1 Samuel 12:7-15

Esperanto(i) 7 Nun starigxu, kaj mi faru jugxan analizon koncerne vin antaux la Eternulo pri cxiuj bonfaroj de la Eternulo, kiujn Li faris al vi kaj al viaj patroj. 8 Kiam Jakob venis en Egiptujon kaj viaj patroj ekkriis al la Eternulo, tiam la Eternulo sendis Moseon kaj Aaronon, kaj ili elkondukis viajn patrojn el Egiptujo kaj eklogxigis ilin sur cxi tiu loko. 9 Sed ili forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Sisera, militestro de HXacor, kaj en la manojn de la Filisxtoj kaj en la manojn de la regxo de Moab, kiuj militis kontraux ili. 10 Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj diris:Ni pekis, cxar ni forlasis la Eternulon kaj servis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj; nun savu nin el la manoj de niaj malamikoj, kaj ni servos al Vi. 11 Tiam la Eternulo sendis Jerubaalon kaj Bedanon kaj Jiftahxon kaj Samuelon, kaj Li savis vin el la manoj de viaj malamikoj cxirkauxe, kaj vi restis eksterdangxeraj. 12 Sed kiam vi vidis, ke Nahxasx, regxo de la Amonidoj, venis kontraux vin, vi diris al mi:Ne, regxo regu super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja via regxo. 13 Nun jen estas la regxo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la Eternulo starigis regxon super vi. 14 Se vi timos la Eternulon kaj servos al Li kaj obeos Lian vocxon kaj ne ribelos kontraux la diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaux la regxo, kiu ekregis super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio. 15 Sed se vi ne obeos la vocxon de la Eternulo kaj vi ribelos kontraux la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos kontraux vi, kiel kontraux viaj patroj.