Esperanto(i)
1 Kiam Saul revenis de sia iro kontraux la Filisxtoj, oni raportis al li, dirante:Jen David estas en la dezerto En-Gedi.
2 Tiam Saul prenis tri mil virojn, elektitajn el la tuta Izrael, kaj iris sercxi Davidon kaj liajn homojn sur la rokoj de la ibeksoj.
3 Kaj li venis al la barajxoj de la sxafoj cxe la vojo; tie estis kaverno; kaj Saul eniris tien por natura bezono. Kaj David kun siaj homoj estis en la profundo de la kaverno.