Deuteronomy 8:11-17

Esperanto(i) 11 Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, vian Dion, ne observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj legxojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux; 12 kiam vi mangxos kaj satigxos kaj konstruos bonajn domojn kaj enlogxigxos, 13 kaj kiam viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj multigxos kaj vi havos multe da argxento kaj oro kaj via tuta havo grandigxos, 14 tiam ne altigxu via koro, kaj ne forgesu la Eternulon, vian Dion, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco; 15 kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko; 16 kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta. 17 Ne diru en via koro:Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi cxi tiun grandan havon;