Esperanto(i)
9 Sed unu viro, nome Simon, jam antauxe faradis magion en la urbo kaj sorcxadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda;
10 al li atentadis ili cxiuj, de la malgrandaj gxis la grandaj, dirante:CXi tiu homo estas la granda potenco de Dio.
11 Kaj ili atentadis lin, cxar li jam de longe sorcxis ilin per magiajxoj.
12 Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptigxis, viroj kaj virinoj.
13 Kaj Simon mem ankaux kredis; kaj kiam li baptigxis, li forte aligxis al Filipo, kaj vidante signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuzigxis.