1 Corinthians 13:9-12

Esperanto(i) 9 CXar ni scias lauxparte, kaj ni profetadas lauxparte; 10 sed kiam venos perfektajxo, tiam neniigxos tio, kio estas lauxparta. 11 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun farigxinte plenagxulo, mi jam forigis la infanajxojn. 12 CXar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.