Acts 16:1-18

Esperanto(i) 1 Kaj li venis al Derbe kaj Listra; kaj jen tie estis unu discxiplo, nomata Timoteo, filo de kredanta Judino kaj de Greka patro. 2 Tiu estis bone atestata de la fratoj en Listra kaj Ikonio. 3 Tiun Pauxlo deziris, ke li foriru kun li, kaj li prenis kaj cirkumcidis lin pro la Judoj, kiuj estis en tiuj regionoj; cxar cxiuj sciis, ke lia patro estas Greko. 4 Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem. 5 Tiel la eklezioj firmigxis en la fido, kaj kreskis lauxnombre cxiutage. 6 Kaj ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon, malpermesite de la Sankta Spirito priparoli la vorton en Azio; 7 kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili; 8 kaj pasinte preter Misia, ili malsupreniris al Troas. 9 Kaj vizio aperis al Pauxlo dum la nokto:viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante:Transpasu al Makedonujo, kaj nin helpu. 10 Kaj post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion. 11 Tial, eksxipirinte de Troas, ni rekte veturis al Samotrake, kaj la sekvantan tagon al Neapolis; 12 kaj de tie al Filipi, kiu estas kolonio, cxefurbo de la Makedonuja provinco; kaj en tiu urbo ni restis dum kelke da tagoj. 13 Kaj en la sabato ni eliris ekster la pordegon apud rivero, kie, ni supozis, estis kunvenejo por pregxado; kaj ni sidigxis, kaj parolis al la virinoj kunvenintaj. 14 Kaj unu virino, nomata Lidia, vendistino de purpuro, el la urbo Tiatira, adorantino de Dio, nin auxdis; sxian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Pauxlo. 15 Kaj kiam sxi estis baptita, kun sia familio, sxi nin petegis, dirante:Se vi jugxas min fidela al la Sinjoro, venu, kaj logxu en mia domo. Kaj sxi devigis nin. 16 Kaj kiam ni iris al la kunvenejo por pregxado, renkontis nin unu knabino, kiu havis orakolan spiriton kaj kiu per auxgurado alportadis al siaj mastroj multan gajnon. 17 SXi sekvis Pauxlon kaj nin, kaj kriadis, dirante:Tiuj homoj estas servistoj de Dio la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo. 18 Kaj tion sxi faris dum multe da tagoj. Sed Pauxlo, cxagrenite, turnis sin, kaj diris al la spirito:Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo Kristo, ke vi eliru el sxi. Kaj gxi eliris en tiu sama horo.