2 Corinthians 10:6-11

Esperanto(i) 6 kaj starante pretaj puni cxian malobeon, tuj kiam via obeo plenumigxos. 7 Vi rigardas la aferojn antaux via vizagxo. Se iu fidas en si mem, ke li apartenas al Kristo, li denove pripensu en si mem, ke kiel li apartenas al Kristo, tiel same ankaux ni. 8 CXar ecx se mi fierus iom supermezure pri nia auxtoritato (kiun donis la Sinjoro, por vin edifi, kaj ne por vin dejxeti), mi ne hontus; 9 por ke ne sxajnu, kvazaux mi volus timigi vin per miaj leteroj. 10 CXar, oni diras, liaj leteroj estas gravaj kaj fortaj; sed lia korpa aspekto estas malforta, kaj lia parolo malsxatinda. 11 Tiu homo konsideru, ke kiaj, forestante, ni estas per leteroj, tiaj, cxeestante, ni estas ankaux per agado.