Esperanto(i)
9 kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laux niaj faroj, sed laux Sia propra antauxintenco kaj laux la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaux tempoj eternaj,
10 sed nun malkasxita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio,
11 al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto.
12 Pro tio mi ankaux suferas tiel; tamen mi ne hontas; cxar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkigxis, ke li havas la povon gardi mian konfiditajxon gxis tiu tago.