Esperanto(i)
 44 Kun niaj patroj en la dezerto estis la tabernaklo de atesto, kiel ordonis Tiu, kiu parolis al Moseo, ke li konstruu gxin laux la modelo, kiun li vidis.
 45 GXin ankaux niaj patroj siavice enportis kun Josuo, kiam ili eniris en la posedajxon de la nacioj, kiujn Dio forpusxis antaux niaj patroj, gxis la tagoj de David;
 46 kiu trovis favoron antaux Dio, kaj petis trovi logxejon por la Dio de Jakob.
 47 Sed Salomono konstruis por Li domon.
 48 Tamen la Plejaltulo ne logxas en manfaritaj temploj, kiel diris la profeto:
 49 La cxielo estas Mia trono,   Kaj la tero estas Mia piedbenketo;   Kian domon vi konstruos por Mi? diras la Eternulo;   Kaj kia estas la loko por Mia ripozo?
 50 CXu ne faris Mia mano cxion tion?