Acts 21:31-40

Esperanto(i) 31 Kaj dum ili penis lin mortigi, famo venis al la cxefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas. 32 Kaj li tuj kunvokis soldatojn kaj centestrojn, kaj kuris malsupren sur ilin; kaj cxi tiuj, vidinte la cxefkapitanon kaj soldatojn, cxesis bati Pauxlon. 33 Tiam la cxefkapitano alproksimigxis, kaj arestis lin, kaj ordonis, ke oni ligu lin per du katenoj, kaj demandis, kiu li estas, kaj kion li faris. 34 Kaj la amaso kriadis diverse ion kaj alion; kaj, ne povante konstati la gxuston pro la tumulto, li ordonis, ke oni konduku lin en la fortikajxon. 35 Kaj kiam li venis sur la sxtuparon, li estis portata de la soldatoj pro la perforto de la amaso; 36 cxar la multego de la popolo sekvis, kriante:Forigu lin! 37 Kaj Pauxlo, jam enkondukota en la fortikajxon, diris al la cxefkapitano:CXu estas permesate al mi diri ion al vi? Kaj li diris:CXu vi scias la Grekan lingvon? 38 CXu vi ne estas la Egipto, kiu antaux kelka tempo ekmovis ribele kaj elkondukis en la dezerton la kvar mil virojn de la Sikarioj? 39 Sed Pauxlo diris:Mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burgxo de urbo ne malnobla; kaj mi petas vin, permesu al mi paroli al la popolo. 40 Kaj kiam li tion permesis, Pauxlo, starante sur la sxtuparo, gestis per la mano al la popolo; kaj kiam farigxis granda silento, li parolis al ili en la Hebrea lingvo, dirante: