2 Samuel 13:20-28

Esperanto(i) 20 Kaj diris al sxi sxia frato Absxalom:CXu via frato Amnon estis kun vi? nun, mia fratino, silentu; li estas via frato; ne tro afliktigxu pro tiu afero. Kaj Tamar restis malgxoja en la domo de sia frato Absxalom. 21 Kiam la regxo David auxdis cxion cxi tion, li tre koleris. 22 Absxalom parolis kun Amnon nek malbonon nek bonon; cxar Absxalom malamis Amnonon pro tio, ke li perfortis lian fratinon Tamar. 23 Okazis post du jaroj, ke oni tondis la sxafojn cxe Absxalom en Baal- HXacor, kiu estas apud Efraim; kaj Absxalom invitis cxiujn filojn de la regxo. 24 Kaj Absxalom venis al la regxo, kaj diris:Jen oni tondas cxe via sklavo; mi petas, ke la regxo kun siaj servantoj venu al via sklavo. 25 Sed la regxo diris al Absxalom:Ne, mia filo, ni ne iros cxiuj, por ke ni ne estu sxargxo por vi. Tiu insiste lin petis; sed li ne volis iri, li nur benis lin. 26 Tiam Absxalom diris:Se ne, tiam almenaux mia frato Amnon iru kun ni. Kaj la regxo diris al li:Por kio li iru kun vi? 27 Sed Absxalom insiste lin petis; tial li lasis iri kun li Amnonon kaj cxiujn filojn de la regxo. 28 Kaj Absxalom ordonis al siaj servantoj jene:Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajigxos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; cxar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuragxaj.