1 John 1:1-5

Esperanto(i) 1 Tion, kio estis de la komenco, kion ni auxdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo 2 (kaj la vivo elmontrigxis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis cxe la Patro kaj montrigxis al ni); 3 kion ni vidis kaj auxdis, tion ni anoncas al vi, por ke vi ankaux havu kunulecon kun ni; kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo; 4 kaj cxi tion ni skribas, por ke nia gxojo kompletigxu. 5 Kaj jen estas la anonco, kiun ni auxdis de Li kaj anoncas al vi, ke Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom.