Esperanto(i)
1 Mi ordonas al vi antaux Dio, kaj antaux Kristo Jesuo, kiu jugxos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno;
2 prediku la vorton; insistu gxustatempe, malgxustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en cxia pacienco kaj instruado.
3 CXar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laux siaj deziroj;
4 kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.
5 Sed vi estu sobra en cxio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon.
6 CXar mi jam estas elversxata kvazaux versxofero, kaj venis la horo de mia foriro.
7 Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon;
8 de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa jugxisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaux al cxiuj, kiuj amis lian aperon.