Bible verses about "womb" | Esperanto

Job 31:15

15 Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaux lin.

Psalms 22:9-10

9 Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino. 10 Al Vi mi estis jxetita de post la momento de mia naskigxo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.

Psalms 127:3-5

3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro. 4 Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj. 5 Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj cxe la pordego.

Psalms 139:13

13 CXar Vi kreis mian internajxon, Formis min en la ventro de mia patrino.

Isaiah 44:2

2 Tiele diras la Eternulo, kiun vin kreis kaj formis kaj helpas vin de post via naskigxo:Ne timu, ho Jakob, Mia servanto, kaj vi, ho Jesxurun, kiun Mi elektis.

Isaiah 49:5

5 Kaj nun diris la Eternulo, kiu el la patrina ventro kreis min Lia servanto, por ke mi revenigu al Li Jakobon kaj por ke Izrael kolektigxu cxe Li (cxar mi estas honorata antaux la okuloj de la Eternulo, kaj mia Dio estas mia forto) -

Isaiah 44:24

24 Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskigxo:Mi estas la Eternulo, kiu cxion faras, kiu sola etendis la cxielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;

Isaiah 49:1

1 Auxskultu min, ho insuloj, kaj atentu, ho malproksimaj gentoj:la Eternulo min alvokis el la ventro, el la interno de mia patrino Li vokis mian nomon.

Jeremiah 1:4-5

4 Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 5 Antaux ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaux ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj.

Luke 1:44

44 CXar jen kiam la vocxo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto gxoje eksaltis en mia ventro.

Luke 1:41

41 Kaj kiam Elizabeto auxdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en sxia ventro; kaj Elizabeto plenigxis de la Sankta Spirito,

Galatians 1:15

15 Sed kiam bonvole placxis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis,

Psalms 127:3

3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.

Psalms 139:13-16

13 CXar Vi kreis mian internajxon, Formis min en la ventro de mia patrino. 14 Mi gloras Vin, cxar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitajxoj, Kaj mia animo tion bone konscias. 15 Ne estis kasxitaj antaux Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kasxiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero. 16 Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj cxiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraux ecx unu ne ekzistis.

Jeremiah 1:5

5 Antaux ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaux ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.