Deuteronomy 11:2-4

Esperanto(i) 2 Kaj sciu hodiaux, cxar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian fortan manon, kaj Lian etenditan brakon, 3 kaj Liajn signojn kaj Liajn farojn, kiujn Li faris interne de Egiptujo al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj al lia tuta lando; 4 kaj kion Li faris al la militistaro de Egiptujo, al gxiaj cxevaloj kaj cxaroj, kiujn Li superversxis per la akvo de la Rugxa Maro, kiam ili postkuris vin; kaj la Eternulo pereigis ilin gxis la nuna tago;