Esperanto(i)
9 kaj por ke vi longe vivu sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al ili kaj al ilia idaro, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
10 CXar la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin, ne estas kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian semon, vi devis akvumi gxin per viaj piedoj, kiel legoman gxardenon.
11 La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin, estas lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo cxiela gxi trinkas akvon;
12 lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; cxiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur gxi, de la komenco de la jaro gxis la fino de la jaro.
13 Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaux, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo:
14 tiam Mi donos al via lando pluvon gxiatempe, fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon.
15 Kaj Mi donos herbon sur via kampo por via bruto; kaj vi mangxos kaj estos sata.
16 Gardu vin, ke ne forlogigxu via koro, kaj ke vi ne forflankigxu, kaj ke vi ne servu al aliaj dioj kaj ne klinigxu antaux ili.
17 Alie ekflamos kontraux vi la kolero de la Eternulo, kaj Li sxlosos la cxielon, kaj ne estos pluvo, kaj la tero ne donos siajn produktajxojn, kaj vi rapide forpereos el la bona lando, kiun la Eternulo donas al vi.
18 Metu do cxi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj.
19 Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kusxigxos kaj kiam vi levigxos;
20 kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj;
21 por ke longigxu via vivo kaj la vivo de viaj infanoj sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kiel longe estas la cxielo super la tero.
22 Se vi observos cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi plenumi, amante la Eternulon, vian Dion, irante laux cxiuj Liaj vojoj, kaj algluigxante al Li:
23 tiam la Eternulo forpelos de antaux vi cxiujn tiujn popolojn, kaj vi ekposedos popolojn pli grandajn kaj pli fortajn ol vi.
24 CXiu loko, sur kiu ekpasxos via piedo, farigxos via; de la dezerto kaj Lebanon, de la rivero, la rivero Euxfrato, gxis la ekstrema maro estos viaj limoj.