1 Kings 18:38-40

Esperanto(i) 38 Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la sxtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, gxi forlekis. 39 Kiam la tuta popolo tion vidis, ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio. 40 Tiam Elija diris al ili:Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili savigxu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kisxon kaj bucxis ilin tie.