Esperanto(i)
4 sed en cxio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilajxoj,
5 en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj,
6 en cxasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita,
7 en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armajxo de justeco dekstre kaj maldekstre,
8 per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj;
9 kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj;
10 kiel dolorplenaj, tamen cxiam gxojantaj; kiel malricxaj, tamen multajn ricxigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj cxion.