, Mesxahx; kaj al Azarja, Abed-Nego.
8 Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la mangxajxoj de la regxo, nek per la vino, kiun cxi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesite ne malpurigi sin.
9 Dio donis al Daniel favoron kaj simpation cxe la korteganestro.
10 Kaj la korteganestro diris al Daniel:Mi timas mian sinjoron, la regxon, kiu mem destinis por vi, kion vi devas mangxi kaj trinki; se li vidos, ke viaj vizagxoj estas malpli grasaj, ol cxe aliaj knaboj, viaj samagxuloj, tiam vi farus mian kapon kulpa antaux la regxo.
11 Tiam Daniel diris al la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon, HXananjan, Misxaelon, kaj Azarjan:
12 Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por mangxi legomojn, kaj por trinki akvon;
13 poste montrigxu al vi nia aspekto, kaj la aspekto de la knaboj, kiuj mangxas la mangxajxon de la regxo; kaj poste agu kun viaj servantoj laux tio, kion vi vidos.
14 Li obeis ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek tagoj.
15 Post paso de la dek tagoj montrigxis, ke ili estas pli bonaspektaj kaj pli bonkorpaj, ol cxiuj knaboj, kiuj mangxis la mangxajxon de la regxo.
16 Tial la inspektisto forportadis ilian mangxajxon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn.
17 Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri cxiuj libroj kaj sagxajxo, kaj Daniel estis ankaux kompetenta pri cxiaj vizioj kaj songxoj.
18 Kiam pasis la tempo, kiun la regxo difinis por ilia venigo, la korteganestro prezentis ilin al Nebukadnecar.
19 La regxo parolis kun ili, kaj el ili cxiuj trovigxis neniu egala al Daniel, HXananja, Misxael, kaj Azarja. Kaj ili komencis servadi antaux la regxo.
20 Kaj koncerne cxiujn aferojn de sagxo kaj scio, pri kiuj la regxo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli sagxaj, ol cxiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta regno.
21 Daniel estis tie gxis la unua jaro de la regxo Ciro.
Romans 14:1-23
1 Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj.
2 Unu homo kredas, ke li povas cxion mangxi; sed alia, estante malforta, mangxas legomojn.
3 Kiu mangxas, tiu ne malestimu tiun, kiu ne mangxas; kaj kiu ne mangxas, tiu ne jugxu tiun, kiu mangxas; cxar Dio lin akceptis.
4 Kiu estas vi, ke vi jugxas la servanton de alia? antaux sia propra sinjoro li staras aux falas. Li ja estos starigita, cxar la Sinjoro povas lin starigi.
5 Unu jugxas unu tagon pli alte ol alian, alia egale jugxas cxiun tagon. CXiu homo konvinkigxu en sia menso.
6 Kiu observas la tagon, tiu observas gxin al la Sinjoro; kaj la mangxanto mangxas al la Sinjoro, cxar li dankas Dion; kaj la nemangxanto nemangxas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion.
7 CXar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem.
8 CXar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; cxu ni vivas do, aux mortas, al la Sinjoro ni apartenas.
9 CXar por tio Kristo mortis kaj vivigxis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj.
10 Sed vi, kial vi jugxas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? cxar ni cxiuj staros antaux la tribunala segxo de Dio.
11 CXar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaux Mi klinigxos cxiu genuo, Kaj cxiu lango gloros Dion.
12 Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem.
13 Tial ni ne plu jugxu unu alian; sed prefere ni jugxu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aux ian ofendilon.
14 Mi scias, kaj konvinkigxis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, gxi estas malpura.
15 CXar se pro mangxajxo via frato cxagrenigxas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via mangxajxo tiun, por kiu Kristo mortis.
16 Via bono do ne estu kalumniita;
17 cxar la regno de Dio estas ne mangxado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj gxojo en la Sankta Spirito.
18 CXar tiu, kiu en tio servas Kriston, placxas al Dio, kaj estas aprobata de homoj.
19 Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo.
20 Ne detruu pro mangxajxo la faron de Dio. CXio estas ja pura; sed estas malbone por tiu, kiu mangxas kun ofendo.
21 Estas bone ne mangxi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendigxas.
22 Tiun fidon, kiun vi havas, havu por vi mem antaux Dio. Felicxa estas tiu, kiu ne jugxas sin mem per tio, kion li aprobas.
23 Sed tiu, kiu estas sendecida, estas kondamnita, se li mangxas; cxar li mangxas ne el fido, kaj cxio, kio ne estas el fido, estas peko.
Genesis 9:3
3 CXio, kio movigxas kaj vivas, servu al vi kiel mangxajxo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi cxion.
Daniel 1:12
12 Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por mangxi legomojn, kaj por trinki akvon;
Genesis 1:29
29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo.