Esperanto(i)
1 Kaj mi returnigxis, kaj mi vidis cxiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno:kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto.
2 Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaux longe mortis, estas pli felicxaj ol la vivantoj, kiuj vivas gxis nun;
3 kaj pli felicxa ol ili ambaux estas tiu, kiu gxis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno.
4 Mi vidis ankaux, ke cxia laboro kaj cxia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraux alia; kaj ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.