Esperanto(i)
13 Sed ankaux kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante:Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Pauxlo predikas.
14 Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, cxefpastro, tion faris.
15 Kaj la malbona spirito responde diris al ili:Jesuon mi konas, kaj Pauxlon mi konas; sed kiuj estas vi?
16 Kaj la viro, en kiu estis la malbona spirito, sin jxetis sur ilin, kaj venkis kaj superfortis ilin, tiel ke ili forkuris el tiu domo nudaj kaj vunditaj.
17 Kaj tio sciigxis al cxiuj, kiuj logxis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin cxiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandigxis.