1 Samuel 21:10-12

Esperanto(i) 10 Kaj David levigxis kaj forkuris en tiu tago de Saul, kaj venis al Ahxisx, regxo de Gat. 11 Kaj la servantoj de Ahxisx diris al li:Tio estas ja David, regxo de la lando! pri li oni ja kantis, dancante, kaj dirante: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn! 12 David metis tiujn vortojn en sian koron, kaj tre ektimis Ahxisxon, la regxon de Gat.