Esperanto(i)
1 Okazis poste, ke mortis la regxo de la Amonidoj, kaj lia filo HXanun farigxis regxos anstataux li.
2 Tiam David diris:Mi estos favorkora al HXanun, filo de Nahxasx, konforme al tio, kiel lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis, por konsoli lin per siaj servantoj pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj.
3 Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al sia sinjoro HXanun:CXu efektive David deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi konsolantojn? cxu ne por pristudi la urbon, esplorrigardi kaj ruinigi gxin, David sendis al vi siajn servantojn?