Amos 7:2-6

Esperanto(i) 2 Kiam ili finis la mangxadon de la herbo sur la tero, mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda. 3 Tiam la Eternulo bedauxris tion:Tio ne estos, diris la Eternulo. 4 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis jugxon per fajro, ke gxi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn. 5 Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda. 6 La Eternulo bedauxris ankaux tion:Tio ne estos, diris la Sinjoro, la Eternulo.