Esperanto(i)
1 En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la kohorto nomata la Itala,
2 viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj pregxis al Dio konstante.
3 Tiu vidis klare en vizio, cxirkaux la nauxa horo de la tago, angxelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li:Kornelio.
4 Kaj cxi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris:Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li:Viaj pregxoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memorajxo antaux Dio.
5 Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro;
6 li gastas cxe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la marbordo.