Esperanto(i)
25 Tiamaniere iris David kaj la plejagxuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun gxojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom.
26 Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbucxis sep bovojn kaj sep sxafojn.
27 David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaux cxiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de arangxado de la hxoroj; David ankaux havis sur si linan efodon.
28 Kaj cxiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo, kun gxojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj, lauxtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.