2 Samuel 5:1-5

Esperanto(i) 1 Kaj venis cxiuj triboj de Izrael al David en HXebronon, kaj diris jene:Jen ni estas via osto kaj via karno; 2 jam antauxe, kiam Saul estis regxo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael. 3 Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael al la regxo en HXebronon, kaj la regxo David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael. 4 La agxon de tridek jaroj havis David, kiam li farigxis regxo; kvardek jarojn li regxis. 5 En HXebron li regxis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda.