1 Kings 18:19-22

Esperanto(i) 19 Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaux la kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Asxtar, kiuj estas nutrataj cxe la tablo de Izebel. 20 Kaj Ahxab sendis al cxiuj Izraelidoj, kaj li kunvenigis la profetojn sur la monton Karmel. 21 Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris:Kiel longe ankoraux vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li. 22 Kaj Elija diris al la popolo:Mi restis la sola profeto de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek homoj.