Deuteronomy 32:19-22

Esperanto(i) 19 Kaj la Eternulo vidis, Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn; 20 Kaj Li diris:Mi kasxos Mian vizagxon for de ili, Mi vidos, kia estos ilia fino; CXar ili estas generacio perfida, Infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon. 21 Ili incitis Min per ne-dio, Kolerigis Min per siaj vantajxoj: Tial Mi incitos ilin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos. 22 CXar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj gxi brulas gxis la profundoj de SXeol, Kaj gxi ruinigas la teron kaj gxiajn produktojn, Kaj gxi bruligas la bazojn de la montoj.